×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri la Esperanta Unesko-Kuriero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo La 2-an de aŭgusto pasintan jaron aperis de kunlaboranto Paulo Sérgio Viana la artikolo “Trezoro liveras al ni trezoron”, en kiu li informis pri la Esperanta versio de Unesko-Kuriero. Hodiaŭ mi volas ĝisdatigi la informojn kaj aldoni aliajn.

Sed antaŭe mi eksplikas la titolon – por tiuj kiuj ne legis la artikolon: Paulo Sérgio konsideras (ĝustege) la Unesko-Kuriero-n kiel “trezoron”, kaj Trezoro estas la (Esperanta) nomo de la ĉina kunordiganto kaj redaktoro de la revuo.

Pri la revuo la Direktorino de Unesko, Irina Bokova, diris en la unua numero en Esperanto: Ekde sia naskiĝo en 1948 Unesko-kuriero disvastigas tra la mondo la idealon de homaro kunveninta en sia diverseco, unuiĝinta ĉirkaŭ universalaj valoroj kaj la fundamentaj rajtoj, kun la riĉeco de siaj kulturoj, de siaj konoj, de siaj faroj. La Kuriero estas ĉefa elemento de la identeco de la Unesko, kaj unu el la elstaraj instrumentoj de ĝia humanisma mandato.

La ses oficialaj lingvoj de UN – kaj Unesko – estas la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa. En ili la revuo estis publikigita ekde 1948 (kun interrompo inter 2012 kaj 2017), sed ekde 2010 ĝi aperas ankaŭ en la portugala. Kaj nun ankaŭ en Esperanto. Pasintan jaron aperis tri numeroj en la internacia lingvo. Ili estas elŝuteblaj senpage (ĉe www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero).

Pri la ekesto de la Esperanta versio la E-Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko-Kuriero) informas: Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis: « se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero». Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Pinto en Ĉinio.

La tradukantoj de la Esperanta versio vivas en pluraj landoj, ĝis nun en 18. Plej multaj tradukantoj nuntempe loĝas en Brazilo (4), Ĉinio (3) kaj Italio (3). Ĝenerale ĉiu voluntulo tradukas po unu artikolon, kelkfoje du aŭ eĉ pli. Evidente la artikoloj havas diversajn longojn kaj estas pli aŭ malpli facile tradukeblaj (depende de la temoj). Plej ofte oni tradukas el la angla aŭ la franca, t.e. oni uzas la anglan aŭ la francan version por traduki en Esperanton. Kelkfoje unu artikolo estas tradukata de du (tre malofte de tri) voluntuloj, kaj eblas, ke unu el ili uzas la anglan version, la alia(j) la francan. En la tri unuaj numeroj de Unesko-Kuriero neniu artikolo estis tradukita el la araba, la portugala aŭ la rusa, nur unu el la hispana kaj nur du el la ĉina. Unu aŭ du rusoj tradukis ne el la rusa, sed el la angla, kaj kvar brazilanoj tradukis ne el la portugala, sed el la angla aŭ franca.

Krom la tradukantoj laboras ankaŭ provlegantoj. Sub ĉiu artikolo estas skribita la nomo de la tradukinto, kaj plurfoje ankaŭ tiu de la provleginto. Kelkfoje estas dirite ankaŭ, ke la traduko estis polurita de iu alia voluntulo. Pluraj provlegantoj kaj polurantoj ankaŭ faras tradukojn.

Mi trovis strange, ke neniu tradukis el la araba, portugala aŭ rusa, kaj mi demandis al Trezoro, la kunordiganto de la E-versio, kiel funkcias la distribuo de la tekstoj: Kiu tradukas kiujn artikolojn?

Jen kiel funkcias la sistemo: Unesko dissendas unue la publikigotajn tekstojn en la angla kaj franca samtempe al ĉiuj redaktoroj de la aliaj versioj de la revuo (araba, ĉina, hispana, portugala, rusa kaj Esperanta). La redaktoro aŭ la vic-redaktoro sendas la tekstojn al ĉiuj Esperantaj tradukantoj, sed nur la anglaj kaj francaj tradukantoj povas komenci la tradukadon (de tekstoj kiujn ili elektas inter la publikigotaj). La alilingvaj tradukantoj devas principe atendi ĝis la apero de artikoloj en sia gepatra lingvo. Tamen, ĉar ne estas sufiĉe da tradukantoj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla aŭ franca, oni akceptas aliajn voluntulojn – se ili bone regas la anglan aŭ francan.

