×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Post 50 jaroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo La unua transplanto de koro inter homoj okazis antaŭ 50 jaroj, je la 3-a de decembro 1967. Ĝi estis grava paŝo, sed oni devis aldoni multe da esploro kaj laboro de medicinistoj, ĝis oni povis konsideri ĝin vera sukceso. Tia kuniĝo de fortoj estas ofta fenomeno en medicino.

La sudafrika kirurgiisto Christian Barnard estis la venkinto de konkurado inter avangardaj medicinaj centroj, kiuj pretis baldaŭ fari la samon – ĉar la operacio jam estis farita inter bestoj. Lia oportuna antaŭenpaŝo kaŭzis ĵaluzon, sekve multe da disputado, sed oni ne sukcesis ombrigi lian gloron. Ankaŭ iuj soci-politikaj kritikoj aperis pro la ras-apartiga reĝimo en Sudafriko. Post unu monato, usona centro anoncis la saman atingon. En Brazilo, post ses monatoj (la unua en Latinameriko). Dum la jaro 1968 oni plenumis entute pli ol cent tiajn operaciojn en la mondo. Baldaŭ ĉi tiu nombro draste falis, ĉar la kuracistoj rapide perceptis, ke ne sufiĉas la tekniko de kirurgio por solvi la problemon de kor-malsanuloj. La homo, kiu unuafoje en la historio ricevis en sian bruston koron de alia homo postvivis apenaŭ 18 tagojn. La unua brazila paciento postvivis malpli ol unu monaton. Infektoj pro imunologia manko kaj rifuzo de aliula organo flanke de la ricevinta korpo estis la grava problemo solvota. Dum la sekvaj jaroj, operacioj por kor-transplanto draste malpliiĝis. Nur en la jaroj post 1980 rekomenciĝis tiaj transplantoj. Tion kaŭzis la eltrovo de medikamentoj, kiuj evitas la biologian rifuzon de fremda organo. La plej konata kaj historie grava drogo estas “ciklosporino A”. Per ĝi oni sukcesas kontroli la imunologian sistemon. Poste, aliaj medikamentoj estis eltrovitaj, kiuj evitas angiajn komplikaĵojn en ricevintoj de aliula koro. Nuntempe, pacientoj postvivas pli ol 10 jarojn post tia transplanto. Oni kalkulas, ke baldaŭ tiu tempo atingos 15 jarojn. En Brazilo, la Universitato de San-Paŭlo decide laboris en tiu kampo. Iuj talentaj kaj sindediĉaj kirurgiistoj per sia kontribuo lasis siajn nomojn en la historio. Kunlaboro inter brazilaj kaj usonaj centroj konsiderinde plibonigis la evoluadon en brazilaj fakaj servoj. Dum la jaro 2017, 370 pacientoj ricevis aliulan koron. Fariĝas nuntempe granda defio konvinki familianojn de cerbomortinta homo, ke indas transdoni lian koron al alia kunhomo. Nuntempe, 250 kormalsanuloj atendas la ŝancon ricevi “novan” koron kaj plu vivi. Multaj el ili bone resaniĝas, revenas al aktiva socia vivo, al sia familio, eĉ al sia laboro. Indas celebri tiun atingon de medicino, post 50 jaroj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La unua transplanto de koro inter homoj okazis antaŭ 50 jaroj, je la 3-a de decembro 1967. Ĝi estis grava paŝo, sed oni devis aldoni multe da esploro kaj laboro de medicinistoj, ĝis oni povis konsideri ĝin vera sukceso. Tia kuniĝo de fortoj estas ofta fenomeno en medicino.