×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Plurtaskumado dum irado kaj pensado

Plenumi diversajn aferojn samtempe, tio en kelkaj situacioj estas pli malfacila ol oni supozas. Tamen al unu grupo da homoj tiu plurtaskumado estas aparte sukcesa: al junaj virinoj.

Junaj virinoj apenaŭ perdas koncentriĝon ĉe intensa penslaboro. Ĉe viroj kaj pli aĝaj virinoj aliflanke la dekstra brako svingas dum irado rimarkeble malpli, se ilia maldekstra cerboduono estas okupita de pensotasko. Tion raportas sciencistoj el Germanio kaj Svislando en brita faka ĵurnalo.

Tio laŭ la sciencistoj montras ke la cerbo ĉe la regado de la braka svingo ludas gravan rolon. La kapablo pri plurtaskumado ĉe junaj virinoj en tiu kazo supozeble baziĝas sur malsamaj hormonaj niveloj, skribas la esploristoj.

La esploristaro de la universitata kliniko Balgrist en Zuriĥo sendis entute 83 virojn kaj virinojn en la aĝo inter 18 kaj 80 jaroj sur kurbendon en gimnastikejo. Ĉe agrabla rapideco de irado ili devis solvi malfacilan lingvan taskon, la tiel nomatan Stroop-teston: Oni montris al ili sur ekrano vortojn pri koloroj, ekzemple la vorton "verda", tamen jen kaj jen sur la ekrano la nomo de la koloro aperis en alia koloro. Ili tiam devis nomi la koloron.

Unuflanke montriĝis ke la testpersonoj laŭ plialtiĝanta aĝo pli kaj pli malbone sukcesis plenumi la taskon. Aliflanke ĉe la solvado de la taskoj la svingo de la dekstra brako estis bremsata, tiel ke la svingomovoj de ambaŭ brakoj fariĝis malsimetriaj.

Ĉar la prilaborado de lingvaj taskoj kiel la Stroop-testo okazas en la maldekstra cerboduono, la efikoj estas videblaj ĉe la dekstra brako, klarigas la esploristoj. Ĝiaj movoj estas regataj de la maldekstra cerboduono.

Esceptan rezulton liveris junaj virinoj: Iliaj brakoj ankaŭ ĉe la solvado de la lingva tasko svingis simetrie. Nur post la menopaŭzo evidente pli malboniĝas la kapablo. Tio verŝajne estas kaŭzita pro la ŝanĝita nivelo de la hormono estrogeno, skribas la sciencistoj. El tio eblas derivi la imagon ke traktado per hormonoj de certaj cerbaj areoj povus plibonigi malfacilojn de irado aŭ la falemon de pli aĝaj homoj.