×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, La stelkaroto (parto 2 el 2)

Tiun ĉi novelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(daŭrigita rakonto)

“Ne timu, mi ne estas monstro en la realo.

Fakte, tiun ĉi avataron mi konstruis ĝuste laŭ mia reala formo. Vi ne havos surprizon, kiam vi konos min sur mia planedo. Mi aspektas ĝuste tia ĉi.” Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin.

Kial mi risku fari tian strangan vojaĝon? “Ne timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputila ekrano, samkiel okazas dum viaj vojaĝoj en Dua Vivo. Vi vizitos min pere de avataro, samkiel mi faris ĉi tie. Se vi laciĝos aŭ ne ŝatos ion, vi simple ĉesigos la ludon.” “La ludon!”- mi kriis.

“Vi parolas pri ludo! Honesta ludo postulas interkonsenton, ĉu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis vin, dum vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!” Ni kverelis longtempe tiun matenon.

Mi ekkoleris kontraŭ li, kaj ne povis pardoni lin. Antaŭ ol foriri, li diris: “Mia invito validas, Abio. Se vi volos viziti min… mi akceptos vin tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.” “Kial mi plu fidu vin, mensogulo?” – mi respondis kolere. “Mi neniam mensogis” – li diris. Tiam mi furioziĝis: “Fulmotondro! Ĉu vi ne diris tute klare, ke vi loĝas sur la tero? !” “Jes”- li diris. “Sed tio ja veras. Mi ja posedas loĝejon sur la tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran loĝejon. Mi ofte gastigas konatulojn tie. Ankaŭ vin mi povintus inviti tien sen konfesi ion ajn, kaj tiukaze vi verŝajne estintus kontenta. Provu kompreni, Abio… Ĝis nun, mi neniam fidis ajnan teranon sufiĉe, por konfesi la tutan veron. Fakte, vi estas mia unua vera amiko sur tiu ĉi mondo. Mi ege bedaŭrus, se mi perdus vian amikecon…” “Kaj via koramikino? Kion pri ŝi? Ĉu ankaŭ kun ŝi vi ludas la saman filudon?” “Dunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke ŝi ne havis tempon akompani min ĉi-somere, ĉar ŝi preparas sin por trapasi gravan ekzamenon. Ŝi studas genetikon. Kiam vi vizitos min, vi ekkonos ankaŭ ŝin.” Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke eble li estas freneza. “Mi diris neniun mensogon” - li insistis. “Mi nur prisilentis parton de la vero. Tio akcepteblas eĉ inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu diras ĉion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti ĉion pri si… devus esti ege teda, ĉu ne?” El racia vidpunkto, li pravis. Ankaŭ mi prisilentis diversajn aferojn… Sed tiuj ne estis tiom gravaj! “Mi pardonpetas…” – li diris malgaje. “Mi ne volis oftendi vin. Mi esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estas… kaj tre ĝojus, se vi decidus viziti min. Abio, antaŭ kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via ĝardeno. Ĝi troviĝas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne temas pri ordinara karoto. Ĝi kreskos stelforme, iom malsimile al normala karoto. Ĝi kreskos dum ĉirkaŭ 3 semajnoj, poste vi povas elterigi ĝin. Musoj aŭ leporoj ne tuŝos ĝin, ĉar ili ne rekonos ĝin kiel karoton. Se vi montrus ĝin al teranaj biologoj, ili dirus, ke ĝi estas tute ordinara legomo, nur ĝia formo estas iomete malkutima. Tio kion mi enmetis en ĝin estas farita el la sama materialo kiel la homaj sonĝoj. Nur por vi mi kreis ĝin. Nur por via korpo kaj menso ĝi efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi akceptos ĝin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia planedo, sufiĉos boligi kaj manĝi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron, kiu aperos ĉe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun avataron pere de via komputilo, laŭ maniero kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne hezitu. Ne rifuzu al vi la plezuron pliriĉigi vian vivon per tiu travivaĵo. Fidu min, Abio. Mi neniam trompis vin.” Li etendis la manon por adiaŭi, sed mi rifuzis etendi la mian. Li malaperis. *** Jen ĝi!

Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Ĝi similas oranĝkoloran polpon… Sed polpojn mi timas kaj malŝatas. Kial mi kuraĝus meti en la buŝon tiom strangan aĵon? Supozu ke Ĉielarko estas malica perfidulo, kiu donis al mi danĝeran legomon? Supozu ke, se mi mergus ĝin en bolantan akvon, la aĵo aliformiĝus en monstron? Supozu ke, la aĵo multiplikiĝus subite per la sama rapideco, per kiu mikroboj multiplikiĝas… Tiam la tuta tero estus rapide invadita de avidaj detruemaj karotpolpoj… Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus manĝigi min danĝeran legomon sen mia scio, ĉu ne? Kaj estintus al li pli facile agi tiel, ol igi min sopiri pri lia ĉeesto. Ĉar jes, li mankas al mi. Mi troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al alia ĉion, kion ili faras aŭ pensas. Aliflanke… se oni kaŝas antaŭ amiko ĝuste la esencon de sia vivo… ĉu tio signifas vera amikeco? Hmmm… Kion signifas la esenco de onia vivo? Ĉu aparteno al specifa loko aŭ specifa raso estas la plej grava eco per kiu oni identigas homon? Ĉielarko estis gaja, sentema, ŝercema, sportema... Li babilis kun mi pri la terana historio, terana muziko… Ĉu ĉio, kion li ja kundividis kun mi estas malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis? Fakte, li eĉ ne sekretigis sian devenon tro longe… Kial, fakte, aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondiĉe tute nekonatan teranon? Kial ni, teranoj, meritus tian fidon? Eble se mi decidos travivi similan sperton en lia planedo, mi estos eĉ pli malfidema kaj sekretema ol li, flanke de nekonataj aliplanedanoj… Kial? Oni ne povos mortigi min. Oni eĉ ne povos kapti min. Sed kial mi fidu aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por sciencaj esploroj… Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al mia sano? Ĉu mi anoncu la policon? Bah, oni kredus, ke mi freneziĝis. Mi havas nenian pruvon pri lia vizito. Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi? ####### FINO ########


Tiun ĉi novelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(daŭrigita rakonto)

“Ne timu, mi ne estas monstro en la realo.

Fakte, tiun ĉi avataron mi konstruis ĝuste laŭ mia reala formo. Vi ne havos surprizon, kiam vi konos min sur mia planedo. Mi aspektas ĝuste tia ĉi.”

Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin.

Kial mi risku fari tian strangan vojaĝon? “Ne timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputila ekrano, samkiel okazas dum viaj vojaĝoj en Dua Vivo. Vi vizitos min pere de avataro, samkiel mi faris ĉi tie. Se vi laciĝos aŭ ne ŝatos ion, vi simple ĉesigos la ludon.”

“La ludon!”- mi kriis.

“Vi parolas pri ludo! ! Honesta ludo postulas interkonsenton, ĉu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis vin, dum vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!”

Ni kverelis longtempe tiun matenon.

