×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Tekniko de navigado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Jen la plej gravaj instalaĵoj de la moderna siatempe tekniko de navigado, kiujn posedis la pola plenmara ŝipo M/S "ZAMENHOF", surakvigita en la (jubilea) jaro 1959. Surtera orientado estas pli facila ol tiu sur maroj. Por orientiĝi sur la tero sufiĉas bona mapo, kompaso kaj poŝhorlogo. Pli malfacila estas la orientado en la dezerto, sed la plej malfacila - sur la maro kaj oceano, kie oni bezonas specialajn instrumentojn kaj grandan maran sciencon por atingi sekure la celhavenon kun la ŝargoj en bonaj stato kaj tempo. La scienco de ŝipgvidado sur maroj nomiĝas navigacio. La teknikistoj de tiu specialaĵo estas la navigistoj. La kompaso estas unu el la plej gravaj navigaciaj instrumentoj. Ĝi montras ne nur la mondflankojn, do la marvojon, sed ankaŭ la direktojn de la vento kaj de la ondoj. Magnetaj kompasoj ne estas idealaj por la navigado, ĉar ili montras la magnetajn polusojn, ne la geografiajn, kaj subiĝas al la influoj de la ŝtala ŝipkorpo. La plej moderna kompaso estas la girokompaso, t.e, rapide turniĝanta rotoro, montranta konstante la direkton "nordo-sudo" kaj pere de la ventrozo la direkton de la ventoj. La girokompaso estas preciza, tamen la ŝipo prezentas grandan ŝtalmason, kiun influas inercio, ventoj, marondoj k.a., pro tio la ŝipo bezonas spertan rudriston kun grandaj scio kaj kapablo. Granda helpo estas la aŭtopiloto, funkcianta per mekanismo sen homa direktado. Tiun havas nia M/S "ZAMENHOF" , ĉar ĝi estas necesa por longaj oceanaj marvojaĝoj. Sed ankaŭ en tiu kazo la aŭtopiloto devas esti kontrolgardata. En ĉiu momento ĝi povas esti ŝangata per simpla komputilo en la permanan direktadon. La rapidecon de la ŝipo oni mezuras pere de logo, t.n. elektromeĥanika logo, kiu permesas precize deĉifri la tranavigitajn distancon kaj rapidecon. La profundecon mezuras la eĥosondilo. La modrn aj eĥosondiloj mezuras per la helpo de du aparatoj: sendilo kaj ricevilo kaj ĝi funkcias surbaze de reflektigo de la ultrasonąj ondoj. La eĥosonda ricevilo troviĝas en la navigada kajuto. Pere de la radaro oni observas la maron. Ĝi estas aparato kun sendilo kaj ricevilo. Pere de anteno estas elsendataj ultrasonaj ondoj. La anteno devas esti instalita sur la plej alta loko. La oblonga anteno turniĝas sur la vertikala akso kaj elsendas ondojn, kiuj disiras rektlinie kaj tange al la horizonto, formante kvazaŭ ombrelon, ripozantan sur la anteno. Kiam la ondoj renkontas iun baron (ŝipon, rokon, glacimonton), ili reflektiĝas kaj reiras al la anteno, de kie ili estas transsenditaj tra la ricevilo al la monitoro, kiu videbligas sur speciala fluoreska ekrano, la bildan fenomenon de la renkontita obstaklo. La ondoj kiuj ne renkontas barojn, disfluas en la aerospaco kaj ne kaŭzas tiujn bildscenojn sur la ekrano. Dank' al la radaro la navigistoj povas observi, kio troviĝas cirkaŭ la ŝipo kvazaŭ birdfluge. Pere de la radaro oni povas ankaŭ rapide elkalkuli la distancon inter la ŝipo kaj la obstaklo. Helpe de radaro la ŝipo povas ankaŭ en- kaj eliri la havenon dum nebulo, eĉ kiam la tuta haveno estas fermita. La lokdifino de la ŝipo kaj ties fiksigo sur la mapo estas trę grava por la navigado. Tio ne estas facila tasko, se la ŝipo troviĝas sur la plena maro, kie troviĝas neniuj observaciaj punktoj. Oni orientiĝas pere de steloj kaj tiu orientiĝo aŭ scio nomiĝas astronavigacio, sed ĝi havas la mankon, ke ĝi ne estas aplikebla dum nubkovrita ĉielo. Sed ekzistas alia metodo, tre bona - ĝi estas la radionavigacio. Surtere ekzistas multaj radiostacioj, formantaj super la maro la reton de la elektromagnetaj ondoj. Per speciala ricevilo oni registras la diferencon de la tempo, bezonata por la trairo de la ondoj de du konataj stacioj al la ŝipo. Konante la distancon de unu stacio al la alia, la navigisto facile precizigas la situon de la ŝipo.

