×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ne nur mariĥuano

Ne nur mariĥuano

Kanabo kiel planto estas alta herbo kun mane dividitaj folioj, kies du subspecoj estas ĉefe konataj kaj kultivataj kiel teksaĵplanto kaj kiel medicina kaj psikostimula plantoj. Kiu ne scias pli malpli kio estas haŝiŝo aŭ mariĥuano? Temas ja pri io malbona kaj plejparte malpermesita. Sed ne ĉiam tiu ĉi planto havis tiel malbonan famon. Oni povas riski la aserton, ke kanabo perdis sian bonan famon, ĉar ĝi estis tro utila, ne inverse.

Komence de la 20-a j.c., kiam en Usono oni elpensis kombajnon por rikolti kanabon, evidentiĝis, ke la papero produktata el tiu planto estis multe pli bona ol la papero el celulozo. Granda paniko eksplodis tiam inter la posedantoj de fabrikoj de papero, kiuj kontraŭ ĉiu prezo volis konservi siajn profitojn. Oni do komisiis detrui sian novan konkuranton kaj komencis diskonigi, ke ekzistas la neceso fermi kultivejojn de kanabo, ĉar ĝi estas la planto de la malbono. Pri la malbonfamigo de la planto okupiĝis kriminala polico kaj eĉ la bone konata agentejo FBI. Kaj malgraŭ protestoj de la medicinista medio oni sukcesis efike limigi la produktadon de kanabo. Kanabo dum nur unu jaro atingas la altecon de 3,5 metroj. La kvanto de la celuloza maso rikoltebla el 1 hektaro da kanabo dum unu jaro egalas al la maso rikoltebla el 4 hektaroj da arbaro, kiu kreskas ja kelkdek jarojn aŭ eĉ pli. Facilas imagi la perdojn de petrololea industrio, se oni komencus produkti la kanaban brulbriketon, ion tian oni ja ne povis allasi. En la 19-a jarcento el kanabo oni produktis tre elteneblajn velojn kaj ŝnuregojn por velŝipoj. Ankaŭ mapoj kaj ŝiplibroj estis faritaj el la kanaba papero, kiu estis akvoimuna kaj povis transdaŭri minimume centojn da jaroj, se ne eĉ mil jarojn! Hodiaŭ ŝnuroj kaj ŝnuregoj estas petroldevenaj, ĉu ne? Laŭvice en 1941 Ford konstruis kanabdevenan karoserion, kiu estis malfacile detruebla, ĉar ĝi estis ege risorta kaj preskaŭ nerompebla, simile kiel en sportaŭtoj. Kontraŭ tiu inventaĵo tamen estis la produktantoj de ladoj, do denove la profito venkis dum perdis la socio kaj la natura medio. Iam eĉ la vestaĵojn oni faris el la kanabaj fibroj, kaj ĝis hodiaŭ ŝajne tio okazas en Rumanio. Do kiam mi aŭdas de nia ministro pri la sano, ke ne ekzistas kialo por okupiĝi pri tiel nomata „mariĥuano” kuraccele, kaj samtempe atingas min la informoj, ke ekzemple lia israela samfunkciulo pasintjare 60-foje faris la instruadon por tieaj kuracistoj, kiel efike kuraci uzante kanabon, mi demandas min, kiu pravas? Mi do havas la kuraĝon supozi, ke pli bone estos sekvi Israelon, kien trafis 30 percentoj da nobelpremioj. Estas la lando, kie la instalado de porĉeltelefonaj antenoj sur loĝdomoj estas malpermesita kaj kanceroj estas kuracataj sen kemiterapio. Tre pensiĝa afero, Sinjoro Ministro pri la Sano (serĉata ĉiam pli ofte). Interese, ke la kanabaj preparaĵoj bone efikas, nur kiam oni malsanas. Kiam oni komencis apliki „mariĥuanon” kuraccele, ĝi estis neanstataŭigebla kuracilo. Ĝi bonege efikis kiel kontraŭdoloriga, kontraŭinflama, kontraŭdeprima, kontraŭpsikoza, kontraŭepilepsia, kaj kiel antibiotiko. Ĝi bonege regulas la aferojn ligitajn kun sangocirkulado kaj kaze de kanceroj ĝi bremsas la disvolviĝon de vaskuloj, do samtempe la kancerrecidivon. La kanabaj preparaĵoj, kaj precipe la CBD-oleo kiel la natura medikamento estas tute maltoksecaj, kion oni ne povas diri koncerne artefaritajn medikamentojn, kiuj kuracante unu problemon, kaŭzas multajn ofte kromefikojn. Estas komprenebla afero, ke kaj „mariĥuano” kaj akvo en tro granda kvanto fariĝas venenoj. Ni volas kuraci malsanulojn kaj ni memorigu, ke kiam la sanaj personoj trouzas mariĥuanon, ĝi malbone unfluas ties memorkapablon kaj pensadon, do ili ne apliku ĝin!