×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Miopeco kreskas en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo Stranga epidemio okazas en la mondo, pri kiu oni ne tre atentas. Alarme kreskas la kvanto da miopaj homoj, precipe en orientaj landoj. En sudorienta regiono de Azio, preskaῠ 90 procentoj el la studantoj estas miopaj, kiam ili finas sian studadon. Inter la jaroj 1920 kaj 1980 la kvanto da kazoj duobliĝis. Kaj same pri preskaῠ duono el la eῠropanoj en la aĝoj inter 25 kaj 29 jaroj. Tio signifas milionojn da personoj.

La demando estas: kial? Miopeco estas okuldifekto kun forta genetika kaῠzo, sed tio ne klarigas ĝian fortan kreskadon dum la lastaj cent jaroj. Miopuloj ne sukcesas bone vidi malproksimajn objektojn; ĉi tiuj aperas al ili kun malprecizaj konturoj, kiel se eksterfokusaj. Unu tuja ekspliko estas la tro ofta kaj intensa uzado de okuloj por legado kaj komputilumado. Fakte, oni trovis drastan diferencon inter homoj, kiuj finis universitatan studon, kompare kun tiuj, kiuj ĉesigis studadon je la 16-jara aĝo – la kvanto estas duobla en la unua grupo. Tamen, nur komputilumado ne klarigas la kialon de tiu epidemio, ĉar granda pliiĝo de kazoj okazis en la komenco de la 20-a jarcento, antaῠ la invento de komputiloj. Unu neatendita faktoro aperis en la datumoj de esploristoj. Okazado de miopeco atingas multe pli ofte homojn, kiuj malofte vivas en libera aero. Alivorte, kiuj ĝuas po kelkaj horoj en ĉiu tago en kampoj kaj parkoj (kun vastaj horizontoj), tiuj suferas malpli ofte de miopeco, ol tiuj, kiuj vivas konstante enfermitaj en ĉambroj. Oni ankoraῠ ne scias la kaῠzon de tia rilato. Ĉu temas pri bonfaro de la hela lumo de suno? Ĉu la homaj okuloj nature bezonas rigardadon al foraj objektoj (iam utilan por ĉasado, ekzemple)? Ĉu la kaῠzo estas manko de vitamino D, kiun transdonas la suna lumo? Mankas ankoraῠ precizaj klarigoj, sed provizore estas rekomendinde, ke ni kaj niaj infanoj pasigu almenaῠ kelkajn horojn sub libera ĉielo, ĉiutage. Miopeco postulas okulvitrojn, kontaktolensojn aῠ kirurgion. Ĝi pliigas la riskon de retinaj difektoj laῠ la pasado de la tempo. Pro pli granda nombro da miopuloj, en la nuna tempo, eble pliiĝos la kazoj de blindeco en la mondo, estontece. Tio signifas, ke oni devas laῠeble preventi. Probable ĝi estas unu plia alvoko al la homaro, ke oni zorgu pli bone pri la naturmedio kaj ĝuu pli ofte kontaktadon kun ĝi.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Stranga epidemio okazas en la mondo, pri kiu oni ne tre atentas. Alarme kreskas la kvanto da miopaj homoj, precipe en orientaj landoj. En sudorienta regiono de Azio, preskaῠ 90 procentoj el la studantoj estas miopaj, kiam ili finas sian studadon. Inter la jaroj 1920 kaj 1980 la kvanto da kazoj duobliĝis. Kaj same pri preskaῠ duono el la eῠropanoj en la aĝoj inter 25 kaj 29 jaroj. Tio signifas milionojn da personoj.