×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Plurlingveco estas sana (1/2)

Plurlingveco estas sana (1/2)

Kiu parolas plurajn lingvojn, tiu daŭre trejnas sian cerbon. Tio povas doni protekton kontraŭ demenco kaj povas malfortigi simptomojn post apopleksio.

Pli ol la duono de ĉiuj eŭropanoj intertempe estas konsiderata kiel plurlingva, kaj lingvoj, cetere ankaŭ dialektoj, influas la cerban arkitekturon.

Sed ne ĉiam plurlingveco estis aprezata kiel hodiaŭ. Dum longa tempo oni tute male kredis ke la lernado de aliaj lingvoj malhelpas la cerbon lerni ion alian. Oni eĉ ĝis la 1960-aj jaroj timis ke dulingveco povus ĝeni la disvolvon de la inteligenteco.

Tiam alvenis renverso per studaĵo el la kanada urbo Montrealo kie oni parolas la francan kaj la anglan: Dulingvaj infanoj pli bone sukcesis en testoj pri inteligenteco ol unulingvaj infanoj. La zorgo pri la disvolvo de la inteligenteco finfine estis disblovita. De tiam multaj studaĵoj okupiĝis pri la temo plurlingveco. Montriĝis ke la lernado de fremdaj lingvoj pro multaj kaŭzoj estas bona ideo kaj ke ĝi estas rentuma investo al kleriĝo kaj eĉ al sano.

Ja estas kelkaj malavantaĝoj: Plurlingvuloj havas en la unuopaj lingvoj iom malpli grandan vortotrezoron. Ili jen kaj jen en parolsituacioj reagas iom pli malrapide. Krome ili montras kelkfoje malgrandajn malprecizaĵojn en la aŭdkompreno. Tio tamen ofte estas tute etaj diferencoj, kiujn ni en la ĉiutaga komunikado apenaŭ rimarkas.

Se oni konsideras kiel la cerbo pritraktas lingvojn, tiam oni komprenas, kial ekestas tiuj kromefikoj. La aliro al certa lingvo en la plurlingva cerbo estas pli pena ol en la unulingva cerbo. Ĉiam kiam lingvo estu aŭdata aŭ parolata, tiam la cerbo devas elekti la pormomente taŭgan lingvon, devas aktivigi ĝin kaj devas samtempe flankenŝovi la aliajn lingvojn.

Tio similas al aĉetado de pomo en superbazaro. Oni unue staras antaŭ la ofertata varo kaj devas decidi kiun pomon oni do finfine volas aĉeti. Se estus nur unu pomo, tiam ne okazus la serĉado kaj decidado. Do ne estas mirinde se la plurlingva cerbo pro la elektado kaj flankenŝovado jen kaj jen bezonas iom pli da tempo ol unulingva cerbo.

Entuta konsidero tamen post jaroj de la esplorado de plurlingveco permesas la konkludon: La avantaĝoj superas la malavantaĝojn grandmezure. Pluraj lingvoj estas aparta defio por la cerbo. Ĝi devas disvolvi funkciojn de kiuj aliaj lernokampoj povas profiti.

La avantaĝoj multe rilatas kun la neceso de la elektado de la laŭokaze taŭga lingvo kaj de la flankenŝovo de aliaj lingvoj en la cerbo. Ĝuste tiu neceso daŭre trejnas superajn kapablojn. Tiuj superaj kapabloj en multaj situacioj helpas al la plurlingvuloj - ekzemple tiam kiam ili saltu inter diversaj taskoj tien kaj reen, do se estas postulata fleksebleco. En tiaj kazoj plurlingvuloj estas pli sukcesaj.

Pluraj lingvoj en la cerbo trejnas la plenumajn funkciojn aparte intense. Plenuma funkcio estas interalie la kapablo koncentriĝi pri io kaj forŝalti malkoncentraĵojn. Plenumaj funkcioj forte influas tion kiel sukcese eblas plenumi taskojn - ne nur en la lernejo sed ankaŭ en la cetera vivo. Tial plenumaj funkcioj estas tiom gravaj kaj estas ĝojiga tial la ekkono ke ili estas efike trejneblaj per pluraj lingvoj en la cerbo.

La plurlingva cerbo devas organiziĝi laŭ tute aparta maniero: Ĝi bezonas koncernan arkitekturon kun produktivaj retoj, en kiuj ĉiuj lingvoj trovas lokon. Krome efika kaj rapida plusendado de impulsoj estas grava. Por ke la cerbo povu efike labori, ĝi bezonas altan rapidecon de la plusendado.

(La dua parto sekvos postmorgaŭ)

Plurlingveco estas sana (1/2)

Kiu parolas plurajn lingvojn, tiu daŭre trejnas sian cerbon. Tio povas doni protekton kontraŭ demenco kaj povas malfortigi simptomojn post apopleksio.

Pli ol la duono de ĉiuj eŭropanoj intertempe estas konsiderata kiel plurlingva, kaj lingvoj, cetere ankaŭ dialektoj, influas la cerban arkitekturon.

Sed ne ĉiam plurlingveco estis aprezata kiel hodiaŭ. Dum longa tempo oni tute male kredis ke la lernado de aliaj lingvoj malhelpas la cerbon lerni ion alian. Oni eĉ ĝis la 1960-aj jaroj timis ke dulingveco povus ĝeni la disvolvon de la inteligenteco.

Tiam alvenis renverso per studaĵo el la kanada urbo Montrealo kie oni parolas la francan kaj la anglan: Dulingvaj infanoj pli bone sukcesis en testoj pri inteligenteco ol unulingvaj infanoj. La zorgo pri la disvolvo de la inteligenteco finfine estis disblovita. A preocupação com o desenvolvimento da inteligência foi finalmente dissipada. De tiam multaj studaĵoj okupiĝis pri la temo plurlingveco. Montriĝis ke la lernado de fremdaj lingvoj pro multaj kaŭzoj estas bona ideo kaj ke ĝi estas rentuma investo al kleriĝo kaj eĉ al sano.