En la numero de pasinta oktobro de la oficiala organo de UEA (la revuo Esperanto) oni atentigis pri la fakto, ke kvankam la portugala ne estas oficiala lingvo de UN kaj Unesko, ĝi estis akceptita de Unesko kiel lingvo de la Kuriero kaj de la retejo. Do evidente la apero de Esperanta versio de Unesko-Kuriero estas granda paŝo antaŭen. “Esperanto apogata de Unesko havas grandan esperon.”

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 2-an de aŭgusto pasintan jaron aperis de kunlaboranto Paulo Sérgio Viana la artikolo “Trezoro liveras al ni trezoron”, en kiu li informis pri la Esperanta versio de Unesko-Kuriero. Hodiaŭ mi volas ĝisdatigi la informojn kaj aldoni aliajn.

Sed antaŭe mi eksplikas la titolon – por tiuj kiuj ne legis la artikolon: Paulo Sérgio konsideras (ĝustege) la Unesko-Kuriero-n kiel “trezoron”, kaj Trezoro estas la (Esperanta) nomo de la ĉina kunordiganto kaj redaktoro de la revuo.

Pri la revuo la Direktorino de Unesko, Irina Bokova, diris en la unua numero en Esperanto:

Ekde sia naskiĝo en 1948 Unesko-kuriero disvastigas tra la mondo la idealon de homaro kunveninta en sia diverseco, unuiĝinta ĉirkaŭ universalaj valoroj kaj la fundamentaj rajtoj, kun la riĉeco de siaj kulturoj, de siaj konoj, de siaj faroj. La Kuriero estas ĉefa elemento de la identeco de la Unesko, kaj unu el la elstaraj instrumentoj de ĝia humanisma mandato.

La ses oficialaj lingvoj de UN – kaj Unesko – estas la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa. En ili la revuo estis publikigita ekde 1948 (kun interrompo inter 2012 kaj 2017), sed ekde 2010 ĝi aperas ankaŭ en la portugala. Kaj nun ankaŭ en Esperanto. Pasintan jaron aperis tri numeroj en la internacia lingvo. Ili estas elŝuteblaj senpage (ĉe www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero).

Pri la ekesto de la Esperanta versio la E-Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko-Kuriero) informas:

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis: « se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero». Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Pinto en Ĉinio.

La tradukantoj de la Esperanta versio vivas en pluraj landoj, ĝis nun en 18. Plej multaj tradukantoj nuntempe loĝas en Brazilo (4), Ĉinio (3) kaj Italio (3). Ĝenerale ĉiu voluntulo tradukas po unu artikolon, kelkfoje du aŭ eĉ pli. Evidente la artikoloj havas diversajn longojn kaj estas pli aŭ malpli facile tradukeblaj (depende de la temoj). Plej ofte oni tradukas el la angla aŭ la franca, t.e. oni uzas la anglan aŭ la francan version por traduki en Esperanton. Kelkfoje unu artikolo estas tradukata de du (tre malofte de tri) voluntuloj, kaj eblas, ke unu el ili uzas la anglan version, la alia(j) la francan. En la tri unuaj numeroj de Unesko-Kuriero neniu artikolo estis tradukita el la araba, la portugala aŭ la rusa, nur unu el la hispana kaj nur du el la ĉina. Unu aŭ du rusoj tradukis ne el la rusa, sed el la angla, kaj kvar brazilanoj tradukis ne el la portugala, sed el la angla aŭ franca.

Krom la tradukantoj laboras ankaŭ provlegantoj. Sub ĉiu artikolo estas skribita la nomo de la tradukinto, kaj plurfoje ankaŭ tiu de la provleginto. Kelkfoje estas dirite ankaŭ, ke la traduko estis polurita de iu alia voluntulo. Pluraj provlegantoj kaj polurantoj ankaŭ faras tradukojn.

Mi trovis strange, ke neniu tradukis el la araba, portugala aŭ rusa, kaj mi demandis al Trezoro, la kunordiganto de la E-versio, kiel funkcias la distribuo de la tekstoj: Kiu tradukas kiujn artikolojn?

Jen kiel funkcias la sistemo:

Unesko dissendas unue la publikigotajn tekstojn en la angla kaj franca samtempe al ĉiuj redaktoroj de la aliaj versioj de la revuo (araba, ĉina, hispana, portugala, rusa kaj Esperanta). La redaktoro aŭ la vic-redaktoro sendas la tekstojn al ĉiuj Esperantaj tradukantoj, sed nur la anglaj kaj francaj tradukantoj povas komenci la tradukadon (de tekstoj kiujn ili elektas inter la publikigotaj). La alilingvaj tradukantoj devas principe atendi ĝis la apero de artikoloj en sia gepatra lingvo. Tamen, ĉar ne estas sufiĉe da tradukantoj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla aŭ franca, oni akceptas aliajn voluntulojn – se ili bone regas la anglan aŭ francan.