×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Perseo (3/3) - greka mito

Ĉe klifo staris katenita Andromedo kaj ĉe la fino de sablobenko ŝiaj reĝaj gepatroj. La reĝo kaj la reĝino ne povis disiĝi de sia amata filino.

Subite la maro ekŝaŭmis kaj komencis boli. Grandega monstro leviĝis de la mara grundo, disigis la ondojn kaj montris al Perseo sian skvaman glitigan korpon. Andromedo ekkriis, kaj ŝiaj desperaj gepatroj komencis laŭte lamenti. La monstro ŝovis ŝaŭman ondon antaŭ si antaŭen kaj naĝis al la klifo, kie Andromedo terurigite kovris siajn okulojn per blankaj manoj. Perseo ŝvebis malsupren al la monstro kaj tiu provis kolere kapti ties ombron, kiu falis sur la akvon. Jen jam la glavo de Perseo estis puŝita en la korpon de la giganta marserpento. La monstro saltis el la akvo alte supren, sed Perseo per siaj flugilaj ŝuoj evitis flanken. Denove kaj denove Perseo puŝis la glavon en ĝin, ĝis la sango de la monstro kolorigis la maron ruĝa. La serpento baraktis kaj defendis sin. La glavobatoj de Perseo ŝajne ne povis damaĝi al ĝi, la ekimozaj okuloj de la monstro persekutis ĉiun movadon de la heroo. Tiuj okuloj memorigis Perseon pri Meduzo. Rapide li tiris la kapon de Meduzo el la sako kaj montris ĝin al la monstro. Jen la giganta serpento transformiĝis en ŝtonon kaj la maro glutis ĝin. Vortico kruta kaj profunda montris la lokon, kien la monstro sinkis surgrunde de la maro. Andromedo forprenis la manojn de la vizaĝo. Kaj por Perseo estis tio, kvazaŭ ekbrilus la matena ruĝo post ŝtorma nokto.

Li metis la sakon kun la kapo de Meduzo, la protektŝildon kaj la glavon sur la bordon kaj rapidis al la junulino por liberigi ŝin de la katenoj. Li ankoraŭ neniam vidis pli belan inon. Jam proksimiĝis la reĝo kaj la reĝino kaj dankis al la kuraĝa Perseo: „Deziru al vi oron, arĝenton kaj juvelojn, tiom da, kiom vi volas“, diris la reĝo. „Mi donos al vi ĉion, kion vi postulas, ankaŭ sklavojn kaj ĉevalojn el nobla deveno.“ „Pli prefera ol oro, arĝento kaj valorŝtonoj“, respondis Perseo, „estus por mi, reĝo, via filino Andromedo. Permesu al mi edzinigi ŝin, se ŝi deziras tion.“ Al Andromedo plaĉis la juna heroo kaj ŝi konsentis kun ĝojo. „Mi ĝojas“, diris la reĝo, „ke tia kuraĝa viro volas edzinigi mian filinon. Kiel triopo kaj plena de malĝojo ni venis, sed kiel kvaropo kaj plenaj de ĝojo ni reiros en la burgon.“ Perseo levis siajn armilojn kaj la sakon kaj miris. La plantoj kaj branĉoj, sur kiuj kuŝis la sako kun la kapo de Meduzo, ŝanĝiĝis en ŝtonecajn koralojn. Kaj kelkaj, kiuj estis tuŝitaj de la meduza sango koloriĝis ruĝaj. La koraloj komencis kreski kaj la maraj nimfoj pliigis la miraklon sub la akvosurfaco. En la maraj profundoj kreskis koralaj arbustaĵoj. Perseo iris kun la reĝo, la reĝino kaj Andromedo en la burgon kaj tie oni festis pompan geedziĝon. La reĝo havigis al la popolo festmanĝon kaj tiu, kiu venis en la urbon, trovis plenan tablon kaj povis manĝi kaj trinki laŭplaĉe. En la burgo bankedis la plej elstaraj nobeloj kun la reĝo kaj la reĝino kaj en ilia mezo sidis la feliĉa Perseo kun Andromedo. Gaje tintiladis la arĝentaj pokaloj, la domo odoris laŭ incenso kaj floroj kaj la sonado de liroj plenigis la ĉambrojn. Sed meze de la gaja babilado, ridado kaj kantado subite miksiĝis el la direkto de la korto armila tintado, bruo kaj batalkrioj. En la festenan halon sturmis, sekvata de militistaro, la pli frua amiko de Andromedo, Fineo. Li iam petis edzinigi Andromedon, sed kiam minacis ŝin la pereo, li ne protektis ŝin kontraŭ la monstro. Nun li staris kun levita lanco antaŭ Perseo kaj kriis: „Mi venas por venĝi la rabon de Andromedo! Mi estas ŝia ĝusta fianĉo!“ Per kiel eble plej granda forto li ĵetis la lancon, sed ne trafis Perseon, kaj la lanco boris sin en kusenon. Tio estis la signo por la batalkomenco.

