×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Raŭpo voras plastaĵon

Hobia abelbredantino malkovris en sia abelujo raŭpojn kiuj malkonstruas plastaĵon. Ĉar ŝi estas profesia biologino, ŝi esploris la aferon kaj eltrovis: La malgrandaj larvoj faras tion je rapideco kiel neniu alia besto. Ĉu tiel eblos malkonstrui plastrubaĵon?

Malgranda raŭpo povas relative rapide malkonstrui komerce uzatajn plastajn saketojn. La larvoj de la Granda Vaksa Tineo (Galleria mellonella) sin voras tra la verŝajne plej ofte uzata kaj biologie apenaŭ malkonstruebla plastaĵo polietileno, kiel tion priskribas hispanaj esploristoj en faka revuo. Pro la alta rapideco de la malkonstruado la eltrovo laŭ ili havas "potencialon por signifaj bioteknologiaj aplikoj".

Kaj cetere la malkovro de la larvoj okazis hazarde. "Mi okupiĝas profesie pri koko-embrioj, sed hobie mi bredas abelojn", diris la juna itala biologino, kiu partoprenis en la studo. Ĉe la purigado de la abelujo ŝi hejme en la nordhispania urbo Santander, kie ŝi laboras ĉe la universitato de Kantabrio, subite malkovris "tiujn vermetojn". "Ili nutras sin kutime de polenaj restaĵoj kaj estas la pesto por ni abelbredantoj." La italino ĵetis la larvojn en plastan saketon. Kaj jen: "Post iom da tempo la saketo ĉie havis truojn kaj la larvoj estis rampintaj el la saketo! " Tiu observo startis la esplorlaboron de la sciencistino kaj de ŝiaj gekolegoj. Ili eltrovis ke proksimume 100 larvoj de la tineo dum 12 horoj povas vori proksimume 92 miligramojn da normala aĉet-saketo. "Tio estas tre rapida malkonstruo, pli rapida ol ĉio kio ĝis nun estis science publikigita pri tiu temo", diris la biologino. "Ni supozas ke por tiu rapida malkonstruo respondecas molekulo aŭ enzimo, kiun ni provos izoli." Se tiu supozo pruviĝos ĝusta, tiam oni povus produkti tiun enzimon grandkvante kaj utiligi ĝin por malkonstrui plastrubaĵon, esperas la juna sciencistino.

Ankaŭ aliaj organismoj kiel fungoj aŭ bakterioj estas konataj pro tio ke ili povas malkonstrui plastaĵojn. Nur pasintjare en Japanio estis trovita bakterio kiu povas digesti botelojn el PET. Sed kiel aliaj "plastaĵvorantoj" ankaŭ tiu bakterio ne kapablas liveri solvon por la tuttera problemo pri plastrubaĵo. Ĝi nur tre malrapide malkonstruas plastrubaĵon el PET.

Tion kapablas la raŭpo de la vaksa tineo multe pli rapide. Polietileno estas sintezita polimero el nafto kaj estas tutmonde uzata por la produktado de ĉirkaŭ unu biliono da plastaj saketoj jare. Ĉar la sintezita plastaĵo biologie apenaŭ estas malkonstruebla, la malkonstruo povas daŭri plurajn jarcentojn. La plastvoraĵo tiel ofte deponiĝas en la medio. En la maro la rubaĵo estas vorata de fiŝoj aŭ de birdoj kiuj ofte sub grandaj turmentoj mortas pro la nedigestebla materialo.

Hobia abelbredantino malkovris en sia abelujo raŭpojn kiuj malkonstruas plastaĵon. Ĉar ŝi estas profesia biologino, ŝi esploris la aferon kaj eltrovis: La malgrandaj larvoj faras tion je rapideco kiel neniu alia besto. Ĉu tiel eblos malkonstrui plastrubaĵon?

Malgranda raŭpo povas relative rapide malkonstrui komerce uzatajn plastajn saketojn. La larvoj de la Granda Vaksa Tineo (Galleria mellonella) sin voras tra la verŝajne plej ofte uzata kaj biologie apenaŭ malkonstruebla plastaĵo polietileno, kiel tion priskribas hispanaj esploristoj en faka revuo. Pro la alta rapideco de la malkonstruado la eltrovo laŭ ili havas "potencialon por signifaj bioteknologiaj aplikoj".

Kaj cetere la malkovro de la larvoj okazis hazarde. "Mi okupiĝas profesie pri koko-embrioj, sed hobie mi bredas abelojn", diris la juna itala biologino, kiu partoprenis en la studo. Ĉe la purigado de la abelujo ŝi hejme en la nordhispania urbo Santander, kie ŝi laboras ĉe la universitato de Kantabrio, subite malkovris "tiujn vermetojn". "Ili nutras sin kutime de polenaj restaĵoj kaj estas la pesto por ni abelbredantoj." La italino ĵetis la larvojn en plastan saketon. Kaj jen: "Post iom da tempo la saketo ĉie havis truojn kaj la larvoj estis rampintaj el la saketo! "

Tiu observo startis la esplorlaboron de la sciencistino kaj de ŝiaj gekolegoj. Ili eltrovis ke proksimume 100 larvoj de la tineo dum 12 horoj povas vori proksimume 92 miligramojn da normala aĉet-saketo. "Tio estas tre rapida malkonstruo, pli rapida ol ĉio kio ĝis nun estis science publikigita pri tiu temo", diris la biologino. "Ni supozas ke por tiu rapida malkonstruo respondecas molekulo aŭ enzimo, kiun ni provos izoli." Se tiu supozo pruviĝos ĝusta, tiam oni povus produkti tiun enzimon grandkvante kaj utiligi ĝin por malkonstrui plastrubaĵon, esperas la juna sciencistino.