×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ne tiom oro kiom salo valoras (1)

Tiun ĉi fabelon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Maljuna reĝo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. ĉar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliiĝas jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri fariĝu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgumis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: "Filinetoj miaj! Mi maljunas jam kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraŭ. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu reĝino, post kiam mi malviviĝos.

Sed unue mi ŝatus scii, knabinetoj miaj, kiom vi amas min. Nu, filino plej aĝa, diru vi, kiom vi amas vian patron! " "Ho patro mia, pli kara ol oro vi estas por mi!" respondis tiu plej aĝa kaj dece kisis manon de sia patro.

"Nu bone; kaj vi, filino mezaĝa, kiom vi amas vian patron? " "Ho patro mia dolĉa, kvazaŭ gemaron de l' tuta mondo mi amas vin!" asertis la demandita filino kaj flate sin tenis al la patro.

"Bone tiel," diris la reĝo kontentigita kaj turnis sin al la filino malplej aĝa: "Nun diru do ankoraŭ vi, Marinjo - kiel vi amas min? " "Mi vin amas, paĉjo, kaj estimas same kiel salon," respondis ŝi kaj malruze la patron rigardis. "Ha, vi fiulino!" ekkriis ambaŭ ŝiaj fratinoj, "ĉu vi amas vian patron ne plie ol salon? " "Samkiel salon," trankvile jesis Marinjo kaj denove rigardis la patron, afable ridetante. Sed la reĝo ege koleriĝis kontraŭ la filino pro la diro, ke ŝi amas lin nur kiel salon, tian tute ordinaran, bagatelan aĵon, kiun ĉiu ajn povas havi en laŭplaĉa kvanto kaj kiu preskaŭ neniom ja valoras.

"Iru for!" li kriis. "For de mia rigardo, se vi ne estimas min plie ol salon! Nur kiam salo iam povus fariĝi pli valora ol oro, vi povos reveni; poste mi faros vin reĝino! " Post jenaj vortoj - Marinjo, kiu kutimis ĉiam obei al sia patro, vole-nevole foriris havante larmojn en siaj okuloj kaj grandan ĉagrenon en sia koro. Ne sciante, kien direkti sin, ŝi ekiris laŭvente trans montojn kaj valojn, ĝis ŝi venis en densan arbaron. Kaj subite ŝi vidas maljunulinon survoje: de ie-nenie ŝi aperis jen. Marinjo dece salutis - la maljunulino afable respondis; kaj vidante postsignojn de ploro sur vangoj de la junulino, ŝi demandis pri kaŭzo de ŝia aflikto. La malfeliĉulino rakontis do al la avino sian okazintaĵon kaj aldone asertis, ke ŝi tute ne deziras fariĝi regino, sed nur ŝatus konvinki sian patron, ke ŝi amas lin neniom malpli ol ŝiaj fratinoj.

La maljunulino jam antaŭe sciis, kion Marinjo rakontos; ŝi nome estis bonsorĉistino. Konsoleme tuŝinte manon de Marinjo, ŝi demandis, ĉu tiu ne emas helpservadi ŝin. Volonte Marinjo konsentis, ĉar egale ŝi ne sciis, kie ripozigi sian zorgumplenan kapon. La afabla virino do kondukis ŝin en sian kabanon kaj unue ŝin manĝigis kaj trinkigis. Tio ja konvenis al Marinjo, ĉar pro longdaŭra iro ŝi jam tre malsatis kaj soifis.

