×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La unua brazila imperiestrino

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiuj lastaj semajnoj de la jaro 2017, brazilanoj rememoras, post 200 jaroj, la alvenon en Brazilo de ĝia unua imperiestrino. Caroline Josepha Leopoldine Franziska Ferdinanda von Österreich, filino de la aῠstra imperiestro Francisko la I-a. Ŝi alvenis en Rio-de-Ĵanejro en novembro 1817. Eble tiu momento en la brazila historio interesas precipe brazilanojn, sed la vivo de Leopoldina estis tiom eventoplena, ke ankaῠ al alilandanoj probable plaĉos iom scii pri tio.

Kiam ŝi alvenis, ŝi estis apenaῠ 19-jara – kaj jam dokumente edzinigita al Petro, la tiama reganto en Brazilo, kiel reprezentanto de la portugala regno. Sian edzon ŝi neniam estis vidinta, ĝis la alveno. En Rio, la vivo estis tre malsama ol tiu, kiun ŝi spertis en la aῠstra kortego. En Eῠropo, ŝi travivis lukson kaj ĉeeston de kleruloj kaj eminentuloj. Onidire, ŝi interparolis kun Mozart, Goethe kaj similaj homoj. Ŝi ricevis bonan edukon kaj parolis plurajn lingvojn. Adaptiĝo al nia sudamerika lando estis por ŝi peniga kaj suferiga. Tamen, Leopoldina rapide maturiĝis kaj fariĝis grava persono en la loka politiko. Ŝi havis intensan temperamenton kaj influis la decidojn de sia edzo. Dekomence, ŝi konvinkiĝis, ke Brazilo devas liberiĝi de Portugalujo, kiu agadis rilate la kolonion troekspluateme kaj arogante. Ŝi kompatis la suferadon de la popolo kaj estis unu el la unuaj voĉoj pledantaj kontraῠ sklaveco. Ŝi defendis la ideon, ke oni devas ne nur liberigi la sklavojn, sed krome transdoni al ili terpecojn por vivtenado. Malgraῠ tio, abolo de sklaveco plenumiĝis en Brazilo nur post longa tempo. Oni preskaῠ ne atentas la fakton, ke la sendependiĝon de Brazilo efektive subskribis la imperiestrino. En momento, kiam ŝia edzo vojaĝis por kvietigi agitadon en la provinco San-Paῠlo, ŝi restis en la tiama ĉefurbo, Rio-de-Ĵanejro, kiel lia anstataῠanto. Okazis tiam politika krizo kaj ŝi subskribis deklaron pri sendependeco. Post kelkaj tagoj, Petro nur konfirmis ŝian agon, je la 7-a de septembro 1822, kaj fariĝis Imperiestro Petro la I-a. Kaj la tuta gloro restis ĉe li! Leopoldina mortis nur 29-jaraĝa. Ŝi multe suferis en Brazilo. Ŝi havis sep gefilojn kaj du abortojn. Ŝian morton ŝajne kaῠzis komplikaĵo de gravedeco. Ŝia kunvivado kun Petro estis tumulta kaj dolora, ĉar li skandale tenis amantinon, kiu ricevis nobelan titolon: Markizino de Santos. Historiistoj ĝenerale asertas, ke la imperiestro kruele traktis sian edzinon. La vivon de Leopoldina pritraktis diversaj libroj kaj filmoj. Malgraῠ sia nelonga vivo, imperiestrino Leopoldina lasis al brazilanoj simpatian impreson. Ŝi estis altrangulo sentema pri la bezonoj de la popolo.