×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Salo forpelas gravajn intestajn bakteriojn

Salo estas grava konsistero de nia nutraĵo. Ĉar ĝi influas ankaŭ la gustosenton, plej multaj homoj manĝas tro da ĝi. Tio efikas negative al bakterioj en la intesto, kaj al la imunsistemo, kiel esploristoj nun de nelonge scias.

Tro da salo en la manĝaĵo estas malsana. Ĝi povas akceli pli altan sangopremon kaj povas plialtigi la riskon malsaniĝi pro diabeto. Kion salo kaŭzas en la intesto kaj kiun influon ĝi havas por la imunsistemo, tion germanaj esploristoj nun testis.

Montriĝis ke la nombro de certaj laktacidaj bakterioj, la tiel nomataj laktobaciloj, malaltiĝis pro tro da salo en la intesto de la bestoj, kio siavice efikis al certa speco de imunĉeloj, nome la Th17-helpoĉeloj, kiujn oni konsideras respondecaj por aŭtoimunaj malsanoj, kiel ekzemple multobla sklerozo.

La esploristoj sekve testis kiel efikas la dono de probiotaj laktobaciloj al saloriĉa nutraĵo. Montriĝis ke malaltiĝis la nombro de Th17-helpoĉeloj kaj samtempe la sangopremo de la bestoj. Krome pliboniĝis la neŭrologiaj simptomoj kiuj estis observataj ĉe muso kun malsanmodelo por la multobla sklerozo.

Apud la esploroj ĉe musoj la esploristoj kontrolis la bakterian komunumon en la digesta sistemo de 12 sanaj homoj kiuj dum 14 tagoj ricevis ĉiutage po 6 kromajn gramojn da salo. Ĉar la testpersonoj daŭrigis manĝi kiel kutime, ili tiel duobligis sian ĉiutagan konsumon de salo. Ankaŭ ĉe tiuj homaj testantoj la intestaj bakterioj de la specio laktobacilo reagis senteme. Plej multaj el ili post 14 tagoj kun plialtigita konsumo de salo ne plu estis troveblaj. Samtempe plialtiĝis la sangopremo kaj la nombro de Th17-helpoĉeloj en la sango.

La esploristoj povis montri per tiuj rezultoj, ke la mikrobiomo, do la konsisto de la bakterioj en la intesto, estas grava faktoro por malsanoj kiuj estas influataj de salo. La esploristoj vidas terapian potencialon en laktobacilaj probiotaĵoj. La terapia efikeco de laktobaciloj, kiuj troviĝas precipe en fermentitaj manĝaĵoj kiel acida brasiko, jogurto kaj fromaĝo, per tiuj rezultoj tamen ankoraŭ ne estas pruvita. Ĉu oni povus kuraci multoblan sklerozon kaj altan sangopremon vere per adaptitaj probiotaĵoj, tio devas esti klarigita per pluaj studoj.