×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, "Tion mi jam ĉiam diris!"

"Tion mi jam ĉiam diris!"

Kiel bele kaj edife estas ĉiam pravi kaj havi jam dekomence la ĝustan opinion. Por ĉiam denove travivi tiun dolĉan senton homoj kondutas koncerne siajn opiniojn kiel maniuloj: Ili manipulas sin kaj sian mempercepton por ĉiam resti pravaj laŭ la sento kaj por konfirmi siajn sintenojn. Se ekzemple iu - kio okazas sufiĉe malofte - ŝanĝas sian opinion pri temo, tiam la psiko prizorgas plue ignori tiun procezon. Anstataŭ diri ke oni antaŭe konsideris iun aferon alie, nun la pravemulo trumpetas el la homo: "Tion mi jam ĉiam diris! " Du usonaj psikologoj montras en aktuala studaĵo ke homoj vere ne konscias pri siaj malnovaj opinioj, se ili ŝanĝis tiujn. La esploristoj prezentis al testantoj tekstojn kiuj argumentis aŭ por aŭ kontraŭ la efikeco de korpaj punoj kiel instrumento de edukado. Antaŭe la psikologoj estis demandintaj la partoprenantojn pri iliaj sintenoj. La eseoj mezureble influis la sintenojn de la testantoj: Kiu ekzemple antaŭe estis espriminta la sintenon, ke korpa puno plibonigas la disciplinon de junulo, tiu deviis de sia sinteno, se li estis konfrontita per kontraŭargumentoj kaj inverse.

La morala dimensio de la demando ĉu gepatroj rajtas bati infanojn, ne estis diskutata. Sekve la psikologoj demandis la partoprenantojn kiun opinion ili havis antaŭ la legado de la teksto. Ĉe tio montriĝis skemo: plej multaj el ili asertis ke ili havis la saman sintenon - tute sendepende kiel ili estis ŝanĝintaj sian opinion per la konfronto kun kontraŭargumentoj.

Por defendi la partoprenintojn de tiuj eksperimentoj kaj entute de ĉiuj kronikaj pravemuloj de tiu ĉi mondo estu dirate: Ne eniras tutsimple en la homan menson se ŝanĝiĝis opinio. Temas malofte pri konscia mensogo, se oni adaptas retroefike siajn sintenojn. La usonaj psikologoj eksplikas tion per la facileco kiel aferoj estas memoreblaj. Ju malpli da peno kaŭzas pensoprocezo, des pli facile tiu perceptas ĝin kiel vera el kies kapo ĝi fontas. Kio senpene mense aperas, tio sentiĝas kiel bona kaj ĝusta. Je la demando kiun opinion oni havis pli frue, kvazaŭ aŭtomate la aktuala sinteno saltas el la cerbo - kaj tio efikas kvazaŭ kiel pruvo ke oni jam ĉiam havis tiun opinion.

Tio sonas strange kaj estas malfacile akceptebla, ĉar preskaŭ ĉiu kredas ke oni disponas pri almenaŭ iu baza mempritakso. Kaj kio validas por pasintaj opinioj, tio validas ankaŭ por estontaj. Homoj laŭ tio kredas ke iliaj preferoj, iliaj sintenoj kaj ankaŭ la facetoj de ilia personeco estonte ne plu ŝanĝiĝos. Tio validas same por junaj plenkreskuloj kiel ankaŭ por altaĝuloj.