×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La naturo rekonstruas arbarojn pli efike ol la homoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Dum la lastaj jaroj, bela iniciato aperas en tropikaj landoj, kie senbrida, sovaĝa detruado de naturaj arbaroj okazas jam de jarcentoj. Kompreneble, la konsekvencoj de tia detruado estas katastrofa en la medio kaj klimato. Multaj bonintencaj homoj do sin dediĉas al replantado de arboj en tiuj regionoj. Fakte, en iuj lokoj, nenia alia rimedo ekzistas, krom tiu pacienca, longa laboro, kiu jam rikoltis bonegajn rezultojn. Tamen, replantado de arbaroj fare de homoj estas multekosta kaj peniga afero.

Antaŭ ne longa tempo, brazilaj esploristoj publikigis studaĵon en la revuo “Science Advances” pri tiu temo. Analizinte pli ol cent esplorojn publikigitajn en la mondo pri la restarigo de arbaroj, ili konstatis, ke plej ofte la homa interveno estas malpli efika ol naturaj procesoj de rearbarigo. Tiu zorga revizio de rezultoj ricevis apogon de sciencistoj de diversaj universitatoj kaj aliaj institucioj en Brazilo kaj eksterlande. Se oni permesas, ke la naturo mem agadu, tiam la rearbarigoj okazas pli komplete, sane kaj malmultekoste, ol se homoj aktive intervenas – ili asertas. Homa klopodo por rearbarigo kostas inter 1400 kaj 34000 dolaroj por ĉiu hektaro, depende de la loko kaj metodo. Valoras la penon fari tion, sed ne estas facile trovi rimedojn por tio. Tamen, rilate la restarigon de viv-diverseco, la natura metodo estis supera je 34 ĝis 56 procentoj. Rilate la vegetaĵaron de la rekreata arbaro, la natura metodo estis supera je 19 ĝis 56 procentoj. Kompreneble, la homaj klopodoj mem restarigi arbarojn estas tre meritoplena , ĉar ne ĉiam la naturo mem sukcesas plenumi tion. Tio dependas de la loko, de pluvo kaj de la grado de detruado. La sciencistoj rekonas, ke en certaj situacioj, la sola ebleco estas la homa interveno. En aliaj, plej prudente estas simple ĉirkaŭbari la rekonstruotan areon, por ne permesi, ke brutoj tretu la grundon aŭ ke homoj malhelpu la laboron de la naturo.

Bienistoj kaj farmistoj devus esti stimulataj rezervi parton de sia tero por rekonstruado de naturaj arbaroj. Afero iom pli simpla kaj malmultekosta, en iuj regionoj. Kaj la tuta mondo dankus tian iniciaton!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la lastaj jaroj, bela iniciato aperas en tropikaj landoj, kie senbrida, sovaĝa detruado de naturaj arbaroj okazas jam de jarcentoj. Kompreneble, la konsekvencoj de tia detruado estas katastrofa en la medio kaj klimato. Multaj bonintencaj homoj do sin dediĉas al replantado de arboj en tiuj regionoj. Fakte, en iuj lokoj, nenia alia rimedo ekzistas, krom tiu pacienca, longa laboro, kiu jam rikoltis bonegajn rezultojn. Tamen, replantado de arbaroj fare de homoj estas multekosta kaj peniga afero.