×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Paŝtaĵo por homoj aŭ nutraĵo?

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj oni enkondukis modon por eviti la naturajn grasojn kaj anstataŭigi ilin per margarino (alivorte - artefarita butero). Ĉi modo alvenis el trans la oceano, de la „onklo Sam” el Nordameriko.

La konsumado de margarinoj kaj malmoligitaj grasoj celis savi la homaron kontraŭ senduba memmortigo. Oni informis nin, ke ĉio estas „science pruvita”. Sed subite, en junio 2015 amaskomunikiloj sciigis, ke la nutraĵindustrio en Usono havas 3 jarojn por fini la vendadon de MARGARINOJ kaj aliaj nutraĵproduktoj enhavantaj la grasojn „trans”. En la oficiala dokumento de la fame konata FDA (La Agentejo pri Nutraĵo kaj Medikamentoj) ni legas: „La agado entreprenita de nia Agentejo koncerne ĉi-ĉefan fonton de la artefaritaj grasacidoj „trans” (temas pri margarino) indikas la engaĝiĝon de la Agentejo pri la sanprotektado de la koroj de ĉiuj usonanoj”. Sed ja estas la sama agentejo, kiu antaŭ jaroj instigis (se ne diri – ordonis) manĝi artefaritajn grasojn.

Sed pli bona estas la plua teksto: „Oni atendas, ke la alprenita de la Agentejo agado kaŭzos la malgrandiĝon de la kazoj de la koronaria trombozo kaj ĉiujare permesos eviti milojn da koratakoj”. Ĉi-supraj asertoj signifas sendube, ke la (ekde nun eviteblaj) koratakoj kaj koronariaj trombozoj estis la rezulto de la sinnutrado per margarinoj!

La usona agentejo FDA konfirmis ankaŭ, ke oni faris la decidon pri la vendadmalpermeso de margarinoj dum tri jaroj baze de science pruvitaj faktoj! La faktoj devis esti gravegaj, ĉar alikaze oni ne rezignus pri tio, kion oni enkondukis antaŭ 50 jaroj. Ni do vidas samtempe la konfeson pri katastrofaj konsekvencoj de la enmerkatigo de artefarite malmoligitaj plantgrasoj. Ĉi konsekvencoj ja koncernas la sanon de miliardoj da homoj.

Nun estas jam la 2017-a jaro, sed mi ne vidas iun panikon en mia lando. Certe homoj tute ne scias, ke ili nutras sin per aĉaĵo nomata margarino, des pli ke en la televidoj senprobleme estas bildigataj reklamoj de la menciitaj danĝeregaj por la sano produktoj. Videble nia sano valoras multe malpli ol la profitoj de la avidaj grasproduktantoj.

Ni devus havi la rajton elekti, sed kiel elekti, se oni ne konas faktojn. Televidreklamoj instigas nin elekti sole inter margarino A, B, C kaj inter plantoleo E, F, G. Krom tio rigardeblas reklamoj, kiuj eĉ rekomendas „specialajn” margarinojn kontraŭ kolesterolo.

Reklami ion, eble eĉ bongustegan, sed sen la averto, ke ĝi estas malutila, noca kaj malsaniga, estas laŭ mi nemorala, sed eble la informo pri la dokumento de FDA el 2015 pri margarinoj en Usono ne atingis kelkajn homojn? Nia mondo de miljaroj preskaŭ ne ŝanĝiĝis, ĝi daŭre estas densa ĝangalo, kie vivas prahomo.

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj oni enkondukis modon por eviti la naturajn grasojn kaj anstataŭigi ilin per margarino (alivorte - artefarita butero). Ĉi modo alvenis el trans la oceano, de la „onklo Sam” el Nordameriko.

La konsumado de margarinoj kaj malmoligitaj grasoj celis savi la homaron kontraŭ senduba memmortigo. Oni informis nin, ke ĉio estas „science pruvita”. Sed subite, en junio 2015 amaskomunikiloj sciigis, ke la nutraĵindustrio en Usono havas 3 jarojn por fini la vendadon de MARGARINOJ kaj aliaj nutraĵproduktoj enhavantaj la grasojn „trans”. En la oficiala dokumento de la fame konata FDA (La Agentejo pri Nutraĵo kaj Medikamentoj) ni legas:

„La agado entreprenita de nia Agentejo koncerne ĉi-ĉefan fonton de la artefaritaj grasacidoj „trans” (temas pri margarino) indikas la engaĝiĝon de la Agentejo pri la sanprotektado de la koroj de ĉiuj usonanoj”.

Sed ja estas la sama agentejo, kiu antaŭ jaroj instigis (se ne diri – ordonis) manĝi artefaritajn grasojn.

Sed pli bona estas la plua teksto:

„Oni atendas, ke la alprenita de la Agentejo agado kaŭzos la malgrandiĝon de la kazoj de la koronaria trombozo kaj ĉiujare permesos eviti milojn da koratakoj”.

Ĉi-supraj asertoj signifas sendube, ke la (ekde nun eviteblaj) koratakoj kaj koronariaj trombozoj estis la rezulto de la sinnutrado per margarinoj!