×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Mia uzo de teknikaj novaĵoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Ĉiam kiam ekestas kaj estas vendata nova inventaĵo, kelkaj homoj aĉetas ĝin tuj, dum aliaj ne havas sufiĉe da mono por fari tion aŭ volas atendi por ekscii, ĉu la inventaĵo bone funkcias kaj aĉetindas. Estas konate, ke fanoj de kompufonoj “iPhone” staras dum horoj en vico por aĉeti novan version, kiam ĝi ekvendiĝas. Mi apartenas al la grupoj de tiuj, kiuj akiras novajn inventaĵojn multe pli malfrue (kaj nur, se ili vere gravas). Mi jam menciis la aferon de poŝtelefonoj (pri kiuj mi enviis la unuajn uzantojn sur plaĝoj kaj insuloj).

Tri pliaj ekzemploj (en ĉiu okazo konatoj miaj fiere laŭdis la avantaĝojn de tiuj inventoj): Ekde 1982 estis vendataj kompaktdiskoj; mi aĉetis ilin multe pli malfrue. Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj profesoroj komencis uzi komputilojn en brazilaj universitatoj, kaj je la fino amiko mia uzis tian aparaton en sia hejmo (oni nomis tian komputilon “personal computer” [PC], persona komputilo), sed nur en 1990 mi alportis unu – malfacile (ĉar la vidigilo estis tre granda) – el Germanio, pro tio ke en Brazilo ili ankoraŭ estis tre multekostaj. Meze de la 1990-aj jaroj brazila parenco diris, ke li uzas komputilon por fari bankajn transakciojn (kion mi eĉ ne povis imagi) kaj asertis, ke sendube estontece tio estos ordinara... Li pravis. Sed mi mem komencis uzi tiun eblon nur antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Parolante pri la nuntempo: Retaj bankaj transakcioj eblas ne nur en hejmaj komputiloj, sed – ekde malmulte da tempo – ankaŭ per aplikaĵoj en kompufonoj. Tiujn mi uzas nun.

Preskaŭ ĉiutage aperas nova aplikaĵo: Wish (por aĉeti varojn je pli bonaj prezoj), PicPay (por fari pagojn), Spotify (por aŭskulti muzikaĵojn), OLX (por aĉeti aŭ vendi ion ajn), Uber (por aliri la servojn de la firmao Uber), Esperanta Telefono (la programo helpas instali utilajn pakaĵojn por esperantistoj kaj uzi ilin) ktp. ktp. El ili mi uzas ĝis nun nur Uber.

En kompufonoj (ĉu ĉiuj - aŭ nur la plej bonaj?) ne plu necesas tajpi mesaĝon en Ŭatsapo; sufiĉas elparoli ĝin, kaj specifa programo montras ĝin en skriba formo. Tio validas ankaŭ por – ekzemple – la serĉilo de Guglo (Google) en kompufonoj. (Evidente oni devas artikulacii klare, kaj la programoj ne rekonas ĉiujn vortojn; tamen la rezulto estas impresa. )

Kiel mi diris je la komenco, mi akiras novajn inventaĵojn multe pli malfrue ol aliaj homoj (kaj nur, se ili vere gravas). Fakte temas ne nur pri akiri (per mono), sed ankaŭ pri uzi ion disponeblan senpage.

Kredu aŭ ne: Jam antaŭ multe da tempo mi vidis en la kompufona serĉilo de Google (Guglo) la bildon de mikrofono kaj imagis, ke tio signifas, ke oni povas elparoli la serĉatan vorton anstataŭ skribi ĝin, sed ne antaŭ hodiaŭ (!) – kiam mi skribas ĉi-tiun tekston – mi faris tion. (La kaŭzo estas, ke mi preskaŭ neniam uzas mian kompufonon por serĉi en Guglo; ĝenerale mi faras tion sur la komputilo.) Nun mi konstatis, ke la parolita serĉvorto estas tuj skribata, aperas la rezulto de la serĉo (multaj tekstoj, kiel ĉiam en Guglo) kaj en kelkaj – fakte malmultaj – okazoj mallonga teksto de vikipedia artikolo pri la serĉvorto estas eĉ laŭtlegata. Tio okazis ekzemple en la franca versio ĉe la serĉvortoj “Brésil” kaj “Inde“, en la angla versio ĉe “Brazil” kaj “Hinduism”, en la germana versio ĉe „Österreich“ kaj „Frankfurt“, en la portugala versio ĉe „Piauí“ kaj „Dom Bosco“.

