×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Rideto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo La titolo de ĉi tiu artikolo estas nur ŝerco, ĉar la teksto ne pritraktos ridojn aŭ ridetojn, sed la brazilan urbon Sorriso. La traduko de ĝia nomo estas “rideto”. Ĉu tio ne estas ĉarma nomo por urbo?

En Sorriso (esperante: Sorizo) okazis en junio la 52-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj la 37-a Kongreso de BEJO, la Brazila Esperantista Junulara Organizo.

La urbo estis elektita kiel loko de la du kongresoj pro la jenaj faktoj: En 2013 la Esperantista Asocio de la subŝtato Mato Grosso ricevis de la loka registaro en kultura centro de la urbo sidejon, pli ekzakte du ĉambrojn, unu el kiuj servas kiel biblioteko; kaj en 2014 estiĝis Tago de Esperanto en la urbo. Ĉiu nacia kongreso estas grava, sed evidente estas diferencoj rilate al la nombro de partoprenantoj, de programeroj ktp. Tio validas ankaŭ por la internaciaj kongresoj. Ekzemple en la 100-a UK en Francio partoprenis multe pli da esperantistoj ol en la 99-a en Bonaero (Argentino) kaj en la 101-a en Nitro (Slovakio).

Sorriso situas en la brazila landinterno, 2.000 km for de la plej granda urbo (San Paŭlo) kaj preskaŭ 2.400 de la dua plej granda (Rio de Ĵanejro), kaj 400 km for de la ĉefurbo de la subŝtato Mato Grosso (Cuiabá/Kujabao). Pro tio la nombro de partoprenantoj en la 52-a BKE estis malpli granda ol en kongresoj organizitaj en ĉefurboj.

Menciindas, ke estis organizita vojaĝo per aŭtobuso por esperantistoj loĝantaj en la ĉefurbo Braziljo aŭ proksimaj urboj. Tiuj (dudek kvar) partoprenintoj vojaĝis ĉirkaŭ 1.500 kilometrojn per buso. Aliaj venis per aviadilo el ankoraŭ pli malproksimaj urboj, kaj kelkaj el ili krome bezonis preni buson por iri de Kujabao al Sorriso. Necesas esti tre idealisma por fari tiajn vojaĝojn, ĉu ne?

Tamen mi ne volas paroli pri la kongreso, sed iomete pri la urbo Sorriso (fakte urbeto de ĉirkaŭ 82.000 enloĝantoj).

Ĝi estas nun nomata la “ĉefurbo” de la brazila agronegoco kaj estas la plej granda produktanto de sojo en la mondo!!! Oni vidas multegajn gigantajn silojn, multegajn gigantajn kamionojn, multajn vendejojn specializitajn en maŝinoj kaj veturiloj por la terkulturo, kaj evidente ekzistas la “normalaj” vendejoj, en kiuj aĉeteblas ĉio, kion oni bezonas por vivi.

Krom sojon Sorriso produktas multe da maizo kaj kotono.

Tamen, tio kio estas interesa pri la urbo, ne estas nur ĝia graveco por la brazila – kaj eĉ monda – ekonomio, sed ankaŭ ĝia historio.

Brazilo estas grandega lando. Do ankoraŭ ekzistas multaj ĝis nun ne ekonomie ekspluatataj areoj. Tio validas multe pli por la 1970-aj jaroj. Komencis en tiu epoko io, kion oni povus nomi “la konkero de la brazila Centra Okcidento”. Alvenis multaj terkulturistoj el aliaj regionoj, precipe el la sudaj.

Terkulturistoj el suda Brazilo (ĉefe german- kaj italdevenaj) serĉis pli bonajn oportunojn. La unua familio alvenis al la regiono de Sorriso en 1972. Ekzistis nenio en tiu regiono, krom la tipa vegetaĵaro de la Centra Okcidento. Tamen la familio konstatis, ke la tero kaj la klimato estas bonaj por terkulturo. Oni informis konatojn pri tio, aliaj homoj eksciis tion, kaj iompostiome alvenis pli kaj pli da familioj kaj aĉetis terpecojn.

Ĉu vi povas imagi, kion signifas komenci la vivon ie, kie ekzistas nur vegetaĵaro kaj la sola granda urbo (kie aĉeteblas maŝinoj, fridujoj ktp.) estas en malproksima distanco de 400 km (kaj – pro manko de rektaj kaj bonaj stratoj – oni vojaĝas 2 tagojn por alveni al ĝi)?

Iamaniere la “koloniantoj” sukcesis. Evidente en aliaj partoj de la mondo kaj en aliaj epokoj tia komenco ankaŭ okazis. Estu kiel ajn, mi admiregas tiajn kuraĝajn homojn. En 1986 Sorriso iĝis municipo. Malgraŭ tio pli-malpli da agrikulturistoj forlasis la urbon kaj la regionon, ĉar ekestis ekonomia krizo. En 1991 vivis nur 16.000 homoj en Sorriso. Sed la krizo pasis, kaj poste pli kaj pli da familioj (kaj evidente ankaŭ fraŭloj) alvenis, kaj nun la urbo, kiel mi jam diris, havas ĉirkaŭ 82.000 enloĝantojn kaj estas la plej granda produktanto de sojo en la mondo. Cetere ankoraŭ hodiaŭ 80% de la enloĝantaro estas “suduloj”, t.e. alvenis el Sudbrazilo.

De kie venis la nomo Sorriso (Rideto)? En (portugallingva) video pri la historio de la urbo (http://gshow.globo.com/TV-Centro-America/E-Bem-MT/noticia/2015/09/e-bem-mt-conta-historia-do-municipio-de-sorriso.html) intervjuitino diras: Je la komenco, kiam la setlejo ankoraŭ ne havis nomon, oni pendigis super la tera strato je la enirejo grandan rubandon sur kiu estis skribitaj la jenaj vortoj (en la portugala): “La tero naskas nian rideton”. Kaj kiam la enloĝantoj diskutis pri tio, kiun nomon oni donu al la urbo (aŭ tiama setlejo), iu sugestis “Rideto” (Sorriso), kaj ĝi estis akceptita.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La titolo de ĉi tiu artikolo estas nur ŝerco, ĉar la teksto ne pritraktos ridojn aŭ ridetojn, sed la brazilan urbon Sorriso. La traduko de ĝia nomo estas “rideto”. Ĉu tio ne estas ĉarma nomo por urbo?

En Sorriso (esperante: Sorizo) okazis en junio la 52-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj la 37-a Kongreso de BEJO, la Brazila Esperantista Junulara Organizo.

La urbo estis elektita kiel loko de la du kongresoj pro la jenaj faktoj:

En 2013 la Esperantista Asocio de la subŝtato Mato Grosso ricevis de la loka registaro en kultura centro de la urbo sidejon, pli ekzakte du ĉambrojn, unu el kiuj servas kiel biblioteko; kaj en 2014 estiĝis Tago de Esperanto en la urbo.

Ĉiu nacia kongreso estas grava, sed evidente estas diferencoj rilate al la nombro de partoprenantoj, de programeroj ktp. Tio validas ankaŭ por la internaciaj kongresoj. Ekzemple en la 100-a UK en Francio partoprenis multe pli da esperantistoj ol en la 99-a en Bonaero (Argentino) kaj en la 101-a en Nitro (Slovakio).