La militistoj de Fineo komencis kruelan sangoverŝiĝon, ili ĉirkaŭis Perseon kun sia supereca forto kaj urĝis lin al la muro. Kuraĝe Perseo defendis sin kontraŭ la malamikoj per sia glavo, ĝis la armilo en lia mano fariĝis varmega. Kiam li vidis, ke minacas lin malvenko, li kriis: „Kiu estas mia amiko, tiu forturniĝu!“ Kaj poste li tiris la kapon de Meduzo el la sako. Li etendis ĝin al la malamikoj kaj mem forturnis la kapon. Per unu fojo la adeptoj de Fineo rigidiĝis. Iliaj levitaj kaj forte armitaj brakoj fariĝis ŝtonaj, tiel, kiel ankaŭ la manoj kun la eltiritaj glavoj. Perseo paŝis tra la aro de la ŝtonigitaj militistoj kaj serĉis Fineon. La malkuraĝa iama fianĉo kaŝiĝis, forturnis la kapon kaj petis Perseon pri kompato. „Vi estis sufiĉe kuraĝa disverŝi fremdan sangon kaj mortigi pacemajn homojn“, diris Perseo, „tia kuraĝo meritas monumenton.“ Li etendis al Fineo la kapon de Meduzo kaj Fineo silentiĝis kaj rigidiĝis. Ankaŭ la ŝtona Fineo havis timeman vizaĝesprimon kaj kaŭris malkuraĝe en angulo. Perseo ne restadis longe en la fremda lando. Li esperis revidi sian patrinon. Tial li grimpis kun Andromedo sur ŝipon kaj velis al la insulo, kie li ekvagis por aventuroj. La reĝo povis nur malfacile kaŝi sian ĉagrenon, kiam li vidis, ke Perseo revenas sana kaj havas junan edzinon ĉe sia flanko. „Ĉu vi eble finfine ankaŭ kunportis la kapon de Meduzo?“ li demandis mokeme. „Mi kunportis ĝin“, respondis Perseo ridete. „Mi sciis, ke vi estas aŭdaca“, mokis la reĝo, „sed mi ne sciis, ke vi ankaŭ povas mensogi tiel aŭdace.“ „Ĉu vi, reĝo, volas vidi la kapon de Meduzo?“ demandis Perseo. „Mi ne konsilas tion al vi. Kiu vidas ĝin, fariĝas ŝtono.“ „Scias nur la dioj, de kiu vi detranĉis la kapon“, mokegis la reĝo, „eble de virŝafo aŭ de ŝafo.“ Perseo koleriĝis pro la vortoj de la reĝo. Li deturniĝis, malfermis la sakon kaj montris la kapon de Meduzo al la reĝo. Kaj tiumomente transformiĝis ankaŭ la malfidema reĝo en ŝtonon. La patrino aŭdis de la servistoj, ke Perseo revenis kaj rapidis renkonte al li. Ĝojplene ŝi ĉirkaŭbrakis la filon kaj bonvenigis ankaŭ lian edzinon. „Gardu vin kontraŭ la reĝo“, ŝi avertis Perseon kaj rakontis, ke la reĝo volas pereigi lin. „Ne estas plu kaŭzo por zorgo“, diris Perseo kaj rakontis al la patrino, kio okazis. Perseo fariĝis reĝo. Li vivis kun Andromedo kaj sia patrino sur la insulo. Sed de la malnova orakolo li ne povis fuĝi. Amika reĝo invitis Perseon al festaj ludoj en sian urbon. Perseo partoprenis la konkursojn kaj ĵetis la diskon tiel mistrafe, ke ĝi falis en la spektantaron kaj frakasis la kranion de maljunulo. La maljunulo estis lia avo Akrisio, kiu multajn jarojn antaŭe ordonis ĵeti sian filinon kaj la nepon en kesto en la maron. Pro timo pri la orakolo la avo fuĝis el sia burgo kaj vagadis kamuflite tra la mondo. Sed la sorto trovis lin kaj la orakolo plenumiĝis. Profunde kortuŝite Perseo enfosis sian malfeliĉan avon kaj reiris al sia regno. Saĝe regis reĝo Perseo. La sorĉodonacojn li redonis al la diino Atena. Nur la sakon kun la kapo de Meduzo li ankoraŭ retenis dum certa tempo. Neniu malamiko kuraĝis ataki lian landon. La kapo de Meduzo protektis dolĉan pacon.