Poste la maljunulino ŝin demandis: "ĉu vi scipovas ŝafojn paŝti kaj melki? ĉu ŝpini kaj tolon teksi vi scipovas? " "Mi ne scipovas," diris Marinjo, "sed se vi al mi diros kiamaniere fari, vere mi ŝatos plenumadi. " "Ja pri ĉio mi volonte vin instruos; vi nur estu obeema koncerne ĉion, kion mi ordonos. Kiam venos la ĝusta tempo, vi ne bedaŭros. " Marinjo promesis ĉiam obei - kaj senprokraste ankaŭ ekis la laboron, ĉar ŝi estis knabino vigla kaj laborema. Dum Marinjo estis servanta ĉe la saĝa avino, ŝiaj pli aĝaj fratinoj hejme maldiligentis kaj zorgis nur, kiamaniere amuziĝi kaj sin distri. Senĉese ili flatis la patron kaj hipokrite dorlotis lin, ĉiutage petante novajn kaj novajn donacojn. Tiu plej aĝa ŝatis nur ĉiaokaze surmeti grandvalorajn robojn kaj oraĵojn, tiu mezaĝa siavice aranĝis luksajn festenojn kaj devigis sian patron aĉetadi pluajn kaj pluajn juvelojn kun multekostaj gemoj ĉiaspecaj.

Tiam la reĝo ofte pensadis je Marinjo, konsciiĝinte, ke ŝi estis multe pli modesta kaj aminda ol ambaŭ ŝiaj fratinoj. Multfoje li eksopiris revenigi ŝin, sed neniu en la tuta regno sciis, kie ŝi restadas. Krome, ĉiam denove li koleriĝis kontraŭ ŝi, rememorinte ke ŝi amis lin ne pli ol salon. Iutage, en la reĝa palaco estis aranĝota granda festeno, al kiu multaj estimindaj gastoj estis invititaj. Sed subite antaŭ la reĝo aperis lia ĉefkuiristo tute konsternita:

"Ho ve, Reĝa Moŝto!" li lamentis. "Kia malagrabla akcidento al ni okazis! Tuta nia salprovizo degelis - kion ni faru ?. . ." "Ordonu do alvenigi alian," rediris la reĝo nubmiene. "Ho Reĝa Moŝto, kiom da tempo oni bezonos por transporti ĝin el alia lando! ĝis tiam, per kio mi salu? " Ne sciante kion respondi, la reĝo tre riproĉis la ĉefkuiriston kaj foririgis lin ordoninte, ke li kuiru sen salo. "Kiel Reĝa Moŝto deziras, tiel mi faros," opiniis la kuiristo. Kaj tiutage en la reĝkastela kuirejo oni pretigis manĝaĵojn tre abundajn sed sensalajn.

Stranga festeno estis tiame kaj al la gastoj malbongustis, kvankam ĉiuj manĝaĵoj estis laŭvide allogaj kaj luksaspektaj. La reĝo tre malbonhumoriĝis pro la evento. Multnombraj senditoj senprokraste ekvojaĝis ĉiuflanken por aĉeti salon - tamen ĉiuj revenis sensukcese kun malĝojiga raporto: ĉiuj salprovizoj en la tuta lando degelis.

La reĝo ordonis do importi salon el alia lando; ĝis la veturiloj revenos, oni kuiru ĉefe dolĉaĵojn kaj ĝenerale tiajn manĝaĵojn, kiaj salon ne postulas. Kiel li deziris, tiel oni faris. Sed tiaj festenoj tute ne kontentigis la gastojn; trosatiĝinte je dolĉaĵoj, unu post alia ili adiaŭdiris al la reĝo kaj vojaĝis alilanden.

Ege malkontentis kaj plendis la reĝaj filinoj, sed kion la reĝo estis faronta? Senĝoja vivado ekestis en la palaco. Sur lukse aranĝitan festentablon oni ĉiutage alportis sensalajn manĝaĵojn, kiujn neniu emis manĝi. Plej plaĉe pretigitajn kremotortojn oni trovis malbongustaj.

Pro malhavo de salo suferis ne nur homoj, sed eĉ brutaro; bovinoj kaj ŝafinoj ĉesis laktodoni. La homoj perdis siajn humuron kaj spritecon, iĝis malviglaj, senfortaj kaj inklinis malsaniĝi. Eĉ la reĝo mem kaj liaj filinoj ekmalsanis. Tristeco ekregis en la tuta lando. Tiam la maljuna reĝo konsciiĝis, kia valoraĵo estas salo, kiun li konsideris bagatela, kaj sentante, ke liaj vivofortoj rapide malpliiĝas, li tutkore sopiris aboli la maljustaĵon, kiun li iam faris al Marinjo...

