×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Nova specio, sed ne tra mutacio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo En la mezo de la 19-a jarcento, Karlo Darwin enkondukis ideojn, kiuj markis la sciencon kaj nian komprenon pri la mondo. Lia verko “La Origino de Specioj”(1859), provis klarigi la manieron, kiel aperis sur la mondo la grandega kvanto da malsamaj vivuloj. Per hazardaj ŝanĝoj en la biologia strukturo de individuo de unu specio, kreiĝas nova ulo, kaj ĉi tiu plu vivas kaj transdonas la ŝanĝon al siaj idoj, laŭ ĝia kapablo adaptiĝi al la medio. Oni nomis tion “teorio pri evoluado de specioj”. Evidente, ĉi tiu klarigo estas tro simpla, des pli ke la darvina teorio poste miksiĝis kun aliaj kontribuoj de la scienco.

Tamen, ĉi tie gravas nur, ke la kontribuo de Darwin kaŭzis skuon tra la mondo. Kompreneble, ĝi rekte kontraŭis la religian, biblian informon, ke Dio kreis ĉiujn estaĵojn en kelkaj tagoj – la tiel nomatan “Kreismon”. Ĝis nun religiaj pensmanieroj kontestas la darvinan “Evoluismon”. Fakte, iom vana konfronto. Lastatempe, la darvina flanko gajnis plian forton, pro la eksterordinare bela laboro de du gesciencistoj en la Galapagoj. Ili simple dokumentis kaj akompanis dum kvardek jaroj la aperon de nova specio en la naturo. Temas pri nova birdo. En la jaro 1981, ili rimarkis la alvenon de iu birdo, kiu ne estis indiĝena en la insulo. Ĝi devenis el tiel malproksima loko, ke ĝi ne sukcesis flugi revene. Ĝi restis kaj koitis kun indiĝena femalo de alia specio. Naskiĝis ido kaj kun ĝi sinsekvo de nova hibrida birdospecio. En pasinta tempo, oni supozis, ke interkruciĝo de malsamaj specioj ne povus produkti fekundajn individuojn. Nuntempe, oni ne nur dokumentis tion, sed krome, ke la anoj de la nova birdogrupo en Galapagoj interkruciĝas nur ene de la nova specio. Tio povas okazi ankaŭ al aliaj animaloj. Sekve, pliampleksiĝas la teorio de Darwin: novaj specioj rezultas ne nur de mutacioj, sed ankaŭ de hibridigo. Ordinare, idoj de malsamspecia paro malbone adaptiĝas al la medio. En ĉi tiu okazo, la novaj insulaj birdoj estas pli grandaj ol la indiĝenoj kaj trovis novajn nutraĵojn por si. Pro tio, oni nomas ilin “grandaj birdoj”. Oni analizis ilian genetikan strukturon kaj konfirmis, ke temas pri “fermita” grupo, koncerne reproduktadon: dum jaroj ili reproduktiĝas nur inter si. Tion kaŭzis ankaŭ la fakto, ke indiĝenaj femaloj ne povas rekoni la kanton de maskloj de la nova specio, kaj tio malhelpas pariĝon. Kompletiĝis do “natura selekto” tra hibridigo. Oni registris do fenomenon, kiu konfirmas al teorion de Darwin, tamen ne tra mutacio. La Naturo estas mirinda, sed ne malpli mirinda estas la talento, obstino kaj pacienco de tiuj biologiistoj!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la mezo de la 19-a jarcento, Karlo Darwin enkondukis ideojn, kiuj markis la sciencon kaj nian komprenon pri la mondo. Lia verko “La Origino de Specioj”(1859), provis klarigi la manieron, kiel aperis sur la mondo la grandega kvanto da malsamaj vivuloj. Per hazardaj ŝanĝoj en la biologia strukturo de individuo de unu specio, kreiĝas nova ulo, kaj ĉi tiu plu vivas kaj transdonas la ŝanĝon al siaj idoj, laŭ ĝia kapablo adaptiĝi al la medio. Oni nomis tion “teorio pri evoluado de specioj”. Evidente, ĉi tiu klarigo estas tro simpla, des pli ke la darvina teorio poste miksiĝis kun aliaj kontribuoj de la scienco.