La kulturkajeroj de ĵurnaloj tra la mondo informas lastatempe pri la inaῠguro de Muzeo Camille Claudel, en la franca urbo Nogent-sur-Seine, 100 kilometrojn sudoriente de Parizo. Ĝi estas efektive interesa okazaĵo en la kampo de tutmonda arto. Fine, al tiu granda artistino oni donas dignan lokon, kiu montras ŝian verkaron kaj elstarigas ŝian geniecon. Aparte kurioza estas, ke tio okazas precize kiam oni omaĝe memoras la centjariĝon de la morto de alia geniulo de skulptarto, Auguste Rodin. La vivoj de Rodin kaj Camille tragike interplektiĝis. Post tumulta, suferplena (por ŝi) interrilato inter la du geartistoj, rezultis tuja gloro por la viro, kaj forgesiteco por la virino. Nur kelkajn jardekojn post ŝia morto, la mondo ekkonsciis pri la valoro de ŝia arto. Ĝis la jaroj post 1970, oni simple nenion menciis pri ŝi, kaj komence oni eĉ ne sciis, ĉu Camille estas viro aῠ virino!
Camille Claudel naskiĝis en la norda franca vilaĝo Fère-en-Tardenois, en la jaro 1864, en burĝa familio. Ŝia familio neniam akceptis ŝian vivon de artisto – kiu efektive estis neordinara afero por virinoj, tiutempe. Oni rifuzis ŝin en artolernejoj, ĝis ŝi sukcesis frekventi unu tian institucion por virinoj. Ŝia talento burĝonis jam en tre juna aĝo. Post kelkaj jaroj ŝi fariĝis lernantino de Rodin, kiu estis jam famulo. Baldaῠ komenciĝis inter ili tumulta amrilato, kiu daῠris pli ol 10 jarojn. Fine ilia amrilato ĉesis, kvankam ili plu kunvivis dum certa tempo. Sekvis nenormalaj kondutoj kaj esprimoj de sentoj, kio kondukis al diagnozo de skizofrenio. Camille detruis grandan kvanton de siaj skulptaĵoj, sed saviĝis ĉirkaῠ naῠdek, el kiuj multajn oni povas viziti en la nova muzeo. Camille Claudel restis en psikiatria hospitalo dum la lastaj tridek jaroj de sia vivo, kvankam ŝi povus reveni hejmen, laῠ kuracistaj dokumentoj. Ŝi mortis en la jaro 1943. Ŝajne, ŝia familio ne konsentis revenigi hejmen la kompatindan virinon. Ŝia frato, la konata poeto Paul Claudel, vizitis ŝin malofte, en la hospitalo. La skulptarto de Camille estas unika: plena de simboloj, lirika, delikata, transdonanta fortajn sentojn kaj signifojn. Inter ŝiaj ĉefverkoj oni citas “La Valson”, “La Matura Aĝo”, “Kaῠranta Virino”. Pro sia turmentoplena vivo kaj eminenta arto, ŝi fariĝis simbolo pri virinaj rajtoj kaj forto.