×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Oresto - greka mito (1)

Tiun ĉi grekan miton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Triste elstaris la nigriĝintaj ruinoj de la konkerita Trojo al la ĉielo, kaj enmeze de la ruinfragmentoj estis nenio aŭdebla krom la grakado de rabobirdoj serĉantaj predon. Sed sur la bordo la vivo estis vigla. La grekoj ŝarĝis siajn ŝipojn per kestoj plenaj de multekostaj or-kaj arĝentotrezoroj kaj valorplenaj vestoj kaj ŝtofoj. Sur la ŝipoplankoj kunpuŝiĝis aroj de sklavinoj. Ŝipo post ŝipo tratranĉis la ŝaŭmantajn ondojn kaj forlasis la fremdan bordon.

Ankaŭ la armeestro Agamemno, la reĝo el la genro de Tantalo, velis kun siaj ŝipoj hejmen. Dek jarojn li sieĝis kun la grekaj militistoj Trojon kaj dum ĉiuj tiuj jaroj ne vidis sian hejmlandon kaj la reĝan palacon en Mikeno. Li proksimiĝis al Greklando sen diveni, ke tie embuskas lin morto. La kuzo de Agamemno, Egisto, jam delonge sopiris la tronon de Mikeno kaj atendis favoran okazon. Li ne partoprenis la trojan militon, sed restis en Mikeno. La malĉeesto de la reĝo devus malfermi al li eblon por akiri la potencon. Per konsiloj kaj flataĵoj li ŝtelire gajnis la favoron de la reĝino Klitemnestro, ĝis tiu cedis kaj promesis sian helpon al li. Ŝi ne povis pardoni al sia edzo Agamemno, ke li oferis ŝian filinon Ifigenio. La ruza Egisto starigis ĉe la bordo gardistojn kaj ordonis al ili: „Rigardu tre observeme la horizonton de la maro. Se vi vidos malproksime la mastojn kaj velojn de la floto de Agamemno, ekbruligu fajron. La fumo montros al mi en Mikeno, ke la reĝo revenas.“ Baldaŭ ekflamiĝis la fajroj de la gardistoj kaj sendis fumon al la ĉielo. Egisto en Mikeno ekkonis, ke la decida momento proksimiĝas. Ĝustatempe avertite, Klitemnestro ornamis la palacon por la solena akcepto kaj ordonis al la servistinoj kovri la vojon al la palaco per ruĝaj tapiŝoj. Sur ili la venkoriĉa Agamemno paŝu en sian rezidejon. La sciigo pri la hejmreveno de la reĝo disflugis tra la urbo. La homoj kunkuris antaŭ la palacon por vidi la faman gloratan armeestron. Agamemno elŝipiĝis kaj kisis la hejman teron. Ĉe la albordiĝejo jam atendis ĉaro. De granda homamaso entuziasme salutate, la reĝo estis veturigata antaŭ la palacon de Mikeno. La reĝino Klitemnestro ridetante iris renkonte al li kaj bonvenigis lin kun hipokrita ĝojo. Ŝi postulis de li, ke li solene paŝu sur la tapiŝo sub la tegmenton de sia palaco. Agamemno agrable surprizite de la honorigoj, kiuj estis dediĉitaj al li, paŝis en la domon. „Certe vi estas laca de la streĉa vojaĝo,“ parolis Klitemnestro, „mi jam pretigis banadon al vi.“ Agamemno ĝojis pri la prizorgado de la edzino, sekvis ŝin kaj iris en la banejon. Sed apenaŭ li demetis kun siaj vestoj sian kirason, Egisto kaj Klitemnestro ĵetiĝis sur lin kaj lin mortigis. La mortokrio de la reĝo estis aŭdebla antaŭ la palaco. La homamaso tie kolektiĝinta konfuziĝis. La konsideremuloj konsilis, ke oni alvoku la tutan urbon por helpi, la koleremuloj eltiris la glavojn kaj volis senhezite ĵetiĝi en la palacon. „La reĝo estas murdita!“ ili superkriis sin reciproke. „Egisto volas okupi la regadon al si!