×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Referendumoj malaltigas vojaĝprezojn

Ŝanĝiĝoj en la politikaj mapoj ne nur efikas al la vojaĝfluoj, sed ankaŭ al la kostoj.

Kio estas ĝojo por unu homo, tio signifas malĝojon por alia homo: Politikaj ŝanĝiĝoj ofte efikas al vojaĝfluoj - kaj por tio ne nur necesas cirkonstancoj kiuj kaŭzas timon pri korpo, vivo kaj manbagaĝo ĉe vojaĝantoj. Ankaŭ faktoroj kiel la minacanta "Breliro" aŭ la streboj al sendependeco de la katalunoj rapide alportas konsekvencojn por la loka turisma industrio. Tio sendube havas tragikajn efikojn por homoj kiuj vivas per tio, sed tio povas esti samtempe interesa por vojaĝemaj mezeŭropanoj, se tio kondukas al malaltiĝantaj prezoj.

Tiel ekzemple aŭstra interreta platformo por mendi vojaĝojn raportas ke la flugprezoj al la Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde la "jes"-voto por la eliro el EU falegis. "Nia ekzameno de datumoj montras ke politikaj renversoj kiel la "Breliro" povas havi enormajn efikojn al la vojaĝkonduto", diras direktoro de la portalo: "Ĉe la prezoj por la flugbiletoj ekde la Breliro-voto okazis moviĝoj malsupren kaj feriantoj kaptu la favoron de la tempo kaj havigu al si unu el la favorprezaj flugoj al Britio". Konkrete la analizoj montras ke flugoj de Vieno al Londono fariĝis pli favoraj je 12 procentoj, al Dublino kaj Cardiff/Kimrio je 18 procentoj. Aparte malsupreniris la prezoj al la skota Edinburgo, kiuj nuntempe situas 28 procentojn sub la ofertoj antaŭ la referendumo.

Sed ne nur mezeŭropanoj profitas de la pli favoraj prezoj, ankaŭ britoj kiuj ankoraŭfoje ŝatas viziti la ceteran Eŭropon dum ili estas ankoraŭ membroj de EU, povas ĝoji pri la malaltaj tarifoj. Flugoj de Britio al Hamburgo kostas nun 54 procentojn malpli, al Las Palmas kaj Sofio la flugprezoj malaltiĝis je 33 procentoj, kaj ankaŭ Berlino kaj Barcelono estas nun atingeblaj per flugoj kiuj kostas 30 procentojn malpli.

Ĉe la hotelprezoj en Britio montriĝas aliflanke signifaj regionaj diferencoj: Kelkaj celoj estas nun signife malpli kostaj, dum aliaj celoj kostas eĉ iomete pli. Hotelprezoj en Edinburgo, Dublino kaj Londono falis je 11 ĝis 32 procentoj, dum por Belfast kaj Cardiff la prezoj iomete plialtiĝis.

Ankoraŭ tute freŝa en la kapoj de la vojaĝantoj estas aliflanke la referendumo pri la sendependeco de Katalunio, sed la efikoj pri la turismo ankaŭ jam tie estas klare senteblaj. Reduktiĝis la hotelmendoj en la aŭtonoma regiono je 20 ĝis 30 procentoj. Restas tamen malklare ĉu tiu evoluo kunrilatas kun la referendumo aŭ kun la timo pri pluaj terorismaj atakoj post la atenco de la 17-a de aŭgusto.