Kaj tiutempe la saĝa maljunulino en sia kabano diris al Marinjo:

"Knabineto mia kara - ekestis tempo, kiam vi revenu hejmen. " "Ha avinjo! Kiel mi iru hejmen, se paĉjo ne volas min allasi!" rediris Marinjo plorante.

Sed la maljunulino al ŝi rakontis ĉion, kio okazis intertempe, kaj asertis, ke nun ŝi povas jam rehejmiĝi al sia patro, ĉar li scias jam, ke salo estas pli valora ol oro kaj ĉiuj karaj gemoj de la tuta mondo. Kaj aldone ŝi diris:

"Pro via bona servado mi volas vin malavare rekompenci; diru do, kion vi postulas. " "Ho, vi bone zorgis min, avinjo, bone al mi konsilis kaj afable min instruis; nenion mi postulas krom iometo da salo, kiun mi ŝatus donaci al malsana paĉjo! " "Pripensu bone," sugestis la maljunulino, "vi rajtas ja deziri kion ajn; ĉiun vian deziron mi kapablas plenumi. ĉu vi vere postulas nenion plian krom salo? " "Nurnure salon mi petas," ripetis Marinjo insiste. "Nu, se vi salon tiom alte taksas, neniam vi malhavu ĝin. Jen vi havas vergeton; kiam suda vento proksiman fojon ekblovos, prenu la vergeton, iru laŭvente trans tri montojn, trans tri valojn, poste haltu kaj svingu ĝin kontraŭ la tero! Kiuloke vi svingbatos, tie la tero disiĝos - kaj vi eniru; kion vi trovos interne, tio estu via doto. " Kaj fine ŝi donis al Marinjo ankoraŭ plenan portsaketon da salo. Marinjo akceptis kun sinceraj dankoj kaj pretigis sin por hejmeniri. La maljuna virino kondukis ŝin ĝis rando de l' arbaro.

Adiaŭante, Marinjo promesis baldaŭ veni por forkonduki ŝin en la reĝan palacon porĉiame; sed la avino nur ridetis pro la parolo kaj jam en posta momento ŝi malaperis kvazaŭ aerdisiĝinta. Marinjo miris kaj bedaŭris, - tamen sopiro je paĉjo devigis ŝin ekrapidi al la horizonto, kie konturiĝis la turoj de ŝia hejmkastelo.

Ĉar ŝi estis simple vestita kaj ŝia kapo estis kovrita per kamparanina tuko, neniu en la palaco rekonis ŝin kaj oni rifuzis ŝin allasi al la reĝo dirante, ke li grave malsanas.

"Ho, nur enlasu min," insistis Marinjo, "mi portas al la Reĝa Moŝto grandvaloran donacon, pro kiu li certe resaniĝos! " Do, tion aŭdinte, ili fine kondukis ŝin al la lito de la preskaŭ mortonta reĝo. Jen Marinjo petis, ke oni regalu ŝin laŭ tradicia moro per peco da pano. La reĝo tuj ordonis alporti panbulon.

"Sed bedaŭrinde, salon ni ne havas," li aldonis tristavoĉe.

"Ja salon havas mi," diris Marinjo, detranĉis panpecon, malfermis sian portsaketon kaj salinte la panon, kompleze ĝin proponis al la reĝo kaj donis eĉ la saketon.

"Fakte, jen salo!" ĝojkriis la reĝo surprizita. "Ho, kiom valora donaco! Kiamaniere mi rekompencu, junulineto? Postulu kion ajn, ĉion vi ricevos! " "Nur jenon mi postulas, paĉjo: ke vi ĉiam amu min same kiel salon!" respondis Marinjo kaj demetis la tukon de sur sia kapo. Nur tiumomente la reĝo rekonis sian retrovitan filinon kaj eklarminte pro ega ĝojo petis ŝian pardonon. Sed Marinjo varme ĉirkaŭbrakumis lin kaj tenere karesis kaj ne volis rememori malbonajn pasintaĵojn.