“ ili kriis kaj sturmis, kun la armiloj en la manoj, al la palaca enirejo. Sed Egisto antaŭdivenis la ribelon kaj bone preparis sin por la okazo. Por liaj militistoj estis facile peli la malbone armitan aron el la palaca korto kaj sekurigi tiel al sia mastro la regadon. Perforte Egisto konkeris la tronon kaj perforte li konservis la potencon. Li okupis la lokon de la morta Agamemno kaj geedziĝis kun Klitemnestro. Agamemno postlasis filon kaj du filinojn. La pli aĝa fratino Elektra timis pri la vivo de sia malgranda frato Oresto kaj sendis lin sekrete al parenca reĝo, kiu edukadis lin. La pli juna fratino estis laŭ karaktero pli pacema ol Elektra kaj obeis la patrinon sen kontraŭdiro. Sed al Elektra memorigis en la palaco ĉiu angulo pri la murdo farita je ŝia patro, kaj ŝi vidis kun teruro Egiston en la vestoj de Agamemno. Ŝi senĉese riproĉis la patrinon pro la fiago. Kaj la patrino traktis ŝin kiel sklavinon. Neniu supozus, ke la magra povre vestita ino estas la filino. Ŝi servis en la palaco kiel servistino. Sep jarojn regis Egisto kun Klitemnestro. Sep jarojn suferis Elektra. En la sufero kaj aflikto nur la penso pri ŝia frato donis forton al ŝi. Ŝi pensis, ke Oresto iutage venĝos la morton de la patro. Kaj tiel pasis tagoj, monatoj kaj jaroj kaj Elektra pli kaj pli estis perdanta la esperon. Sed ĝuste tiam, kiam ŝi dubis plej multe pri la reveno de sia frato, trairis la urbopordegon de Mikeno maljunulo, kiun oni vidis ankoraŭ neniam en la urbo. Kaj kun li venis en la urbon du nekonataj junuloj. Kvankam la polvo de la longa vojaĝo kovris iliajn sandalojn, ili ne serĉis ie ripozon, sed iris rekte al la reĝopalaco. Antaŭ la palaco ili haltis. La maljunulo turnis sin al unu el la junuloj kaj parolis: „Aŭskultu bone, Oresto, kion mi, via nutropatro, diras al vi. Vi ne plu konas la urbon de via patro kaj via patra urbo ne plu konas vin. Kaj tamen vi staras antaŭ la domo de via fama patro, de reĝo Agamemno. Nun sidas en ĝi la impertinenta Egisto, malkuraĝulo kun sangomakulitaj manoj. La momento de l' venĝo proksimiĝas. Iru kun Pilado por honori ĉe la tombo memore vian patron, kaj mi iros en la palacon. Mi volas pretigi al vi la vojon al la reĝino, tiel kiel ni priparolis tion.“ Oresto kaj Pilado, lia fidela amiko ekde infaneco, obeis la nutropatron kaj iris unue al la tombo de Agamemno. La maljuna nutropatro renkontis en la palaco Klitemnestron. Ŝi ĝuste riproĉis Elektran, sed kiam la fremdulo aperis, ŝi silentiĝis. „Mi serĉas la reganton“, diris la nutropatro al la reĝino, „mi kunhavas bonan sciigon por li.“ „Reĝo Egisto ne estas en la burgo,“ respondis Klitemnestro, „sed se vi portas bonan sciigon por li, tiukaze estos ankaŭ por mi bona sciigo. Mi estas lia edzino.“ „Mi ne scius informon pli agrablan por vi,“ ridetis la nutropatro, „Oresto estas morta. “ Aŭdinte tion, Elektra elpuŝis desperan krion kaj komencis plori. Tiom da jaroj ŝi atendis la fraton kaj devis nun ekscii, ke li estas morta. Kiu do venĝu la patron? Klitemnestro apenaŭ povis subigi malŝarĝigitan elspiron. Sep jarojn la timo premis ŝin interne, ke Oresto povus venĝi la murdon je sia patro. Ankoraŭ en la lasta nokto ŝi sonĝis, ke ŝi estas punita por la malnobla fiago. Pro timo ŝi vekiĝis kun ŝvitkovrita frunto. Sed senkaŭze ŝi timis. Oresto estas morta. „Rakontu, rakontu,“ ŝi urĝis avide, „kiel mortis la kompatinda Oresto, la ununura filo de nia genro?“ „Tiom ofte li estis venkinto en vetkonkursoj kaj festaj ludoj. La lasta vetkonkuro alportis la pereon al li. Dekomence ni pensis, ke li venkos ankaŭ ĉifoje. Oresto estis ja majstro pri la kondukado de duradaj ĉaroj. La ĉaroj brue moviĝis super la kurejo, la radoj kirle levadis la polvon kaj la snufantajn ĉevalojn kovris ŝaŭmo. Tiel, kiel la ceteraj vetkonkuraj partoprenantoj, ĉirkaŭveturis ankaŭ Oresto la celkolonon kaj veturigis la ĉaron rapidege reen.