(La fragmento de la libreto „Nia M/S Zamenhof” de Erasm Nawrowski - 2007)


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Jen la plej gravaj instalaĵoj de la moderna siatempe tekniko de navigado, kiujn posedis la pola plenmara ŝipo M/S "ZAMENHOF", surakvigita en la (jubilea) jaro 1959.

Surtera orientado estas pli facila ol tiu sur maroj. Por orientiĝi sur la tero sufiĉas bona mapo, kompaso kaj poŝhorlogo. Pli malfacila estas la orientado en la dezerto, sed la plej malfacila - sur la maro kaj oceano, kie oni bezonas specialajn instrumentojn kaj grandan maran sciencon por atingi sekure la celhavenon kun la ŝargoj en bonaj stato kaj tempo. La scienco de ŝipgvidado sur maroj nomiĝas navigacio. La teknikistoj de tiu specialaĵo estas la navigistoj. La kompaso estas unu el la plej gravaj navigaciaj instrumentoj. Ĝi montras ne nur la mondflankojn, do la marvojon, sed ankaŭ la direktojn de la vento kaj de la ondoj. Magnetaj kompasoj ne estas idealaj por la navigado, ĉar ili montras la magnetajn polusojn, ne la geografiajn, kaj subiĝas al la influoj de la ŝtala ŝipkorpo. La plej moderna kompaso estas la girokompaso, t.e, rapide turniĝanta rotoro, montranta konstante la direkton "nordo-sudo" kaj pere de la ventrozo la direkton de la ventoj. La girokompaso estas preciza, tamen la ŝipo prezentas grandan ŝtalmason, kiun influas inercio, ventoj, marondoj k.a., pro tio la ŝipo bezonas spertan rudriston kun grandaj scio kaj kapablo. Granda helpo estas la aŭtopiloto, funkcianta per mekanismo sen homa direktado. Tiun havas nia M/S "ZAMENHOF" , ĉar ĝi estas necesa por longaj oceanaj marvojaĝoj. Sed ankaŭ en tiu kazo la aŭtopiloto devas esti kontrolgardata. En ĉiu momento ĝi povas esti ŝangata per simpla komputilo en la permanan direktadon. La rapidecon de la ŝipo oni mezuras pere de logo, t.n. elektromeĥanika logo, kiu permesas precize deĉifri la tranavigitajn distancon kaj rapidecon. La profundecon mezuras la eĥosondilo. La modrn aj eĥosondiloj mezuras per la helpo de du aparatoj: sendilo kaj ricevilo kaj ĝi funkcias surbaze de reflektigo de la ultrasonąj ondoj. La eĥosonda ricevilo troviĝas en la navigada kajuto. Pere de la radaro oni observas la maron. Ĝi estas aparato kun sendilo kaj ricevilo. Pere de anteno estas elsendataj ultrasonaj ondoj. La anteno devas esti instalita sur la plej alta loko. La oblonga anteno turniĝas sur la vertikala akso kaj elsendas ondojn, kiuj disiras rektlinie kaj tange al la horizonto, formante kvazaŭ ombrelon, ripozantan sur la anteno. Kiam la ondoj renkontas iun baron (ŝipon, rokon, glacimonton), ili reflektiĝas kaj reiras al la anteno, de kie ili estas transsenditaj tra la ricevilo al la monitoro, kiu videbligas sur speciala fluoreska ekrano, la bildan fenomenon de la renkontita obstaklo. La ondoj kiuj ne renkontas barojn, disfluas en la aerospaco kaj ne kaŭzas tiujn bildscenojn sur la ekrano. Dank' al la radaro la navigistoj povas observi, kio troviĝas cirkaŭ la ŝipo kvazaŭ birdfluge. Pere de la radaro oni povas ankaŭ rapide elkalkuli la distancon inter la ŝipo kaj la obstaklo. Helpe de radaro la ŝipo povas ankaŭ en- kaj eliri la havenon dum nebulo, eĉ kiam la tuta haveno estas fermita. La lokdifino de la ŝipo kaj ties fiksigo sur la mapo estas trę grava por la navigado. Tio ne estas facila tasko, se la ŝipo troviĝas sur la plena maro, kie troviĝas neniuj observaciaj punktoj. Oni orientiĝas pere de steloj kaj tiu orientiĝo aŭ scio nomiĝas astronavigacio, sed ĝi havas la mankon, ke ĝi ne estas aplikebla dum nubkovrita ĉielo. Sed ekzistas alia metodo, tre bona - ĝi estas la radionavigacio. Surtere ekzistas multaj radiostacioj, formantaj super la maro la reton de la elektromagnetaj ondoj. Per speciala ricevilo oni registras la diferencon de la tempo, bezonata por la trairo de la ondoj de du konataj stacioj al la ŝipo. Konante la distancon de unu stacio al la alia, la navigisto facile precizigas la situon de la ŝipo.

(La fragmento de la libreto „Nia M/S Zamenhof” de Erasm Nawrowski - 2007)