Fulmorapide disfamiĝis, ke la malplej aĝa reĝidino hejmen revenis kaj alportis salon. ĉiuj ekĝojis pro la sciigo kaj are oni torentis al la kastelo por saluti Marinjon kaj samtempe elpeti iom da salo. Volonte Marinjo pridonacis ĉiun veninton kaj mirinde! kvankam ĉiuj ricevis po iomo, la salkvanto en la portsako kvazaŭ ne malpliiĝis.

La reĝo baldaŭ ree saniĝis, kaj kunveniginte sian konsilantaron, nomumis Marinjon reĝino. La tuta popolo bontrovis lian decidon, konsiderante Marinjon savintino de la lando.

Ĵus kiam Marinjo la unuan fojon de sur kastela balkono salute mangestis al la amasiĝinta popolo kiel nova reĝino - subite ŝi eksentis survange varmetan tuŝon: estis milda vento, kiu ekblovis de sude. Rememorinte pri la vortoj de la maljunulino, Marinjo prenis la vergeton kaj ekiris laŭ la vento. ŝi iris trans tri montojn kaj tri valojn, poste haltis kaj svingis la vergeton kontraŭ la tero. Tuj la tero disiĝis kaj Marinjo tra larĝa fendo paŝis internen.

Post momento ŝi venis al granda grota halo tutblanka kaj, kvazaŭ-glacie brilanta; samaspekta estis la planko, kaj rondĉirkaŭe troviĝis koridoroj, en kiuj svarmis gnomoj etkreskaj kun flamantaj kenoj enmane. ĝoje ili vokis al Marinjo renkonte:

"Bonvenu, reĝino, ni jam atendas vin! Nia estrino ordonis, ke ni gvidu vin ĉi tie por ĉion al vi prezenti, ĉar ĉio ĉi estas ja via posedaĵo!" Tiel ili pepis ĉirkaŭ ŝi, saltetis, kenojn svingis kaj laŭ la rokaro grimpis supren-malsupren, sekve de kio la tuta groto en tremetanta brilo aspektis kvazaŭ inkrustita per milionoj da diamantoj.

Marinjo estis ege mirigita kaj kvazaŭ blindiĝinta pro tia beleco. La gnomoj kondukis ŝin tra koridoroj, kie de sur plafono pendis glacikonusoj arĝente brilantaj, kaj fine ili venis en ĝardenon, kie troviĝis ruĝaj glacirozoj kaj strangformaj floroj. Unu tian rozon la gnomoj deŝiris kaj transdonis al la reĝino; ŝi volis flarsenti ĝin, sed la rozo ne odoris.

"Ja kio ĝi estas?" demandis Marinjo. "Tian belaĵon mi neniam estis vidinta. " "Jen ĉio estas salo!" respondis la gnomoj unusone kaj sugestis al Marinjo, ke ŝi ĉiam ajn libere prenu laŭ sia bezono, ĉar tian provizon oni povas ja neniam konsumi. Marinjo dece dankis, adiaŭis la etkreskulojn kaj eliris eksteren. Sed la tero malantaŭ ŝi restis jam fermita.

Rehejmiĝinte, Marinjo ĉion rakontis al la patro kaj li konsciiĝis, ke la maljuna virino el la arbarkabano dotis lian filinon multe pli malavare ol li mem. Tuj li ordonis pretigi kaleŝon kaj kune kun Marinjo li veturis en la arbaron, por trovi la bonulinon. Sed kiom ajn ili serĉis, nenie ili trovis eĉ plej etan postsignon de la kabano nek de la virino. Nur tiam divenis Marinjo, ke la maljunulino verdire estis homfavora feino.