Tiumomente baŭmis la ĉevaloj de alia vekonkuranto kaj kunpuŝiĝis kun la postsekvanta ĉaro kaj kun ties jungitaj ĉevaloj. La postsekvantoj ne plu povis haltigi la ĉarojn kaj tial kelkaj ĉaroj kun ties tirĉevaloj kunpuŝiĝis kun plena forto, ĝis formiĝis sur la vetkonkurejo terura kaj nedisigebla bulo el ĉaroj, ĉarfragmentoj, veturigistoj kaj bestoj. Nur Oresto povis eviti la ĉarojn kaj pervipe pelis siajn ĉevalojn por ĉirkaŭveturi lastan fojon la celkolonon. La ĉevaloj rapidaj kiel sago kvazaŭ flugis antaŭen, sed la ĉaro tuŝis la kolonon, la radakso disrompiĝis kaj Oresto estis ĵetita de la ĉaro. Dum la falo li kaptiĝis en la rimenoj kaj la ĉevaloj kun la rapidega ĉaro trenis lin laŭ la kurejo, ĝis kiam ĉevalzorgantaj servistoj liberigis Oreston el la rimenoj. Tiel finiĝis Orestes, sangmakulita, de la propraj bestoj trenita ĝismorte.“ Post tiuj vortoj Elektra kuris el la halo por ie povi larmi sola. Klitemnestro radiis pro ĝojo. Ŝi invitis la bonan heroldon al bankedo kaj ordonis, ke la servistoj portu manĝon kaj trinkaĵon al li. La nutropatro akceptis la inviton: „Volonte mi atendos la reĝon kaj ripetos antaŭ li la raporton. Ne daŭros longan tempon ĝis du junaj viroj alportos la urnon kun la cindro de Oresto.“ La reĝino instigis la gaston, ke li prenu al si manĝon de la plenaj pelvoj kaj insiste demandadis lin. Kun ĉiu vorto de la fremdulo kreskis ŝia sento pri sekureco kaj trankvilo. Intertempe konsideris Elektra en kaŝita angulo de la palaco, ĉu ankaŭ ŝi mortu, ĉar nun la frato mortas. Eble ŝi mem povus plenumi la venĝon, nur se ŝiaj malfortaj manoj povus levi la glavon. Dum tiuj malgajaj konsideroj ŝia pli juna fratino surprizis ŝin. Ŝi venis al ŝi ridanta kiel feliĉa sunradio. „Elektra,“ ŝi vokis; „mi estis ĉe la tombo de nia patro, kaj imagu – iu metis florkronojn sur ĝin! Kaj sur la tombo kuŝis detranĉita hararbuklo. Ĝi havis la saman koloron kiel via hararo. Certe neniu alia krom Oresto metis ĝin tien. Kiu alia tie oferus buklon? Mi tiom ĝojas, fratinjo. Certe ni ankoraŭ hodiaŭ revidos la fraton kaj via sufero finiĝos.“ Konfuzate aŭskultis Elektra la vortojn de la fratino. Al kiu ŝi fidu? Al ŝi aŭ al la fremdulo? Kaj kiel aperis la buklo sur la tombo de la patro? Nova espero donis forton al ŝi. Se Oresto estas en la urbo, tiukaze proksimiĝas la momento de la rekompenco. Tial Elektra ne volis timigi la fratinon per la sciigo pri la fremda heroldo. Ekscitite ŝi kuris el la palaco por ĉirkaŭrigardi pro Oresto. Ĝuste tiam iris Oresto kun Pilado al la patra domo. Elektra vidis la du junajn virojn, sed post la longa disigiteco ŝi ne rekonis la fraton. Ankaŭ Oresto ne rekonis la fratinon en la ĉifonitaj vestoj kaj parolis al ŝi kvazaŭ al servistino: „Iru kaj konduku nin al la reĝino. Sciigu al ŝi, ke ni portas la urnon kun la cindro de Oresto al ŝi.“ Nur tiumomente ŝi rimarkis la ujon, kiun Oresto tenis surmane, kaj ŝiaj okuloj plenigis sin per larmoj. Kareseme ŝi ĉirkaŭbrakis la urnon, kvazaŭ ĝi estus ŝia vivanta frato, kaj ŝi komencis lamenti: „Jen do la vero. La frato revenis, sed li estas muta, li ŝanĝiĝis en cindron. Kial ne mortis mi anstataŭ li? La forta Oresto estas morta kaj la malforta Elektra vivas. Kiom da ĝojo estos en la palaco! La murdistoj povos trankvile dormi, dum min sufokas la suferoj.