×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Signifoplena atingo de nia civilizacio: "Habeas corpus" por ĉimpanzo

“Habeas corpus” estas jura dispono, kiu ekzistas ekde la 17-a jarcento, unuafoje en Anglio. Ĝi estas garantio kontraŭ arbitraj, maljustaj punoj al individuoj, kontraŭ fundamentaj homaj rajtoj. Tiu latina esprimo signifas “Havu vian korpon”, tio estas, “Vi rajtas disponi vian korpon”. Ekzistas la preventa kaj la alĝustiga “habeas corpus”; ĉi tiu lasta celas ekzemple tuj liberigi homon maljuste arestitan.

En la monato aprilo 2017, pluraj brazilaj (kaj alilandaj) ĵurnaloj emfaze informis pri tute nova, surpriza kaj ĝojiga afero en la mondo de juristoj. Unuafoje en la historio oni uzis “habeas corpus” por liberigi... ĉimpanzon! Tio okazis en la provinco Mendoza, en Argentino. Post plurmonata batalado entreprenita de neregistara organizo por la rajtoj de bestoj, pruviĝis, ke tiu besto ricevis en zoologia ĝardeno malbonan traktadon. Post la morto de du siaj samspeciuloj, la ĉimpanzo Cecília estis videble suferanta kaj deprima. Ĝi estis la lasta postvivinto el grupo de kvar ĉimpanzoj, kiuj vivis en la samaj kondiĉoj.

La aktivistoj por protekto de bestaj rajtoj deklaris, ke bestojn (ne nur primatojn) oni devas konsideri ne kiel objektojn, kiujn oni emas lasadi en kaĝoj, sole nur por homa amuziĝo. Ili havas respektendajn rajtojn, ili pensas kaj sentas. Aliaj similaj procesoj nuntempe troviĝas sub analizado, en Brazilo, Usono kaj Eŭropaj landoj. Nun, oni jam havas gravan precedencon, kiu espereble influos la decidon de la koncernaj juĝistoj.

Cecília estis kondukita por libera vivo en granda parko en Brazilo, kiu jam akceptis multajn bestojn elirintajn el similaj, kruelaj situacioj. Ĝi estas rezervejo, kiu funkcias en la brazila urbo Sorocaba (ŝtato San-Paŭlo), ekde de la jaro 2000. Tie jam vivas tute libere kaj nature 50 ĉimpanzoj kaj 250 aliaj bestoj, kiel felisoj, ursoj, birdoj kaj aliaj primatoj. Tie laboras du bestkuracistoj kaj 20 zorgistoj.

Ankoraŭ multaj homaj rajtoj ne estas respektataj en la mondo. Tamen, ĉi tiaj informoj donas al ni la impreson, ke eblas esperi pli da homeco inter la homoj.