×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Per la sankta amo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Esperanto dekomence por mi estis la lingvo de amo kaj unuanimeco. La amo faciligas supervenki ĉiujn diferencojn. La diferencoj inter ni ja ekzistis kaj restos kun ni ĝis la fino.

Legante la himnon 'La espero' de Ludoviko Zamenhof aperas diversaj sentoj kaj emocioj. La majstro, kiel kutimas nomi lin esperantistoj, skribis en la poemo pri sia espero, ke iam realiĝos la bela sonĝo pri la unuiĝo de la homaro, post kiam la sankta amo supervenkos la barojn ekzistantajn de miljaroj inter ni. Tio sonas tre bele kaj vekas bonajn emociojn. Ĉiu strofo de la poemo finiĝas optimisme, kvankam la aŭtoro mencias pri la glavo sangon soifanta, pri la eterne militanta mondo kaj pri la popoloj dividitaj per la muroj de miljaroj. Bedaŭrinde la batalo de la bono kun la malbono enplektiĝis en la homan vivon ekde ĝia biblia komenco en la paradizo. Kian menson devis havi Zamenhof, kreante sian lingvon por ni - la pacaj batalantoj? Kiel forta devis esti lia revo pri la sanktaj amo kaj harmonio, kiujn ni pli ofte serĉas ol trovas ĉirkaŭ ni. En la himno multas vortoj, kiujn oni aŭdas plej ofte dum predikoj en preĝejoj, kiam la kredantoj estas gvidataj de siaj pastroj reveni al la bona vojo. Sed ĉi vortoj fakte estas la alvoko de la natura leĝo, kiu devus esti proksima al ĉiu homo de la bona volo. Per la sankta amo disbatitaj – parolas Zamenhof. Sed ja la amo batas neniun, tute kontraŭe. La amo estas kiel la okuloj plenaj de rideto, kiel la bondezira vorto, kiel la forta manpremo kaj kiel la mano, kiu helpas en ĉiu bezono. Ĝi estas la maro de pacienco, komprenemo kaj toleremo. Ĝi volonte pardonas kaj neniam ĵaluzas. Ĝi estas zorgo pri aliaj homoj. Ĝi estas la vero. La amon bezonas ĉiu, eĉ tiu, kiu faras la malbonon. Bezonas ĝin des pli la homoj forĵetitaj, kiuj malofte aŭ eble neniam ĝin spertis. Ĝi estas la plej granda deziro sur nia terglobo. Sciis tion bone Ludoviko kaj faris tion, kion li povis, por ke la bela sonĝo de l' homaro realiĝu, kaj la cetero dependas de ni, liaj posteuloj. Malfacilas diveni, kiom longe tiu ĉi sankta amo estos disbatanta ĉiam pli novajn obstinajn barojn. Ni devas ĵetadi la semojn de la amo en la kampojn de konfliktoj ĉie tra la mondo kaj senĉese.

La amo estas granda potenco, kiun ni ne neglektu, sendepende de tio, kiu alvokas nin ami unu la alian, ĉar tia alvoko estas nerifuzebla. Tute nerifuzebla por la esperantoj estas do la alvoko al la sankta harmonio kaj al konsento en la laboro paca. Kie regas la amo, la konsento kaj harmonio estas io tute normala, tute natura. La amo estas la ŝlosilo por ĉiu bono en la mondo. Necesas nur imagi unu grandan rondon familian de homoj de diversaj karakteroj kaj opinioj. La rondo povas kreiĝi malgraŭ ĉiuj diferencoj, kiam nature diversaj homoj trovos gravajn komunajn celojn kaj kunlaboros por ilin realigi por la bono de la tuta homaro.

Ĉio estas ebla per la sankta amo, ni ekpensu pri tio kelkfoje en la tumulto de nia nuntempo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Esperanto dekomence por mi estis la lingvo de amo kaj unuanimeco. La amo faciligas supervenki ĉiujn diferencojn. La diferencoj inter ni ja ekzistis kaj restos kun ni ĝis la fino.