Ĉe klifo staris katenita Andromedo kaj ĉe la fino de sablobenko ŝiaj reĝaj gepatroj. La reĝo kaj la reĝino ne povis disiĝi de sia amata filino.

Subite la maro ekŝaŭmis kaj komencis boli. Grandega monstro leviĝis de la mara grundo, disigis la ondojn kaj montris al Perseo sian skvaman glitigan korpon. Andromedo ekkriis, kaj ŝiaj desperaj gepatroj komencis laŭte lamenti. La monstro ŝovis ŝaŭman ondon antaŭ si antaŭen kaj naĝis al la klifo, kie Andromedo terurigite kovris siajn okulojn per blankaj manoj. Perseo ŝvebis malsupren al la monstro kaj tiu provis kolere kapti ties ombron, kiu falis sur la akvon. Jen jam la glavo de Perseo estis puŝita en la korpon de la giganta marserpento. La monstro saltis el la akvo alte supren, sed Perseo per siaj flugilaj ŝuoj evitis flanken. Denove kaj denove Perseo puŝis la glavon en ĝin, ĝis la sango de la monstro kolorigis la maron ruĝa. La serpento baraktis kaj defendis sin. La glavobatoj de Perseo ŝajne ne povis damaĝi al ĝi, la ekimozaj okuloj de la monstro persekutis ĉiun movadon de la heroo. Tiuj okuloj memorigis Perseon pri Meduzo. Rapide li tiris la kapon de Meduzo el la sako kaj montris ĝin al la monstro. Jen la giganta serpento transformiĝis en ŝtonon kaj la maro glutis ĝin. Vortico kruta kaj profunda montris la lokon, kien la monstro sinkis surgrunde de la maro. Andromedo forprenis la manojn de la vizaĝo. Kaj por Perseo estis tio, kvazaŭ ekbrilus la matena ruĝo post ŝtorma nokto.

Li metis la sakon kun la kapo de Meduzo, la protektŝildon kaj la glavon sur la bordon kaj rapidis al la junulino por liberigi ŝin de la katenoj. Li ankoraŭ neniam vidis pli belan inon. Jam proksimiĝis la reĝo kaj la reĝino kaj dankis al la kuraĝa Perseo: „Deziru al vi oron, arĝenton kaj juvelojn, tiom da, kiom vi volas“, diris la reĝo. „Mi donos al vi ĉion, kion vi postulas, ankaŭ sklavojn kaj ĉevalojn el nobla deveno.“

„Pli prefera ol oro, arĝento kaj valorŝtonoj“, respondis Perseo, „estus por mi, reĝo, via filino Andromedo. Permesu al mi edzinigi ŝin, se ŝi deziras tion.“ Al Andromedo plaĉis la juna heroo kaj ŝi konsentis kun ĝojo. „Mi ĝojas“, diris la reĝo, „ke tia kuraĝa viro volas edzinigi mian filinon. Kiel triopo kaj plena de malĝojo ni venis, sed kiel kvaropo kaj plenaj de ĝojo ni reiros en la burgon.“ Perseo levis siajn armilojn kaj la sakon kaj miris. La plantoj kaj branĉoj, sur kiuj kuŝis la sako kun la kapo de Meduzo, ŝanĝiĝis en ŝtonecajn koralojn. Kaj kelkaj, kiuj estis tuŝitaj de la meduza sango koloriĝis ruĝaj. La koraloj komencis kreski kaj la maraj nimfoj pliigis la miraklon sub la akvosurfaco. En la maraj profundoj kreskis koralaj arbustaĵoj. Perseo iris kun la reĝo, la reĝino kaj Andromedo en la burgon kaj tie oni festis pompan geedziĝon. La reĝo havigis al la popolo festmanĝon kaj tiu, kiu venis en la urbon, trovis plenan tablon kaj povis manĝi kaj trinki laŭplaĉe. En la burgo bankedis la plej elstaraj nobeloj kun la reĝo kaj la reĝino kaj en ilia mezo sidis la feliĉa Perseo kun Andromedo. Gaje tintiladis la arĝentaj pokaloj, la domo odoris laŭ incenso kaj floroj kaj la sonado de liroj plenigis la ĉambrojn. Sed meze de la gaja babilado, ridado kaj kantado subite miksiĝis el la direkto de la korto armila tintado, bruo kaj batalkrioj. En la festenan halon sturmis, sekvata de militistaro, la pli frua amiko de Andromedo, Fineo. Li iam petis edzinigi Andromedon, sed kiam minacis ŝin la pereo, li ne protektis ŝin kontraŭ la monstro. Nun li staris kun levita lanco antaŭ Perseo kaj kriis: „Mi venas por venĝi la rabon de Andromedo! Mi estas ŝia ĝusta fianĉo!“ Per kiel eble plej granda forto li ĵetis la lancon, sed ne trafis Perseon, kaj la lanco boris sin en kusenon. Tio estis la signo por la batalkomenco.

