×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Por viroj la vivo komenciĝas je la aĝo de 54 (laŭ enketo)

Hodiaŭ mi prezentas la enhavon de artikolo aperinta en la angla gazeto The Telegraph. Temas pri studo farita en Britio, kaj la rezultoj sendube ne validas por ĉiuj landoj. Kiel okazas ofte en gazetoj, la artikolo ne estas bone strukturita. Mankas detaloj kaj klareco. Estu kiel ajn, mi parte tradukis kaj parte resumis la artikolon.

Vidu la donitajn informojn:

Kelkfoje oni diras, ke la vivo komenciĝas je la aĝo de 40, sed ŝajnas, ke modernaj viroj alproksimiĝantaj tiun gravan naskiĝtagrevenon ankoraŭ ne sentas sin tre bone.

Enketo farita de la Centro pri Har-transplantado Crown Clinic en Manĉestro (Britio) montris, ke estas nur je la aĝo de 54, ke ili fine sentas sin elkreskintaj, ĝuante la vivon kiel viroj "vere plenkreskaj".

Laŭ la enketo – en kiu estis demanditaj la opinioj de 1.000 viroj – 54 estis la aĝo, je kiu ili sentis sin “establitaj kaj sekuraj” en siaj vivoj, multe pli malfrue ol antaŭaj generacioj.

La rezultoj sugestas, ke multaj viroj ne kredas, ke antaŭ la aĝo de 54 ili atingis sufiĉan financan stabilecon, aŭ ke iliaj filoj alproksimiĝis memstarecon.

Estas fakto, ke du trionoj de la beboj nun naskiĝintaj havas patron pli aĝa ol 30. La averaĝa aĝo je kiu viroj iĝas patro estas 32.

La enketo ankaŭ malkaŝis la necertecojn, kiuj malhelpas virojn senti sin “establitaj” pli frue. Inter la kaŭzoj estas fizikaj difektoj, financaj problemoj kaj soleco.

La precipa timo inter la partoprenantoj estis ne kapabli akiri loĝejon. Multaj el la laboristoj loĝas en luataj loĝejoj, ĉar la prezoj de la nemoveblaĵoj multe plialtiĝis.

Aliaj gravaj timoj estas perdi la kapharojn kaj perdi la laboron. (Oni demandas sin, ĉu tiuj du timoj estas je la sama rango. ) Inter la unuaj dek timoj estas procezoj rilataj al maljuniĝo: la fakto ke la haroj griziĝas, ke estiĝas “duobla mentono” kaj ke kreskas “virseksaj mametoj”. La partoprenantoj de la enketo ankaŭ esprimis siajn timojn resti solaj, ne havi la rimedojn por emeritiĝi kaj malsaniĝi.

Kelkaj maltrankviliĝis pri “malbonaj dentoj”, “surhavi okulvitrojn” kaj “drinki tro”. Aliaj timoj rilatas al gravaj problemoj, kiel divorco, impotenteco kaj malriĉeco.

Pro ĉio tio ne surprizigas (laŭ unu el la enketintoj), ke viroj sentas sin sekuraj kaj trankvilaj pli malfrue.

Bedaŭrinde la menciita artikolo ne informas, kiel estis kalkulita la nombro 54 kiel aĝo de la “komenco de la vivo por viroj” – kio evidente volas diri “komenco de bona aŭ almenaŭ pli trankvila vivo”.

Hodiaŭ mi prezentas la enhavon de artikolo aperinta en la angla gazeto The Telegraph. Temas pri studo farita en Britio, kaj la rezultoj sendube ne validas por ĉiuj landoj. Kiel okazas ofte en gazetoj, la artikolo ne estas bone strukturita. Mankas detaloj kaj klareco. Estu kiel ajn, mi parte tradukis kaj parte resumis la artikolon.

Vidu la donitajn informojn:

Kelkfoje oni diras, ke la vivo komenciĝas je la aĝo de 40, sed ŝajnas, ke modernaj viroj alproksimiĝantaj tiun gravan naskiĝtagrevenon ankoraŭ ne sentas sin tre bone.

Enketo farita de la Centro pri Har-transplantado Crown Clinic en Manĉestro (Britio) montris, ke estas nur je la aĝo de 54, ke ili fine sentas sin elkreskintaj, ĝuante la vivon kiel viroj "vere plenkreskaj".

Laŭ la enketo – en kiu estis demanditaj la opinioj de 1.000 viroj – 54 estis la aĝo, je kiu ili sentis sin “establitaj kaj sekuraj” en siaj vivoj, multe pli malfrue ol antaŭaj generacioj.

La rezultoj sugestas, ke multaj viroj ne kredas, ke antaŭ la aĝo de 54 ili atingis sufiĉan financan stabilecon, aŭ ke iliaj filoj alproksimiĝis memstarecon.

Estas fakto, ke du trionoj de la beboj nun naskiĝintaj havas patron pli aĝa ol 30. La averaĝa aĝo je kiu viroj iĝas patro estas 32.

La enketo ankaŭ malkaŝis la necertecojn, kiuj malhelpas virojn senti sin “establitaj” pli frue. Inter la kaŭzoj estas fizikaj difektoj, financaj problemoj kaj soleco.

La precipa timo inter la partoprenantoj estis ne kapabli akiri loĝejon. Multaj el la laboristoj loĝas en luataj loĝejoj, ĉar la prezoj de la nemoveblaĵoj multe plialtiĝis.

Aliaj gravaj timoj estas perdi la kapharojn kaj perdi la laboron. (Oni demandas sin, ĉu tiuj du timoj estas je la sama rango. )

Inter la unuaj dek timoj estas procezoj rilataj al maljuniĝo: la fakto ke la haroj griziĝas, ke estiĝas “duobla mentono” kaj ke kreskas “virseksaj mametoj”.

La partoprenantoj de la enketo ankaŭ esprimis siajn timojn resti solaj, ne havi la rimedojn por emeritiĝi kaj malsaniĝi.