×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Tatuaĵoj por sano

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la 21-a jarcento, oni ĉiutage surpriziĝas pro novaj teknologiaĵoj.

Ankaŭ medicino estas fekunda kampo por tio. Genetika manipulado, tomografioj, magnetresonanco, mikrorobotoj vojaĝantaj en korpoj, jen rimedoj, kiuj jam ne apartenas al sciencfikciaj filmoj, sed estas realaĵo – almenaŭ en riĉaj mondopartoj. Unu lastatempa esploro en la kampo de san-teknologio vekas nun atenton.

Simple dirite, temas pri tatuaĵoj. Nome, pigmentoj metitaj en la haŭton, en formo de artaj desegnaĵoj, kies koloroj ŝanĝiĝas laŭ la kvanto da glikozo en la sango. Kompreneble, utila elpensaĵo por milionoj da diabetuloj, kiuj ekzistas en la tuta mondo. Kiel oni scias, diabeto estas kaprica, komplika malsano, kies precipa rezulto estas pliigo de glikozo en la cirkulanta sango. Ĉar altaj niveloj de sukero en la sango funkcias kiel toksaĵo, flegado de tiuj pacientoj celas unuavice kontroli ĝin. Por tio, ĝis nun, ne ekzistas alia maniero fari tion ol per pikado por elpreno de sango. Kiam tio estas necesa plurfoje en unu sama tago, jen ĝeno por la paciento. La nun testata tatuaĵo promesas faciligi tiun kontrolon. Ĝi estas ankoraŭ projekto en fazo de testoj, en la Universitato de Harvard, en Usono. Unuajn provojn oni faris per haŭto de porkoj, en laboratorioj. Anstataŭ uzi “ĉipojn” sub la haŭto, oni eksperimentas per farbo, kiu enhavas artefaritajn mikrosensilojn, kies koloro varias laŭ kontakto kun substancoj, kiel glikozo kaj natrio, kaj laŭ la nivelo de sangoacideco (pH). Evidente, tio multe faciligos la kontroladon de diabetaj (kaj aliaj) pacientoj. La esploroj apenaŭ komenciĝas. Oni devas ankoraŭ determini la sekurecon de tiu speciala “farbo”, ĝian kapablon fidinde reagi kaj sekuran manieron eviti, ke la artefaritaj sensiloj disiĝu en la korpo. Mankas do ankoraŭ teknikaj detaloj, kiujn oni devas solvi. Tamen, en tempo, kiam tatuaĵoj estas konsiderataj de multaj homoj kiel modaj korpornamaĵoj – bona ideo estas kunigi arton kaj sciencon, por la bono de pacientoj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la 21-a jarcento, oni ĉiutage surpriziĝas pro novaj teknologiaĵoj.

Ankaŭ medicino estas fekunda kampo por tio. Genetika manipulado, tomografioj, magnetresonanco, mikrorobotoj vojaĝantaj en korpoj, jen rimedoj, kiuj jam ne apartenas al sciencfikciaj filmoj, sed estas realaĵo – almenaŭ en riĉaj mondopartoj.

Unu lastatempa esploro en la kampo de san-teknologio vekas nun atenton.