La militistoj de Fineo komencis kruelan sangoverŝiĝon, ili ĉirkaŭis Perseon kun sia supereca forto kaj urĝis lin al la muro. Kuraĝe Perseo defendis sin kontraŭ la malamikoj per sia glavo, ĝis la armilo en lia mano fariĝis varmega. Kiam li vidis, ke minacas lin malvenko, li kriis: „Kiu estas mia amiko, tiu forturniĝu!“ Kaj poste li tiris la kapon de Meduzo el la sako. Li etendis ĝin al la malamikoj kaj mem forturnis la kapon. Per unu fojo la adeptoj de Fineo rigidiĝis. Iliaj levitaj kaj forte armitaj brakoj fariĝis ŝtonaj, tiel, kiel ankaŭ la manoj kun la eltiritaj glavoj. Perseo paŝis tra la aro de la ŝtonigitaj militistoj kaj serĉis Fineon. La malkuraĝa iama fianĉo kaŝiĝis, forturnis la kapon kaj petis Perseon pri kompato. „Vi estis sufiĉe kuraĝa disverŝi fremdan sangon kaj mortigi pacemajn homojn“, diris Perseo, „tia kuraĝo meritas monumenton.“ Li etendis al Fineo la kapon de Meduzo kaj Fineo silentiĝis kaj rigidiĝis. Ankaŭ la ŝtona Fineo havis timeman vizaĝesprimon kaj kaŭris malkuraĝe en angulo. Perseo ne restadis longe en la fremda lando. Li esperis revidi sian patrinon. Tial li grimpis kun Andromedo sur ŝipon kaj velis al la insulo, kie li ekvagis por aventuroj. La reĝo povis nur malfacile kaŝi sian ĉagrenon, kiam li vidis, ke Perseo revenas sana kaj havas junan edzinon ĉe sia flanko. „Ĉu vi eble finfine ankaŭ kunportis la kapon de Meduzo?“ li demandis mokeme. „Mi kunportis ĝin“, respondis Perseo ridete. „Mi sciis, ke vi estas aŭdaca“, mokis la reĝo, „sed mi ne sciis, ke vi ankaŭ povas mensogi tiel aŭdace.“ „Ĉu vi, reĝo, volas vidi la kapon de Meduzo?“ demandis Perseo. „Mi ne konsilas tion al vi. Kiu vidas ĝin, fariĝas ŝtono.“

„Scias nur la dioj, de kiu vi detranĉis la kapon“, mokegis la reĝo, „eble de virŝafo aŭ de ŝafo.“ Perseo koleriĝis pro la vortoj de la reĝo. Li deturniĝis, malfermis la sakon kaj montris la kapon de Meduzo al la reĝo. Kaj tiumomente transformiĝis ankaŭ la malfidema reĝo en ŝtonon. La patrino aŭdis de la servistoj, ke Perseo revenis kaj rapidis renkonte al li. Ĝojplene ŝi ĉirkaŭbrakis la filon kaj bonvenigis ankaŭ lian edzinon. „Gardu vin kontraŭ la reĝo“, ŝi avertis Perseon kaj rakontis, ke la reĝo volas pereigi lin. „Ne estas plu kaŭzo por zorgo“, diris Perseo kaj rakontis al la patrino, kio okazis. Perseo fariĝis reĝo. Li vivis kun Andromedo kaj sia patrino sur la insulo. Sed de la malnova orakolo li ne povis fuĝi. Amika reĝo invitis Perseon al festaj ludoj en sian urbon. Perseo partoprenis la konkursojn kaj ĵetis la diskon tiel mistrafe, ke ĝi falis en la spektantaron kaj frakasis la kranion de maljunulo. La maljunulo estis lia avo Akrisio, kiu multajn jarojn antaŭe ordonis ĵeti sian filinon kaj la nepon en kesto en la maron. Pro timo pri la orakolo la avo fuĝis el sia burgo kaj vagadis kamuflite tra la mondo. Sed la sorto trovis lin kaj la orakolo plenumiĝis. Profunde kortuŝite Perseo enfosis sian malfeliĉan avon kaj reiris al sia regno. Saĝe regis reĝo Perseo. La sorĉodonacojn li redonis al la diino Atena. Nur la sakon kun la kapo de Meduzo li ankoraŭ retenis dum certa tempo. Neniu malamiko kuraĝis ataki lian landon. La kapo de Meduzo protektis dolĉan pacon.