×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sunkolektaj fridujoj en Kenjo

Laŭ indikoj de la agrikultura ministerio de Kenjo nur 50 ĝis 70 procentoj de la rikolto de fruktoj kaj legomoj atingas la merkatojn. La resto ĝis nun putris. Tio nun ne plu okazas en la vilaĝo Nziu kiu situas ĉirkaŭ 250 km sudoriente de la ĉefurbo Nairobi. Tie la rikolto de mango-fruktoj restas freŝa danke al fridujaj instalaĵoj kiuj ĉerpas la elektran energion per sunkolektiloj sur la tegmentoj de konteneroj.

La sunkolektaj fridujoj estas disvolvaĵo de du suborganizoj de la Rockefeller-fondaĵo. Ili konsistas el metala kontenero, kvar sunkolektaj paneloj, fridmaŝino, kurentokonvertilo kaj fine el aŭtomobila baterio por certigi seninterrompan fridadon ankaŭ post la subiro de la suno.

La dezajno de la friduja instalaĵo estas laŭeble simpla kaj fortika. Tiel la fridujoj estas preskaŭ ĉie aplikeblaj kaj la kostoj por la instalaĵo estas malaltaj. Tio certe faciligos ilian disvastiĝon. La proksimume 150 agrikulturistoj en Nziu jam nun povas stokigi ĉirkaŭ 3,4 tunojn da mango-fruktoj ĉe temperaturo de 17 gradoj C en la kontenero, dum la ekstera temperaturo situas ĉe 35 gradoj C. La agrikulturistoj kunlaboras en kooperativo kiu vendas la fruktojn nun je prezo de proksimume 18 (eŭro)cendoj por kg, dum antaŭe tio estis nur 7 cendoj. Tio estas granda subteno por la disvolvo de la loka ekonomio. Per la profitoj el la vendado de la fruktoj eblas pagi investojn por la plibonigo de la ekonomia strukturo. Kaj eblas elspezi pli da mono por la klerigado de la juna generacio.

La friduja dometo ankaŭ ŝanĝas la eblecojn por la utiligo de la rikolto. Ĝis nun la kenja filio de la Coca-Cola kompanio devis - malgraŭ la abunda rikolto en la lando - aĉeti fruktokaĉon el eksterlando por povi kontentigi la bezonon pri fruktosukoj. Nun la firmao povas - ankaŭ favore al la klimato - rezigni pri la importado, kaj oni enkondukis tial kiel novan produkton rekte elpremitan mango-sukon kiu nun estas tre ŝatata de la konsumantoj.

La profitoj de la agrikulturistoj kiuj kunlaboras kun la konzerno duobliĝis. En tio ankaŭ ludas rolon kursoj pri biologia kontraŭbatalado de damaĝaj bestoj. Kaj la produktado de sukoj baziĝos sekve sur lokaj rikoltoj el daŭrigebla kultivado.

Kaj la ekonomia ŝanĝo danke al la sunkolektaj fridujoj kondukas ankaŭ al sociaj ŝanĝoj: Virinoj akiras pli altan pozicion en la socio, ili povas labori memstare kaj akiri financan sendependecon. Pli da gejunuloj povas atingi altan nivelon de klereco. La tuta socio pli kaj pli stabiliĝas.

Jen ekzemplo kiel per relative simpla teknika solvo de baza problemo de la agrikulturo la evoluo de lando ricevas decidan impeton.

Laŭ indikoj de la agrikultura ministerio de Kenjo nur 50 ĝis 70 procentoj de la rikolto de fruktoj kaj legomoj atingas la merkatojn. La resto ĝis nun putris. Tio nun ne plu okazas en la vilaĝo Nziu kiu situas ĉirkaŭ 250 km sudoriente de la ĉefurbo Nairobi. Tie la rikolto de mango-fruktoj restas freŝa danke al fridujaj instalaĵoj kiuj ĉerpas la elektran energion per sunkolektiloj sur la tegmentoj de konteneroj.

La sunkolektaj fridujoj estas disvolvaĵo de du suborganizoj de la Rockefeller-fondaĵo. Ili konsistas el metala kontenero, kvar sunkolektaj paneloj, fridmaŝino, kurentokonvertilo kaj fine el aŭtomobila baterio por certigi seninterrompan fridadon ankaŭ post la subiro de la suno.

La dezajno de la friduja instalaĵo estas laŭeble simpla kaj fortika. Tiel la fridujoj estas preskaŭ ĉie aplikeblaj kaj la kostoj por la instalaĵo estas malaltaj. Tio certe faciligos ilian disvastiĝon. La proksimume 150 agrikulturistoj en Nziu jam nun povas stokigi ĉirkaŭ 3,4 tunojn da mango-fruktoj ĉe temperaturo de 17 gradoj C en la kontenero, dum la ekstera temperaturo situas ĉe 35 gradoj C.

La agrikulturistoj kunlaboras en kooperativo kiu vendas la fruktojn nun je prezo de proksimume 18 (eŭro)cendoj por kg, dum antaŭe tio estis nur 7 cendoj. Tio estas granda subteno por la disvolvo de la loka ekonomio. Per la profitoj el la vendado de la fruktoj eblas pagi investojn por la plibonigo de la ekonomia strukturo. Kaj eblas elspezi pli da mono por la klerigado de la juna generacio.