×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Lerni fremdan lingvon: plej efika cerboekzerco

Lerni fremdan lingvon: plej efika cerboekzerco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Du usonaj universitatoj lastatempe profunde esploras la influon de lingvolernado je la sano de la cerbo. Ni jam tuŝis tiun temon ĉi tie, en la Esperanta RetRadio. Nun ili konkludis, ke tio estas por la cerbo la plej efika ekzercado, kiu nepre povas certagrade protekti ĝin kontraŭ tro frua maljuniĝo kaj demenco. Dulingvaj homoj kapablas koncentriĝi kaj prilabori problemojn pli efike ol unulingvuloj.

Nia cerbo funkcias kiel trafik-signalilo, kiam ni uzas fremdan lingvon. Se ni bezonas vorton por esprimi ideon, ĝi baras neĝustajn vortojn per ruĝa lumo kaj prezentas verdan lumon, kiam ni trovas ĝustan vorton. Pluraj regionoj en la cerbo devas aktivi, por ke tio okazu. Oni detale studas tion per magnet-resonancaj ekzamenoj. Komparante la funkciadon de cerboj de unulingvuloj kun tiuj de dulingvuloj, oni klare konstatas diferencon de oksigenofluado en iuj cerboregionoj. Tio signifas pli “flekseblajn” cerbojn, kiuj kapablas pli efike prilabori komplikajn situaciojn kaj solvi ilin pli lerte. Kaj ĝi verŝajne ne dependas de tio, kiu estas la koncerna dua lingvo. Kiu estas la plej favora aĝo por eklerni duan lingvon? Esploroj konfirmis tion, kion la praktiko jam de longa tempo montris: ju pli frue, des pli bone. Dum la unuaj vivojaroj, cerboj estas multe pli akceptemaj al dua lingvo. Infanoj relative facile alprenas ĝin, kompare kun plenaĝuloj. En pasinta tempo, gepatroj ofte esprimis sian timon troŝarĝi la menson de siaj etuloj per troa strebado, ekzemple por fremda lingvo. Tia timo montriĝis senfundamenta. Se oni uzas taŭgan metodon, tiam infanoj rapide lernas lingvon sen ia risko. Se oni prokrastas ĝin ĝis plena aĝo, tiam la lernado fariĝas pli akademieca, peniga kaj malrapida. Oni tamen emfazu: en ĉiu aĝo estas konsilinde ekzerci la cerbon per lernado de fremda lingvo. Kiel ni bone scias, Esperanto estas tre taŭga alternativo. Nuntempe, oni rapide progresas en la kampo de perkomputila, aŭtomata tradukado. Fakuloj iom facilanime prognozas, ke lernado de dua lingvo ne plu estos necesa, en la estonteco. Tre dubinda prognozo. Ĉu aŭtomata tradukado, kiu dependos ĉiam de maŝinoj, vere povos anstataŭi senperan komunikadon? Fakto estas, ke homaj cerboj pli bone funkcius, se ĉiuj parolus Esperanton...


Lerni fremdan lingvon: plej efika cerboekzerco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Du usonaj universitatoj lastatempe profunde esploras la influon de lingvolernado je la sano de la cerbo. Ni jam tuŝis tiun temon ĉi tie, en la Esperanta RetRadio. Nun ili konkludis, ke tio estas por la cerbo la plej efika ekzercado, kiu nepre povas certagrade protekti ĝin kontraŭ tro frua maljuniĝo kaj demenco. Dulingvaj homoj kapablas koncentriĝi kaj prilabori problemojn pli efike ol unulingvuloj.

Nia cerbo funkcias kiel trafik-signalilo, kiam ni uzas fremdan lingvon. Se ni bezonas vorton por esprimi ideon, ĝi baras neĝustajn vortojn per ruĝa lumo kaj prezentas verdan lumon, kiam ni trovas ĝustan vorton. Pluraj regionoj en la cerbo devas aktivi, por ke tio okazu. Oni detale studas tion per magnet-resonancaj ekzamenoj. Komparante la funkciadon de cerboj de unulingvuloj kun tiuj de dulingvuloj, oni klare konstatas diferencon de oksigenofluado en iuj cerboregionoj. Tio signifas pli “flekseblajn” cerbojn, kiuj kapablas pli efike prilabori komplikajn situaciojn kaj solvi ilin pli lerte. Kaj ĝi verŝajne ne dependas de tio, kiu estas la koncerna dua lingvo. Kiu estas la plej favora aĝo por eklerni duan lingvon? Esploroj konfirmis tion, kion la praktiko jam de longa tempo montris: ju pli frue, des pli bone. Dum la unuaj vivojaroj, cerboj estas multe pli akceptemaj al dua lingvo. Infanoj relative facile alprenas ĝin, kompare kun plenaĝuloj. As crianças aceitam com relativa facilidade, em comparação com os adultos. En pasinta tempo, gepatroj ofte esprimis sian timon troŝarĝi la menson de siaj etuloj per troa strebado, ekzemple por fremda lingvo. No passado, os pais muitas vezes expressavam seu medo de sobrecarregar as mentes de seus filhos com esforço excessivo, por exemplo, para uma língua estrangeira. Tia timo montriĝis senfundamenta. Se oni uzas taŭgan metodon, tiam infanoj rapide lernas lingvon sen ia risko. Se oni prokrastas ĝin ĝis plena aĝo, tiam la lernado fariĝas pli akademieca, peniga kaj malrapida. Oni tamen emfazu: en ĉiu aĝo estas konsilinde ekzerci la cerbon per lernado de fremda lingvo. Kiel ni bone scias, Esperanto estas tre taŭga alternativo. Nuntempe, oni rapide progresas en la kampo de perkomputila, aŭtomata tradukado. Fakuloj iom facilanime prognozas, ke lernado de dua lingvo ne plu estos necesa, en la estonteco. Tre dubinda prognozo. Ĉu aŭtomata tradukado, kiu dependos ĉiam de maŝinoj, vere povos anstataŭi senperan komunikadon? A tradução automática, que sempre dependerá de máquinas, poderá realmente substituir a comunicação direta? Fakto estas, ke homaj cerboj pli bone funkcius, se ĉiuj parolus Esperanton...