×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La libro "Inter amikoj" de la israela verkisto Amos Oz

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Du norditalaj geesperantistoj eldonis kolekton da rakontoj "Tra amici" (Inter amikoj) de la 77-jara tre konata israela verkisto Amoz. La lasta el la ok rakontoj de tiu libro titoliĝas "Esperanto". Por kompreni la verkadon de Amos Oz oni nepre devas iom konatiĝi kun fenomeno, verŝajne unika en la mondo: la israela kibuco, en kies medio li vivis, kaj je kies idealoj li firme kredis dum multaj jaroj.

"Kibuco" estas kolektiva komunumo loĝanta en kampara vilaĝo. En la dua duono de la 20-a jarcento agadis en Israelo pli ol 200 kibucoj kun membraro de ĉirkaŭ 100,000. La kibucaj membroj, pro bezono kaj inspiritaj de sia propra ideologio, socialista kaj cionista, elvolvis kolektivan vivmodon kaj tiel ili allogis la interesiĝon de la tuta mondo. Dum la kibucoj daŭris plurajn generaciojn kiel utopiaj komunumoj, la plej multaj el ili hodiaŭ estas apenaŭ malsamaj ol kapitalistaj firmaoj aŭ tute normalaj vilaĝoj. Kvankam la kibuca movado neniam transpasis 7 % el la loĝantaro, ĝi kontribuis por formi la bildon, kiun la israelanoj havas pri sia lando kaj tiun, kiun eksterlandanoj havas pri Israelo, pli ol ĉiu alia institucio.

La libro "Inter amikoj" estas la 27-a libro de Amos Oz, kiu en 1965 eldonis sian unuan libron "Lando de la ŝakalo", ankaŭ ĝi kolekto da rakontoj sur la fono de la vivo en kibuco. Malagrablaj, foje krudaj, eventoj okazis en la malantaŭa korto de la kolektiva komunumo kaj malantaŭ la fermitaj pordoj de ĝiaj domoj. En la rilataj rakontoj estis fortaj pasioj sed malmulte da sereneco, se entute ĝi aperis. La novaj rakontoj de "Inter amikoj" estas skribitaj en tute alia tono kaj kun tre malsimila rigardo. Ili temas ĉefe pri rezigno kaj nostalgio.

Supre, maldekstre de la fotoj de la verkisto, aperas la kovrilo de la hebrea versio, kaj dekstre tiu de la itala versio. Mi preferas la kovrilon de la itala versio, kiu, miaopinie pli trafe interpretas la enhavon de la verko. Viro, vestita de kruda laborvesto preskaŭ uniformo, regas per manoj, konsumitaj de la aĝo kaj laboro, buntkoloran tason da trinkaĵo, verŝajne iuspeca kafo.

Inter la protagonistoj de la mallongaj rakontoj troviĝas Zvi Provizor, obsede pesimista ĝardenisto; Davido Degan, instruisto kaj konvinkita marksisto, kiu amas ĥorkanton kaj virinojn; Henja Kaliŝ, kies riĉa frato volas pagi por ŝia filo Jotam, studadon en Italujo, dum Jotan mem dubas, ke li kuraĝos forlasi la kibucon kaj alfronti nekonatan mondon; Nina Sirota, dogmema feministino, kiu ne plu eltenas, eĉ unu plian nokton, sian geedziĝon; kaj Martino Vandenberg, kronike malsana holokaŭsta supervivinto kaj kibuca ŝuisto, kies fiero kaj ĝojo estas Esperanto. Interalie, iom simile al la konduto de Ludoviko Zamenhof, ankaŭ Martino, malgraŭ la gravegaj sanproblemoj pro la fumado, obstine persistas kiel entuziasma ĉenfumanto de... duoncigaredoj!

Respondante al demando pri kial, siaopinie, siaj verkoj, bazitaj sur la vivo en tiom aparta medio kiel kibuco, fariĝis tiom konataj kaj aprezataj en la mondo, Amos Oz diris: "La kibuco estas iuspeca laboratorio, kie ĉio estas koncentrita: amo, morto, soleco, nostalgio, deziro, ĉagreno. El tio venas al mi la inspiro por rakonti pri la homaro kaj ĝia senĉesa strebado alproksimiĝi unu al la alia... sen neniam sukcesi tuŝi unu la alian. Miaj rakontoj okazas en kibuco sed pritraktas universalajn situaciojn kaj plej bazajn fortojn en la homa ekzistado. Fakte temas pri la plej simplaj profundaj aferoj, kiujn sendube neniu persono en la mondo povas ne koni".

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Du norditalaj geesperantistoj eldonis kolekton da rakontoj "Tra amici" (Inter amikoj) de la 77-jara tre konata israela verkisto Amoz. La lasta el la ok rakontoj de tiu libro titoliĝas "Esperanto".

Por kompreni la verkadon de Amos Oz oni nepre devas iom konatiĝi kun fenomeno, verŝajne unika en la mondo: la israela kibuco, en kies medio li vivis, kaj je kies idealoj li firme kredis dum multaj jaroj.