La salo en la portsaketo konsumiĝis; sed Marinjo, sciante pri la saltrezorejo, kapablis provizi la tutan landon, kiu ekde tiu tempo neniam suferis pro manko de salo. Tial ĉiuj landanoj tre ŝatis kaj estimis sian reĝinon. ŝi tamen ĉiam restis modesta kaj malfiera; kaj neniam ŝi forgesis la bonkoran maljunulinon kiu konigis al ŝia popolo la valoron de salo.

Tiun ĉi fabelon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Maljuna reĝo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. ĉar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliiĝas jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri fariĝu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgumis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: "Filinetoj miaj! Mi maljunas jam kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraŭ. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu reĝino, post kiam mi malviviĝos.

Sed unue mi ŝatus scii, knabinetoj miaj, kiom vi amas min. Nu, filino plej aĝa, diru vi, kiom vi amas vian patron! "

"Ho patro mia, pli kara ol oro vi estas por mi!" respondis tiu plej aĝa kaj dece kisis manon de sia patro.

"Nu bone; kaj vi, filino mezaĝa, kiom vi amas vian patron? "

"Ho patro mia dolĉa, kvazaŭ gemaron de l' tuta mondo mi amas vin!" asertis la demandita filino kaj flate sin tenis al la patro.

"Bone tiel," diris la reĝo kontentigita kaj turnis sin al la filino malplej aĝa: "Nun diru do ankoraŭ vi, Marinjo - kiel vi amas min? "

"Mi vin amas, paĉjo, kaj estimas same kiel salon," respondis ŝi kaj malruze la patron rigardis.

"Ha, vi fiulino!" ekkriis ambaŭ ŝiaj fratinoj, "ĉu vi amas vian patron ne plie ol salon? "

"Samkiel salon," trankvile jesis Marinjo kaj denove rigardis la patron, afable ridetante.

Sed la reĝo ege koleriĝis kontraŭ la filino pro la diro, ke ŝi amas lin nur kiel salon, tian tute ordinaran, bagatelan aĵon, kiun ĉiu ajn povas havi en laŭplaĉa kvanto kaj kiu preskaŭ neniom ja valoras.

"Iru for!" li kriis. "For de mia rigardo, se vi ne estimas min plie ol salon! Nur kiam salo iam povus fariĝi pli valora ol oro, vi povos reveni; poste mi faros vin reĝino! "

Post jenaj vortoj - Marinjo, kiu kutimis ĉiam obei al sia patro, vole-nevole foriris havante larmojn en siaj okuloj kaj grandan ĉagrenon en sia koro. Ne sciante, kien direkti sin, ŝi ekiris laŭvente trans montojn kaj valojn, ĝis ŝi venis en densan arbaron. Kaj subite ŝi vidas maljunulinon survoje: de ie-nenie ŝi aperis jen. Marinjo dece salutis - la maljunulino afable respondis; kaj vidante postsignojn de ploro sur vangoj de la junulino, ŝi demandis pri kaŭzo de ŝia aflikto. La malfeliĉulino rakontis do al la avino sian okazintaĵon kaj aldone asertis, ke ŝi tute ne deziras fariĝi regino, sed nur ŝatus konvinki sian patron, ke ŝi amas lin neniom malpli ol ŝiaj fratinoj.

La maljunulino jam antaŭe sciis, kion Marinjo rakontos; ŝi nome estis bonsorĉistino. Konsoleme tuŝinte manon de Marinjo, ŝi demandis, ĉu tiu ne emas helpservadi ŝin. Volonte Marinjo konsentis, ĉar egale ŝi ne sciis, kie ripozigi sian zorgumplenan kapon. La afabla virino do kondukis ŝin en sian kabanon kaj unue ŝin manĝigis kaj trinkigis. Tio ja konvenis al Marinjo, ĉar pro longdaŭra iro ŝi jam tre malsatis kaj soifis.

