×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ozonterapio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Dum la lastaj jardekoj oni aŭdis kaj legis multe pri ozono, aparte pri la ozontavolo (aŭ ozona tavolo) kaj la ozontruo.

Kio estas ozono? “Triatoma molekulo de oksigeno, O3, k[aj] gaso konsistanta el tiu molekulo” (PIV). “Ozono estas kemia kombinaĵo entenanta 3 oksigenoatomojn (O3). Ĉe kutimaj kondiĉoj Ozono emas malkomponiĝi al duoksigeno (O2). Atmosfera ozono formiĝas pro ago (de la suna lumo) sur la oksigeno [...] .” (E-Vikipedio)

Kio estas ozontavolo? “Stratosfera tavolo relative riĉa je ozono, kiu sorbas la kurt-ondajn ultraviolajn radiojn damaĝajn al la vivuloj” (PIV)

Kio estas ozontruo? “loka manko de ozono en la ozontavolo” (PIV)

Pliaj informoj legeblas en la E-Vikipedio:

“La ozona tavolo estas parto de la stratosfero, kiu entenas ozonon en grave pli granda kvanto [...] ol kompare en suba troposfero. Tiu fortenas la ultraviolan sunlumon danĝeran al la plejmulto de vivaĵoj.

Pro la liberigado de fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) dum la 1970-aj jaroj la ozona tavolo komencis ekde tiam malkreski - precipe super la arkto kaj antarkto.”

Tamen – laŭ la titolo de ĉi-tiu artikolo mi ne volas paroli pri tiu temo, sed pri ozonterapio.

Ankaŭ tiu termino troviĝas en PIV, kiu donas la jenan eksplikon (aŭ difinon): “terapio per miksaĵo el oksigeno k[aj] ozono”.

La germanlingva vikipedia artikolo pri ozonterapio komenciĝas jene:

“Oni nomas ‘ozonterapio' plurajn kontestatajn procedojn de la alternativa medicino, ĉe kiuj oni uzas la gason ozono (triatoma molekulo de oksigeno, O3). La desinfekta, antisepsa efiko de ozono estas konsiderata science pruvita, sed pri specifaj kurac-efikoj mankas science kontroleblaj pruvoj.”

En la retejo de la Brazila Asocio pri Ozonterapio legeblas la ĉi-suba difino de la metodo: “La ozonterapio estas tekniko kiu uzas la diversmanieran aplikadon de miksaĵo de la gasoj oksigeno kaj ozono por kuracaj celoj. La medicina ozono ĉiam estas miksaĵo de ozono kaj oksigeno.”

Pri la historio troviĝas en la menciita retejo la sekvaj informoj:

“La gaso ozono estis malkovrita en 1840 de la germana esploristo Dr-o Christian Friedrich Schoenbein, kiu perceptis apartan odoron, kiam oksigeno estis submetita al elektra malŝarĝo; ĉar tio okazis ĉiam, li nomis la gason “ozein”, kiu en la greka signifas “tio, kio odoras”. En 1857 la fizikisto Dr-o Werner von Siemens disvolvis la Generatoron de Altfrekvenco, kiu estigas ozonon pere de elektraj malŝarĝoj en oksigenaj atomoj.

La kuraca ozonterapio estas uzata ekde la 19-a jarcento. La unuaj studoj estis faritaj en Germanio. Komence la terapio estis uzata por lukti kontraŭ la agado de bakterioj sur la homa haŭto. Dum la 1-a Mondmilito (1914-1918) germanaj kaj anglaj kuracistoj uzis ozonon por trakti vundojn de soldatoj.”

Vidu kelkajn informojn pri la uzo de la ozonterapio en la mondo (ankoraŭ laŭ la menciita retpaĝaro): “Nuntempe la Ozonterapio estas agnoskita de la sansistemoj de Germanio, Svisio, Aŭstrio, Italio, Kubo, Ukranio, Rusio, Grekio, Izraelo, Egiptio kaj Aŭstralio, kaj ĝi estas uzata en 13 subŝtatoj de Usono [...]. En la plejmulto de tiuj landoj la san-asekuro pagas la ozonterapiajn traktadojn. [...] En Eŭropo ĉirkaŭ 15.000 kuracistoj uzas tiun metodon nuntempe. En Germanio ĉiujare estas farataj 7 milionoj da tiaj terapioj. En la 1980-aj jaroj la Germana Kuraca Societo pri Ozonterapio mendis studon por taksi la sendanĝerecon de la ozonterapio. En la esploro partoprenis 344 kuracistoj (praktikantoj de la terapio) kaj 384.775 malsanuloj, kaj estis farataj 5.579.238 traktadoj. Nur en 40 okazoj oni perceptis malgravajn kromefikojn, tiel ke la ozonterapio estas ekde tiam konsiderata unu el la plej sekuraj kuracmetodoj.”