Mi ekkoleris kontraŭ li, kaj ne povis pardoni lin. Antaŭ ol foriri, li diris: “Mia invito validas, Abio. Se vi volos viziti min… mi akceptos vin tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.” “Kial mi plu fidu vin, mensogulo?” – mi respondis kolere. “Mi neniam mensogis” – li diris. Tiam mi furioziĝis: “Fulmotondro! Ĉu vi ne diris tute klare, ke vi loĝas sur la tero? ! !” “Jes”- li diris. “Sed tio ja veras. Mi ja posedas loĝejon sur la tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran loĝejon. Mi ofte gastigas konatulojn tie. Ankaŭ vin mi povintus inviti tien sen konfesi ion ajn, kaj tiukaze vi verŝajne estintus kontenta. Provu kompreni, Abio… Ĝis nun, mi neniam fidis ajnan teranon sufiĉe, por konfesi la tutan veron. Fakte, vi estas mia unua vera amiko sur tiu ĉi mondo. Mi ege bedaŭrus, se mi perdus vian amikecon…” “Kaj via koramikino? Kion pri ŝi? Ĉu ankaŭ kun ŝi vi ludas la saman filudon?” “Dunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke ŝi ne havis tempon akompani min ĉi-somere, ĉar ŝi preparas sin por trapasi gravan ekzamenon. Ŝi studas genetikon. Kiam vi vizitos min, vi ekkonos ankaŭ ŝin.” Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke eble li estas freneza. “Mi diris neniun mensogon” - li insistis. “Mi nur prisilentis parton de la vero. Tio akcepteblas eĉ inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu diras ĉion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti ĉion pri si… devus esti ege teda, ĉu ne?” El racia vidpunkto, li pravis. Ankaŭ mi prisilentis diversajn aferojn… Sed tiuj ne estis tiom gravaj! “Mi pardonpetas…” – li diris malgaje. “Mi ne volis oftendi vin. Mi esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estas… kaj tre ĝojus, se vi decidus viziti min. Abio, antaŭ kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via ĝardeno. Ĝi troviĝas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne temas pri ordinara karoto. Ĝi kreskos stelforme, iom malsimile al normala karoto. Ĝi kreskos dum ĉirkaŭ 3 semajnoj, poste vi povas elterigi ĝin. Musoj aŭ leporoj ne tuŝos ĝin, ĉar ili ne rekonos ĝin kiel karoton. Se vi montrus ĝin al teranaj biologoj, ili dirus, ke ĝi estas tute ordinara legomo, nur ĝia formo estas iomete malkutima. Tio kion mi enmetis en ĝin estas farita el la sama materialo kiel la homaj sonĝoj. Nur por vi mi kreis ĝin. Nur por via korpo kaj menso ĝi efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi akceptos ĝin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia planedo, sufiĉos boligi kaj manĝi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron, kiu aperos ĉe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun avataron pere de via komputilo, laŭ maniero kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne hezitu. Ne rifuzu al vi la plezuron pliriĉigi vian vivon per tiu travivaĵo. Fidu min, Abio. Mi neniam trompis vin.” Li etendis la manon por adiaŭi, sed mi rifuzis etendi la mian. Li malaperis.

*** Jen ĝi!

Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Ĝi similas oranĝkoloran polpon… Sed polpojn mi timas kaj malŝatas. Kial mi kuraĝus meti en la buŝon tiom strangan aĵon? Supozu ke Ĉielarko estas malica perfidulo, kiu donis al mi danĝeran legomon? Supozu ke, se mi mergus ĝin en bolantan akvon, la aĵo aliformiĝus en monstron? Supozu ke, la aĵo multiplikiĝus subite per la sama rapideco, per kiu mikroboj multiplikiĝas… Tiam la tuta tero estus rapide invadita de avidaj detruemaj karotpolpoj… Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus manĝigi min danĝeran legomon sen mia scio, ĉu ne? Kaj estintus al li pli facile agi tiel, ol igi min sopiri pri lia ĉeesto. Ĉar jes, li mankas al mi. Mi troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al alia ĉion, kion ili faras aŭ pensas. Aliflanke… se oni kaŝas antaŭ amiko ĝuste la esencon de sia vivo… ĉu tio signifas vera amikeco? Hmmm… Kion signifas la esenco de onia vivo? Ĉu aparteno al specifa loko aŭ specifa raso estas la plej grava eco per kiu oni identigas homon? Ĉielarko estis gaja, sentema, ŝercema, sportema... Li babilis kun mi pri la terana historio, terana muziko… Ĉu ĉio, kion li ja kundividis kun mi estas malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis? Fakte, li eĉ ne sekretigis sian devenon tro longe… Kial, fakte, aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondiĉe tute nekonatan teranon? Kial ni, teranoj, meritus tian fidon? Eble se mi decidos travivi similan sperton en lia planedo, mi estos eĉ pli malfidema kaj sekretema ol li, flanke de nekonataj aliplanedanoj… Kial? Oni ne povos mortigi min. Oni eĉ ne povos kapti min. Sed kial mi fidu aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por sciencaj esploroj… Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al mia sano? Ĉu mi anoncu la policon? Bah, oni kredus, ke mi freneziĝis. Mi havas nenian pruvon pri lia vizito. Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?

####### FINO ########