Poste la maljunulino ŝin demandis: "ĉu vi scipovas ŝafojn paŝti kaj melki? ĉu ŝpini kaj tolon teksi vi scipovas? "

"Mi ne scipovas," diris Marinjo, "sed se vi al mi diros kiamaniere fari, vere mi ŝatos plenumadi. "

"Ja pri ĉio mi volonte vin instruos; vi nur estu obeema koncerne ĉion, kion mi ordonos. Kiam venos la ĝusta tempo, vi ne bedaŭros. "

Marinjo promesis ĉiam obei - kaj senprokraste ankaŭ ekis la laboron, ĉar ŝi estis knabino vigla kaj laborema.

Dum Marinjo estis servanta ĉe la saĝa avino, ŝiaj pli aĝaj fratinoj hejme maldiligentis kaj zorgis nur, kiamaniere amuziĝi kaj sin distri. Senĉese ili flatis la patron kaj hipokrite dorlotis lin, ĉiutage petante novajn kaj novajn donacojn. Tiu plej aĝa ŝatis nur ĉiaokaze surmeti grandvalorajn robojn kaj oraĵojn, tiu mezaĝa siavice aranĝis luksajn festenojn kaj devigis sian patron aĉetadi pluajn kaj pluajn juvelojn kun multekostaj gemoj ĉiaspecaj.

Tiam la reĝo ofte pensadis je Marinjo, konsciiĝinte, ke ŝi estis multe pli modesta kaj aminda ol ambaŭ ŝiaj fratinoj. Multfoje li eksopiris revenigi ŝin, sed neniu en la tuta regno sciis, kie ŝi restadas. Krome, ĉiam denove li koleriĝis kontraŭ ŝi, rememorinte ke ŝi amis lin ne pli ol salon. Iutage, en la reĝa palaco estis aranĝota granda festeno, al kiu multaj estimindaj gastoj estis invititaj. Sed subite antaŭ la reĝo aperis lia ĉefkuiristo tute konsternita:

"Ho ve, Reĝa Moŝto!" li lamentis. "Kia malagrabla akcidento al ni okazis! Tuta nia salprovizo degelis - kion ni faru ?. . ."

"Ordonu do alvenigi alian," rediris la reĝo nubmiene.

"Ho Reĝa Moŝto, kiom da tempo oni bezonos por transporti ĝin el alia lando! ĝis tiam, per kio mi salu? "

Ne sciante kion respondi, la reĝo tre riproĉis la ĉefkuiriston kaj foririgis lin ordoninte, ke li kuiru sen salo. "Kiel Reĝa Moŝto deziras, tiel mi faros," opiniis la kuiristo. Kaj tiutage en la reĝkastela kuirejo oni pretigis manĝaĵojn tre abundajn sed sensalajn.

Stranga festeno estis tiame kaj al la gastoj malbongustis, kvankam ĉiuj manĝaĵoj estis laŭvide allogaj kaj luksaspektaj. La reĝo tre malbonhumoriĝis pro la evento. Multnombraj senditoj senprokraste ekvojaĝis ĉiuflanken por aĉeti salon - tamen ĉiuj revenis sensukcese kun malĝojiga raporto: ĉiuj salprovizoj en la tuta lando degelis.

La reĝo ordonis do importi salon el alia lando; ĝis la veturiloj revenos, oni kuiru ĉefe dolĉaĵojn kaj ĝenerale tiajn manĝaĵojn, kiaj salon ne postulas. Kiel li deziris, tiel oni faris. Sed tiaj festenoj tute ne kontentigis la gastojn; trosatiĝinte je dolĉaĵoj, unu post alia ili adiaŭdiris al la reĝo kaj vojaĝis alilanden.

Ege malkontentis kaj plendis la reĝaj filinoj, sed kion la reĝo estis faronta? Senĝoja vivado ekestis en la palaco. Sur lukse aranĝitan festentablon oni ĉiutage alportis sensalajn manĝaĵojn, kiujn neniu emis manĝi. Plej plaĉe pretigitajn kremotortojn oni trovis malbongustaj.

