×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Supo de legomoj

Kantas Chantal Allen el Francio. Vortojn kaj melodion por ĉi tiu kanto verkis Luiza Carol el Israelo Supo, supo, supo de legomoj bongusta, bonodora, supo de legomoj varmega, buntkolora, supo de legomoj. Metu en la poton terpomon, karoton, brilruĝan kapsikon, blankan florbrasikon, iom da maizo kun iom da pizo, cepon rozkoloran, kukurbeton oran, tomaton kaj beton kaj ankaŭ aneton.

Supon salu, pipru, ĉion ĉi boligu ĉirkaŭ duonhoron; aldonu citronon, iom da paneroj, iom da aveloj… Jen la supo pretas, pretas kaj varmegas! Jen la supo pretas, pretas… varmegas!

Supo, supo, supo de legomoj bongusta, bonodora, supo de legomoj varmega, buntkolora, supo de legomoj.

Kantas Chantal Allen el Francio. Vortojn kaj melodion por ĉi tiu kanto verkis Luiza Carol el Israelo

Supo, supo, supo de legomoj bongusta, bonodora, supo de legomoj varmega, buntkolora, supo de legomoj.

Metu en la poton terpomon, karoton, brilruĝan kapsikon, blankan florbrasikon, iom da maizo kun iom da pizo, cepon rozkoloran, kukurbeton oran, tomaton kaj beton kaj ankaŭ aneton.