Laŭ la Brazila Asocio pri Ozonterapio la medicina ozono povas esti uzata i.a. en la traktado de: Problemoj de sangocirkulado Kelkaj malsanoj kaj kondiĉoj de maljunuloj Malsanoj kaŭzitaj de virusoj, ekzemple hepatito, herpeto kaj zostero Infektitaj aŭ inflamitaj vundoj kiuj malfacile cikatriĝas; ekzemple [diverstipaj] ulceroj ĉe la kruroj [...], risko de gangreno Kojlitoj kaj aliaj kronikaj intestaj inflamoj Brulvundoj Herniaj, lumbalgio Artikaj doloroj kaŭzitaj de kronikaj inflamaj malsanoj En Brazilo la terapio ankoraŭ ne estas oficiale agnoskita, sed ĝi estas nun diskutata de Komitato pri Sociaj Aferoj de la Senato. En 2015 la Federacia Konsilio pri Dentkuraca Medicino regularigis ĝin, kaj ekde tiam la dentistoj rajtas uzi ĝin dum kelkaj procedoj: eltiro de dentoj, traktado de la dentradika dukto, traktado de gingivito.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Dum la lastaj jardekoj oni aŭdis kaj legis multe pri ozono, aparte pri la ozontavolo (aŭ ozona tavolo) kaj la ozontruo.

Kio estas ozono? “Triatoma molekulo de oksigeno, O3, k[aj] gaso konsistanta el tiu molekulo” (PIV). “Ozono estas kemia kombinaĵo entenanta 3 oksigenoatomojn (O3). Ĉe kutimaj kondiĉoj Ozono emas malkomponiĝi al duoksigeno (O2). Atmosfera ozono formiĝas pro ago (de la suna lumo) sur la oksigeno [...] .” (E-Vikipedio)

Kio estas ozontavolo? “Stratosfera tavolo relative riĉa je ozono, kiu sorbas la kurt-ondajn ultraviolajn radiojn damaĝajn al la vivuloj” (PIV)

Kio estas ozontruo? “loka manko de ozono en la ozontavolo” (PIV)

Pliaj informoj legeblas en la E-Vikipedio:

“La ozona tavolo estas parto de la stratosfero, kiu entenas ozonon en grave pli granda kvanto [...] ol kompare en suba troposfero. Tiu fortenas la ultraviolan sunlumon danĝeran al la plejmulto de vivaĵoj.

Pro la liberigado de fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) dum la 1970-aj jaroj la ozona tavolo komencis ekde tiam malkreski - precipe super la arkto kaj antarkto.”

Tamen – laŭ la titolo de ĉi-tiu artikolo mi ne volas paroli pri tiu temo, sed pri ozonterapio.

Ankaŭ tiu termino troviĝas en PIV, kiu donas la jenan eksplikon (aŭ difinon): “terapio per miksaĵo el oksigeno k[aj] ozono”.

La germanlingva vikipedia artikolo pri ozonterapio komenciĝas jene:

“Oni nomas ‘ozonterapio' plurajn kontestatajn procedojn de la alternativa medicino, ĉe kiuj oni uzas la gason ozono (triatoma molekulo de oksigeno, O3). La desinfekta, antisepsa efiko de ozono estas konsiderata science pruvita, sed pri specifaj kurac-efikoj mankas science kontroleblaj pruvoj.”

En la retejo de la Brazila Asocio pri Ozonterapio legeblas la ĉi-suba difino de la metodo: “La ozonterapio estas tekniko kiu uzas la diversmanieran aplikadon de miksaĵo de la gasoj oksigeno kaj ozono por kuracaj celoj. La medicina ozono ĉiam estas miksaĵo de ozono kaj oksigeno.”

Pri la historio troviĝas en la menciita retejo la sekvaj informoj:

“La gaso ozono estis malkovrita en 1840 de la germana esploristo Dr-o Christian Friedrich Schoenbein, kiu perceptis apartan odoron, kiam oksigeno estis submetita al elektra malŝarĝo; ĉar tio okazis ĉiam, li nomis la gason “ozein”, kiu en la greka signifas “tio, kio odoras”. En 1857 la fizikisto Dr-o Werner von Siemens disvolvis la Generatoron de Altfrekvenco, kiu estigas ozonon pere de elektraj malŝarĝoj en oksigenaj atomoj.

La kuraca ozonterapio estas uzata ekde la 19-a jarcento. La unuaj studoj estis faritaj en Germanio. Komence la terapio estis uzata por lukti kontraŭ la agado de bakterioj sur la homa haŭto. Dum la 1-a Mondmilito (1914-1918) germanaj kaj anglaj kuracistoj uzis ozonon por trakti vundojn de soldatoj.”

Vidu kelkajn informojn pri la uzo de la ozonterapio en la mondo (ankoraŭ laŭ la menciita retpaĝaro): “Nuntempe la Ozonterapio estas agnoskita de la sansistemoj de Germanio, Svisio, Aŭstrio, Italio, Kubo, Ukranio, Rusio, Grekio, Izraelo, Egiptio kaj Aŭstralio, kaj ĝi estas uzata en 13 subŝtatoj de Usono [...]. En la plejmulto de tiuj landoj la san-asekuro pagas la ozonterapiajn traktadojn. [...]

En Eŭropo ĉirkaŭ 15.000 kuracistoj uzas tiun metodon nuntempe. En Germanio ĉiujare estas farataj 7 milionoj da tiaj terapioj. En la 1980-aj jaroj la Germana Kuraca Societo pri Ozonterapio mendis studon por taksi la sendanĝerecon de la ozonterapio. En la esploro partoprenis 344 kuracistoj (praktikantoj de la terapio) kaj 384.775 malsanuloj, kaj estis farataj 5.579.238 traktadoj. Nur en 40 okazoj oni perceptis malgravajn kromefikojn, tiel ke la ozonterapio estas ekde tiam konsiderata unu el la plej sekuraj kuracmetodoj.”