×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, NASK kiel valora iniciato en Esperantujo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

De pluraj jaroj mi intencis partopreni en la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), en Usono. Pro diversaj kialoj, mi prokrastis tiun decidon. Fine, en ĉi tiu jaro 2017 mi flugis al la bela urbo Raleigh, en Norda Karolino, por 8-taga nekutima plonĝado en Esperantujo. Ĝi estis vere valora sperto, pri kiu mi nun efektive bedaŭras, ke mi ne faris tion antaŭe.

NASK estas tute unika evento en nia Esperanta mondo. Ĝi ne estas kongreso, sed enhavas la etoson de kongreso; ĝi ne estas “nur kurso” sed enhavas la laboradon de intensa kurso, dum kiu oni serioze studas dum la tutaj matenoj; ĝi ne estas distrejo, sed ĝi lasas al la partoprenantoj sufiĉe da tempo kaj eblecoj por ekskursoj (al muzeoj, ekzemple, krom promenado tra la urbo, okaze de la nacia tago en Usono). Kaj ĝi lasas al partoprenantoj sufiĉe da libera tempo por babilado, vesperaj neformalaj konversacioj (la amuza “Gufujo”) aŭ simpla ripozado. La Universitato William Peace, kiu estas la sidejo de NASK, proponas idealajn instalaĵojn. Meze de vasta, bela ĝardeno, la kursanoj loĝas en komfortaj ĉambroj, studas en taŭgaj lernoĉambroj, manĝas (3-foje en ĉiu tago) en la studenta restoracio, kaj aŭskultas prelegojn kaj ĝuas artan vesperon en vastaj salono kaj teatro. Interreto estas libere alirebla kaj la konstanta zorgado de la organiza teamo estas absolute profesia kaj afabla. Kutime, NASK ricevas partoprenantojn el pluraj landoj, sed ĉi-jare, inter la studantoj, ĉeestis nur du kanadanoj kaj mi mem, el ekster Usono. Kompreneble, la instruado de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge (kaj la ĉeesto de la filo Marteno) plilarĝigis tiun internaciecon. Ĉiujare estas invitataj instruistoj de simila, konata kompetenteco. Pozitiva estis ankaŭ la aktiva, vigla kaj tre simpatia ĉeesto de junuloj. Pluraj estis komencantoj, sed jam vigle kaj tre kontentige uzis la lingvon, sianivele. La klasoj dividiĝis inter supera, meza, postbaza kaj baza niveloj. Mi povas aserti, ke en ĉiuj niveloj la instruado estis eminenta. Fine, oni disdonis fierigajn diplomojn, en kortuŝa etoso. NASK komenciĝis en la jaro 1970, en la urbo San-Francisko. La fama William Auld estis unu el la instruistoj. Komence, ĝi daŭris eĉ du semajnojn! Poste ĝi migris al aliaj urboj: Vermonto, San Diego, Dalaso, kaj eĉ en Kolumbio, en Kanado – ĉiam lige al universitatoj, kaj kongrue kun la kalendaro de la usonaj landaj kongresoj de Esperanto. Dum la lastaj jaroj, ĝi fiksiĝis en Raleigh, pro ties bonegaj kondiĉoj. Persone, mi povas aserti, ke valoras la penon partopreni en NASK. Ĝi fakte kontribuas al plialtigo de la uzado de nia lingvo. Kaj plie, ke ĝi estas imitinda modelo de Esperanto-evento: moderna, kleriga, amuza, stimula, amikiga. Estus tre dezirinde, ke aliaj landoj strebu okazigi similajn, laŭ adapto al lokaj cirkonstancoj. NASK estis por mi neforgesebla semajno!