×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Legi fikcion bonfaras al la menso

Antaῠ iom da tempo mi parolis ĉi tie pri la bonaj rezultoj de legado de poezio. Hodiaῠ mi volas iom paroli pri legado de fikciaj tekstoj.

Jam de longa tempo oni elstarigas la efikon kaj valoron de legado por la mensa sano. Novaĵo estas, ke lastatempe neῠrologiaj esploroj pli kaj pli detale montras la manieron, kiel la cerbo reagas dum legado. Ĝi funkcias ja kiel komplika, multfaceta ekzerco, kiu tenas la cerbon aktiva kaj lerta. Antaῠ nelonge, la brazila versio de la virtuala ĵurnalo El País publikigis pri tio riĉenhavan artikolon, kiu provas konvinki nin, ke ni devas legi pli multe. Kiam oni legas, certa kvanto da cerbaj procezoj aktiviĝas: perceptado, memoro kaj rezonado. Aktivas precipe la maldekstra duono de cerbo, kiu respondas pri lingvokapablo kaj analizokapablo. Sed la tuta cerbo laboras. Dekodigado de literoj, vortoj kaj frazoj estas plenumata de la cerba kortekso; la okcipita kaj tempia regionoj rekonas la signifon de vortoj; la frunta regiono funkcias por la sono de vortoj; hipokampo kaj la meztempia regionoj uziĝas por elvokado de memoroj; rakontoj kaj emociaj enhavoj aktivigas la cerbajn migdalojn kaj aliajn emociofunkciajn lokojn; rezonado pri la legata materialo koncernas la postfruntan kortekson. Tia multflanka cerba laboro plibonigas la rekonkapablon kaj la inteligentecon. El la Universitato de Toronto, en Kanado, freŝa studaĵo montris, ke aparte utila estas legado de fikciaj tekstoj. Tia literaturo estas speco de scenigo, en kiu la leganto mem kvazaῠ interagas. Tiaj tekstoj pritraktas homajn mensojn kaj faras, ke legantoj plibonigu sian kunsentemon kaj komprenemon rilate aliajn homojn. Modernaj aparatoj montras, ke specialaj regionoj en la cerbo, ligitaj al emocioj, aktiviĝas. Inter aliaj bonaj rezultoj, legado de fikciaĵoj povas ekzemple malpliigi antaῠjuĝojn kontraῠ aliaj homoj.

Legado influas ankaῠ en la konservado de rememoroj, kiuj funkcias kiel veraj travivaĵoj. Resume, la kutimo legi estas fakte tre saniga por la menso. Ĝi devas komenciĝi en la infana aĝo. Kaj maljunaj homoj devas zorgi pri siaj okuloj, por ke tiu plezuro daῠru kiel eble plej longe. Ĉiam estas tempo por novaj pensoj kaj lernado. Feliĉe, vasta stoko da bonegaj libroj en Esperanto estas disponeblaj.