“ Oresto ekkonis la fratinon kaj pro ŝia doloro li ne pli longe povis ŝajnigi sin aliulo. De kunsento superite, li flustris al ŝi: „Ne ĉirkaŭbraku la urnon, en ĝi ne estas la cindro de Oresto.“ „Ĉu ne?“ rigardis Elektra surprizite al Oresto. „Kaj kie li do estas entombigita?“ „Nenie, ĉar la vivantojn oni kutime ne entombigas.“ „Oresto vivas, ĉu?“ Malfideme Elektra observis la fremdulon. Kaj Oresto montris al ŝi la manon kun la ringo, kiun li ricevis de ŝi, kiam ŝi sekrete forkondukis lin el la palaco. Elektra detale rigardis lian vizaĝon kaj rekonis, ke antaŭ ŝi staras ŝia frato. Superite de sovaĝa ĝojo, ŝi ekkriis laŭte: „Oresto vivas, li vivas!“ La memgardema nutropatro aŭdis en la palaco la krion kaj elkuris. La krio de Elektra plirapidigis la plenumon de la plano. „Rapidu, Oresto, via venĝotempo venis!“ li vokis. Tiu eltiris la glavon kaj kuregis en la palacon. Elektra sekvis lin senprokraste. Klitemnestro staris en la palaco kvazaŭ skulptita el marmoro. Ŝi aŭdis la krion, kaj kiam Oresto aperis kun la glavo kaj post ŝi Elektra, ŝi ekkomprenis, ke ŝia filo venis en la palacon kiel venĝanto de la morto de sia patro. Antaŭ la patrino Oresto ekhezitis. Sed la nutropatro kaj Elektra denove ekflamigis lian krudan malamon kaj la deziron venĝi la patron. Oresto levis la glavon kaj mortigis Klitemnestron. Oresto ankoraŭ staris kun la glavo ĉemane obtuze pro la terura ago, kiam Egisto jetiĝis en la halon. Li aŭdis ekstere de la servistoj la ĝojan sciigon, ke Oresto estas morta kaj li rapidis por aŭdi la konfirmigon el la buŝo de la heroldo. Anstataŭ la morta Oresto li vidis la mortan Klitemnestron kaj jam momenton poste li renversiĝis traborita de la glavo de Oresto apud ŝi. Apenaŭ la popolo de Mikeno eksciis, ke Oresto revenis kaj venĝis la morton de Agamemno, ĝi torentis arope antaŭ la palacon. La homoj volis saluti la filon de la heroa reĝo. En la pordego de la palaco ŝancelis viro. Li ne perceptis la homamason en la korto, li svingadis la brakojn kaj defendis sin kontraŭ nevideblaj teruraj bildoj. La ŝanceliĝanto estis Oresto. Apenaŭ li plenumis la venĝagon, jam atakis lin la erinioj, la venĝodiinoj, kiuj persekutas ĉiun sangokrimulon. La flugilhavaj erinioj en ondantaj nigraj vestoj kaj kun viperoj en la hararo cirkulis ĉirkaŭ lia kapo, ili kantis al li teruran kanton pri la patrinmurdo kaj el iliaj okuloj gutis sango. Ĉe la ekvido de la malfeliĉa Oresto mutiĝis la popolo pro teruro. La erinioj pelis lin el la palaco kaj persekutis lin de loko al loko. Li fuĝis el Mikeno kaj vagadis en la lando, poste li fuĝis el la lando kaj vagadis en la mondo. Ĉie akompanis lin la terura kanto de la erinioj kaj plenigis lin per despero. Lia fidela amiko Pilado akompanis lin sur la sufera vojo. Kune ili iris al Delfo. Ili demandis la orakolon pri konsilo kiel plifaciligi la turmentojn de Oresto, kiel forpeli la kruelajn eriniojn. Kaj la orakolo parolis: „Iru al Taŭrido kaj alportu la statuon de Artemiso, kiu falis de la ĉielo.