Ankaŭ en mia komputilo mi estis vidinta en la paĝo de Guglo bildon de mikrofono, sed mi neniam uzis ĝin. Hodiaŭ mi perceptis, ke necesas ŝanĝi la agordon por permesi la uzon de mikrofono. Post kiam mi faris tion, okazis la samo kiel en la kompufono: mi povis diri serĉvorton, ĝi estis skribata, aperis la skribitaj rezultoj kaj en malmultaj okazoj komputila voĉo donis mallongan informon el Vikipedio (ekzemple en la portugala pri „hermetismo“).

Rilate al aŭtomata tradukado: kelkfoje mi uzis la tradukilon de Guglo kaj konstatis, ke okazis multaj eraroj; hodiaŭ mi perceptis, ke la tradukado estas sufiĉe pli bona; pluraj frazoj estas tradukataj senerare. Permesinte la uzon de mikrofono, mi diris frazon, ĝi estis skribata, skribe tradukata kaj – post kiam mi klakis sur bildon de laŭtparolilo – la frazoj en la du lingvoj estis laŭtlegataj de komputila voĉo. Tamen la programo akceptas nur mallongajn parolitajn frazojn, kaj – ĝis nun – ne en Esperanto. Sed skribitaj frazoj – aŭ tekstoj – povas esti longaj.

Fine hodiaŭ mi instalis en mia kompufono la aplikaĵon de la tradukilo de Guglo, kiu preskaŭ faras la samon kiel en la komputilo. La diferenco estas, ke la tradukita frazo estas tuj laŭtlegata.

Kiel mi diris, la tradukoj estas nun relative bonaj, sed la programoj ofte ne diferencigas (se en la fontlingvo ne estas diferenco) ekzemple inter “kino” kaj “kinejo”, inter “tradukisto” kaj “tradukilo” ktp. Kaj ĉar en la portugala ne ekzistas aparta gramatika strukturo por demandoj (kiuj, kiam ne estas demanda vorto, diferencas de asertoj nur per la voĉtono), la tradukiloj de Guglo ne kapablas traduki tiajn demandojn ĝuste.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉiam kiam ekestas kaj estas vendata nova inventaĵo, kelkaj homoj aĉetas ĝin tuj, dum aliaj ne havas sufiĉe da mono por fari tion aŭ volas atendi por ekscii, ĉu la inventaĵo bone funkcias kaj aĉetindas. Estas konate, ke fanoj de kompufonoj “iPhone” staras dum horoj en vico por aĉeti novan version, kiam ĝi ekvendiĝas. Mi apartenas al la grupoj de tiuj, kiuj akiras novajn inventaĵojn multe pli malfrue (kaj nur, se ili vere gravas). Mi jam menciis la aferon de poŝtelefonoj (pri kiuj mi enviis la unuajn uzantojn sur plaĝoj kaj insuloj).

Tri pliaj ekzemploj (en ĉiu okazo konatoj miaj fiere laŭdis la avantaĝojn de tiuj inventoj): Ekde 1982 estis vendataj kompaktdiskoj; mi aĉetis ilin multe pli malfrue. Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj profesoroj komencis uzi komputilojn en brazilaj universitatoj, kaj je la fino amiko mia uzis tian aparaton en sia hejmo (oni nomis tian komputilon “personal computer” [PC], persona komputilo), sed nur en 1990 mi alportis unu – malfacile (ĉar la vidigilo estis tre granda) – el Germanio, pro tio ke en Brazilo ili ankoraŭ estis tre multekostaj. Meze de la 1990-aj jaroj brazila parenco diris, ke li uzas komputilon por fari bankajn transakciojn (kion mi eĉ ne povis imagi) kaj asertis, ke sendube estontece tio estos ordinara... Li pravis. Sed mi mem komencis uzi tiun eblon nur antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Parolante pri la nuntempo:

Retaj bankaj transakcioj eblas ne nur en hejmaj komputiloj, sed – ekde malmulte da tempo – ankaŭ per aplikaĵoj en kompufonoj. Tiujn mi uzas nun.