×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Santander - la inteligenta urbo

Dum bela vetero Santander disvolvas sian ĉarmon - hispanoj ŝatas ferii tie. Sed nun venas ankaŭ komputilemuloj al la urbo. Santander estas konsiderata la plej bone kunretigita urbo de Eŭropo.

La sistemo estis ellaborita de la universitato de la urbo. Ĉiutage estas prilaborataj proksimume 150.000 datumoj el pli ol 20.000 sensoroj kiuj estas dismetitaj ĉie en la urbo. Tiun kunretigon la urbo Santander realigas de la jaro 2010 kaj tenas en tio avanan pozicion en la tuta mondo.

Por kio tio servas, tio montriĝas ekzemple ĉe la rubaĵujoj. Nome ili estas "inteligentaj" kaj komunikas memstare se ili estas malplenigendaj. Sensoroj ebligas tion - ili estas muntitaj en la interno de la rubaĵujo. De la sensoro la informo estas transsendata al antenoj kaj de tie ili alvenas en kontrolcentro.

Se la rubaĵujo foje estas plenplena, tiu komuniko estas plusendata aŭtomate, ĝis ĝi alvenas en la centrejo de la urba rubaĵforzorga servo. Tie la itineroj povas esti ekonomie planataj kaj nur la plenaj rubaĵujoj estas tiam alveturataj. Ĉiu rubaĵkolekta veturilo estas same ekipita per sensoro kaj per tabuleta komputilo. Tiel oni signife ŝparas kostojn, kaj ĉe la veturiloj, kaj ĉe la kostoj de la laborforto, kaj reduktiĝas tiel ankaŭ la malpurigo de la aero.

Santander, tio estas la urbo de la inteligentaj rubaĵujoj kaj de la saĝa irigacio: En la parkoj sensoroj mezuras la humidecon de la grundo. Nur se estas tro da sekeco, la irigacio estas enŝaltata. Oni ankaŭ testas lanternojn kiuj enŝaltiĝas se iu preteriras ilin. La urbo tiel povas ŝpari ĝis 80 procentojn de la kostoj por elektro.

La teknika revolucio komenciĝis kompreneble ĉe la trafiko. En la stratoj de la mallarĝa malnovurbo centoj da sensoroj komunikas kiel statas la situacio pri la parkumejoj. Tiuj sensoroj ekkonas la magnetan kampon de aŭtomobilo kaj komunikas, kompreneble denove tra anteno, se parkumejo estas ĵus okupata. La kontrolcentro de la universitato pludonas tiun informon tuj al gvidsistemo. Ĉiuj datumoj estas anonimaj.

En la urbodomo la urbestro antaŭenigas la kunretigon de la urbo. Oni ne estas timema koncerne atakojn al la datuma sistemo. Kaj tiel delegacioj el la tuta mondo venas al Santander por konatiĝi kun la sistemo de la inteligenta urbo.

Aperis ankaŭ ideo pri "plivastigita realeco" - per kiu oni vidas la urbon per aliaj okuloj. Sur la kompufono disponeblas kromaj informoj, depende de tio antaŭ kiu konstruaĵo oni staras, ĉu muzeo aŭ vendejo. Helpe de aplikaĵeto oni tiam povas elvoki servohoraron, varojn kaj specialajn ofertojn. 1500 vendejoj ofertas tiun servon - la cifereca entuziasmo distingas la urbon.