“ Oresto obeis la orakolon kaj ekvojaĝis kun Pilado al la malproksima lando. En Taŭrido regis malica reĝo. Ĉiujn fremdulojn, kiujn oni kaptis en lia lando, li oferis al la diino Artemiso. Oresto kaj Pilado sciis, kia sorto atendus ilin, tial ili kaŝiĝis dum la tagoj kaj tramigris la fremdan reĝolandon nur dumnokte. En la protekto de la nokta malhelo ili volis forporti la statuon. Bonŝance ili ŝteliris ĝis la templo, sed pro neatentema brusono, ili vekis la proksimajn gardistojn. Oni kaptis kaj fermis ilin kaj matene oni kondukis ilin al la reĝo. Senkompate la reĝo ordonis, ke oni oferu la enpenetrintojn al la diino Artemiso. Tuj oni kondukis la katenitajn virojn al la oferaltaro. Oni devigis ilin surgenuiĝi kaj nudigi la nukon, kaj la pastrino de Artemiso alpaŝis kun akra glavo. En tiu momento Oresto rememoris pri sia fratino Ifigenio, kiu simile iam estis oferita al Artemiso. Li adiaŭis sin de la vivo kun ŝia nomo sur la lipoj: „Ifigenio.“ La pastrino aŭdis la nomon kaj mallevis la glavon. Ŝi turnis sin al la reĝo: „Reĝo, malica signo ordonas al mi prokrasti la oferon. La gardistoj intertempe konduku la fremdulojn en la karceron. Morgaŭ Artemiso la oferojn certe akceptos.“ Malvolonte la reĝo cedis, sed tamen li ne volis kontraŭstari al la diino Artemiso, kiu parolis al li el la buŝo de la pastrino. Oresto kaj Pilado leviĝis de la altaro. La pastrino de Artemiso paŝis al ili kaj demandis Oreston mallaŭte: „De kie vi konas tiun nomon?“ „Ifigenio estis mia fratino“, diris Oresto, „ŝi mortis tiel, kiel ni mortos morgaŭ.“ La pastrino subigis la deziron ĉirkaŭbraki Oreston kaj flustris ekscitite: „Mi estas via fratino Ifigenio. La diino min tiam en nubo forprenis de la altaro ĉi tien kaj de tiam mi servas al ŝi kiel pastrino. Timu nenion, frato, mi savos vin ambaŭ.“ En la sekva nokto lumis la steloj por tri survojaj fuĝantoj. Oresto, Pilado kaj Ifigenio fuĝis el Taŭrido kaj portis la statuon de Artemiso kun si, por ke la animo de Oresto trovu pacon. Sed ankoraŭ longe sonadis la malgaja kanto de la erinioj en la oreloj de Oresto, ankoraŭ longe ili kantis malgaje al li pro lia ago. Fine Palas Atena ekhavis kompaton kun la malfeliĉa Oresto kaj mem decidis fini la punon. La erinioj forflugis kaj Oresto ekregis sur la trono de Mikeno. La kanto de la erinioj ne plu eksonis, sed kiu el tiuj, kiuj iam ajn aŭdis ĝin, povas ĝin forgesi tute?

Tiun ĉi grekan miton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Triste elstaris la nigriĝintaj ruinoj de la konkerita Trojo al la ĉielo, kaj enmeze de la ruinfragmentoj estis nenio aŭdebla krom la grakado de rabobirdoj serĉantaj predon. Sed sur la bordo la vivo estis vigla. La grekoj ŝarĝis siajn ŝipojn per kestoj plenaj de multekostaj or-kaj arĝentotrezoroj kaj valorplenaj vestoj kaj ŝtofoj. Sur la ŝipoplankoj kunpuŝiĝis aroj de sklavinoj. Ŝipo post ŝipo tratranĉis la ŝaŭmantajn ondojn kaj forlasis la fremdan bordon.