Pro malhavo de salo suferis ne nur homoj, sed eĉ brutaro; bovinoj kaj ŝafinoj ĉesis laktodoni. La homoj perdis siajn humuron kaj spritecon, iĝis malviglaj, senfortaj kaj inklinis malsaniĝi. Eĉ la reĝo mem kaj liaj filinoj ekmalsanis. Tristeco ekregis en la tuta lando. Tiam la maljuna reĝo konsciiĝis, kia valoraĵo estas salo, kiun li konsideris bagatela, kaj sentante, ke liaj vivofortoj rapide malpliiĝas, li tutkore sopiris aboli la maljustaĵon, kiun li iam faris al Marinjo...

Kaj tiutempe la saĝa maljunulino en sia kabano diris al Marinjo:

"Knabineto mia kara - ekestis tempo, kiam vi revenu hejmen. "

"Ha avinjo! Kiel mi iru hejmen, se paĉjo ne volas min allasi!" rediris Marinjo plorante.

Sed la maljunulino al ŝi rakontis ĉion, kio okazis intertempe, kaj asertis, ke nun ŝi povas jam rehejmiĝi al sia patro, ĉar li scias jam, ke salo estas pli valora ol oro kaj ĉiuj karaj gemoj de la tuta mondo. Kaj aldone ŝi diris:

"Pro via bona servado mi volas vin malavare rekompenci; diru do, kion vi postulas. "

"Ho, vi bone zorgis min, avinjo, bone al mi konsilis kaj afable min instruis; nenion mi postulas krom iometo da salo, kiun mi ŝatus donaci al malsana paĉjo! "

"Pripensu bone," sugestis la maljunulino, "vi rajtas ja deziri kion ajn; ĉiun vian deziron mi kapablas plenumi. ĉu vi vere postulas nenion plian krom salo? "

"Nurnure salon mi petas," ripetis Marinjo insiste.

"Nu, se vi salon tiom alte taksas, neniam vi malhavu ĝin. Jen vi havas vergeton; kiam suda vento proksiman fojon ekblovos, prenu la vergeton, iru laŭvente trans tri montojn, trans tri valojn, poste haltu kaj svingu ĝin kontraŭ la tero! Kiuloke vi svingbatos, tie la tero disiĝos - kaj vi eniru; kion vi trovos interne, tio estu via doto. "

Kaj fine ŝi donis al Marinjo ankoraŭ plenan portsaketon da salo. Marinjo akceptis kun sinceraj dankoj kaj pretigis sin por hejmeniri. La maljuna virino kondukis ŝin ĝis rando de l' arbaro.

Adiaŭante, Marinjo promesis baldaŭ veni por forkonduki ŝin en la reĝan palacon porĉiame; sed la avino nur ridetis pro la parolo kaj jam en posta momento ŝi malaperis kvazaŭ aerdisiĝinta. Marinjo miris kaj bedaŭris, - tamen sopiro je paĉjo devigis ŝin ekrapidi al la horizonto, kie konturiĝis la turoj de ŝia hejmkastelo.

Ĉar ŝi estis simple vestita kaj ŝia kapo estis kovrita per kamparanina tuko, neniu en la palaco rekonis ŝin kaj oni rifuzis ŝin allasi al la reĝo dirante, ke li grave malsanas.

"Ho, nur enlasu min," insistis Marinjo, "mi portas al la Reĝa Moŝto grandvaloran donacon, pro kiu li certe resaniĝos! "

Do, tion aŭdinte, ili fine kondukis ŝin al la lito de la preskaŭ mortonta reĝo. Jen Marinjo petis, ke oni regalu ŝin laŭ tradicia moro per peco da pano. La reĝo tuj ordonis alporti panbulon.

"Sed bedaŭrinde, salon ni ne havas," li aldonis tristavoĉe.

