×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Meteologio evoluas

La Usona Kosmo-Agentejo (NASA) lanĉis en novembro 2016 la unuan sateliton el serio de kvar novaj meteologiaj satelitoj, kiuj liveros preskaῠ realtempan observadon de la amerika kontinento. Temas pri mirindaj teknologiaĵoj, pri kiuj oni ne multe parolis. Ĝia longa nomo estas “Fiks-orbita Medio-observanta Satelito R”, simpligite “GOES-R”. Inter aliaj kapabloj, ĝi povos liveri bildojn pri la evoluado de klimato kaj danĝeraj tempestoj, laῠ sinsekvo de 5 minutoj, ĝis 30 sekundoj.

Ĝi estas la plej potenca meteologia satelito en la mondo. Per ĝi oni sukcesos antaῠvidi fenomenojn pli efike kaj rapide – ŝtormojn, tornadojn, brulojn, fulmojn kaj sunaktivadon. Kaj tion, kun senegala kvalito. La sateliton oni lanĉis el Canaveral-kabo, en Florido, Usono. Ĝi orbitos je distanco de 36 mil kilometroj for de la tersurfaco. Ĝi sendas detalajn monitorajn informojn pri la klimato en la okcidenta hemisfero kaj tion ĝi faros dum dudek jaroj. La tuta programo kostos 11 miliardojn da dolaroj. Artefaritaj satelitoj estas ekzemplo de plej rafinita teknologio. Ili estas esence gravaj en la moderna mondo. Plej multenombraj estas satelitoj por komunikado, sed ekzistas ankaῠ tiuj por televido, por sciencaj studoj, por kalkulado de surteraj riĉaĵoj, por milito kaj por meteologio. La unua homo, kiu elpensis la eblecon pri objektoj orbitantaj nian planedon estis Isaac Newton, en la 17-a jarcento. Li observis la lunon kaj venis al tia konkludo. Se oni ĵetas horizontale objekton de sur alta monto, tiam ĝi falas laῠ kurba linio. Se oni ĵetas ĝin je pli granda rapideco, ankaῠ la kurbo de la linio pligrandiĝas. Newton do kalkulis, ke se oni lanĉus tian objekton je sufiĉe granda rapideco, tiam ĝi ĉirkaῠirus la tutan terglobon kaj revenus al la sama punkto, ne tuŝinte la grundon. Pri tio skribis li specifan ekvacion. Nuntempe, raketoj portas satelitojn ĝis certa altitudo kaj tie puŝas ilin horizontale je sufiĉa rapideco, tiel ke ili ekiras sian orbiton. Ŝajnas simple, ĉu ne? La unuan sateliton lanĉis Sovetunio, en la jaro 1957. La fama Sputnik havis la pezon de 83 kilogramoj kaj nenian specifan funkcion, krom sendi signalojn. Nuntempe, pli ol dek mil satelitoj troviĝas ĉirkaῠ nia mondo, sed nur triono de ili ankoraῠ funkcias. Ĉiuj ceteraj konsistigas rubaĵon, pri kiu la sciencistoj komencas maltrankviliĝi. La usonanoj ĵus pligrandigis tiun kvanton, sed neniu dubas pri la utileco kaj mirindeco de la nova satelito.