"Ja salon havas mi," diris Marinjo, detranĉis panpecon, malfermis sian portsaketon kaj salinte la panon, kompleze ĝin proponis al la reĝo kaj donis eĉ la saketon.

"Fakte, jen salo!" ĝojkriis la reĝo surprizita. "Ho, kiom valora donaco! Kiamaniere mi rekompencu, junulineto? Postulu kion ajn, ĉion vi ricevos! "

"Nur jenon mi postulas, paĉjo: ke vi ĉiam amu min same kiel salon!" respondis Marinjo kaj demetis la tukon de sur sia kapo. Nur tiumomente la reĝo rekonis sian retrovitan filinon kaj eklarminte pro ega ĝojo petis ŝian pardonon. Sed Marinjo varme ĉirkaŭbrakumis lin kaj tenere karesis kaj ne volis rememori malbonajn pasintaĵojn.

Fulmorapide disfamiĝis, ke la malplej aĝa reĝidino hejmen revenis kaj alportis salon. ĉiuj ekĝojis pro la sciigo kaj are oni torentis al la kastelo por saluti Marinjon kaj samtempe elpeti iom da salo. Volonte Marinjo pridonacis ĉiun veninton kaj mirinde! kvankam ĉiuj ricevis po iomo, la salkvanto en la portsako kvazaŭ ne malpliiĝis.

La reĝo baldaŭ ree saniĝis, kaj kunveniginte sian konsilantaron, nomumis Marinjon reĝino. La tuta popolo bontrovis lian decidon, konsiderante Marinjon savintino de la lando.

Ĵus kiam Marinjo la unuan fojon de sur kastela balkono salute mangestis al la amasiĝinta popolo kiel nova reĝino - subite ŝi eksentis survange varmetan tuŝon: estis milda vento, kiu ekblovis de sude. Rememorinte pri la vortoj de la maljunulino, Marinjo prenis la vergeton kaj ekiris laŭ la vento. ŝi iris trans tri montojn kaj tri valojn, poste haltis kaj svingis la vergeton kontraŭ la tero. Tuj la tero disiĝis kaj Marinjo tra larĝa fendo paŝis internen.

Post momento ŝi venis al granda grota halo tutblanka kaj, kvazaŭ-glacie brilanta; samaspekta estis la planko, kaj rondĉirkaŭe troviĝis koridoroj, en kiuj svarmis gnomoj etkreskaj kun flamantaj kenoj enmane. ĝoje ili vokis al Marinjo renkonte:

"Bonvenu, reĝino, ni jam atendas vin! Nia estrino ordonis, ke ni gvidu vin ĉi tie por ĉion al vi prezenti, ĉar ĉio ĉi estas ja via posedaĵo!" Tiel ili pepis ĉirkaŭ ŝi, saltetis, kenojn svingis kaj laŭ la rokaro grimpis supren-malsupren, sekve de kio la tuta groto en tremetanta brilo aspektis kvazaŭ inkrustita per milionoj da diamantoj.

Marinjo estis ege mirigita kaj kvazaŭ blindiĝinta pro tia beleco. La gnomoj kondukis ŝin tra koridoroj, kie de sur plafono pendis glacikonusoj arĝente brilantaj, kaj fine ili venis en ĝardenon, kie troviĝis ruĝaj glacirozoj kaj strangformaj floroj. Unu tian rozon la gnomoj deŝiris kaj transdonis al la reĝino; ŝi volis flarsenti ĝin, sed la rozo ne odoris.

"Ja kio ĝi estas?" demandis Marinjo. "Tian belaĵon mi neniam estis vidinta. "

"Jen ĉio estas salo!" respondis la gnomoj unusone kaj sugestis al Marinjo, ke ŝi ĉiam ajn libere prenu laŭ sia bezono, ĉar tian provizon oni povas ja neniam konsumi. Marinjo dece dankis, adiaŭis la etkreskulojn kaj eliris eksteren. Sed la tero malantaŭ ŝi restis jam fermita.

.