×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La atmosfero de Edeno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Pri la vivkondiĉoj, kiuj komence regis sur nia terglobo en la biblia ĝardeno de Edeno, ni ĉerpas informojn ĉefe danke al elfosaĵoj. Baze de la aspekto de la konservitaj subtere spuroj kaj ilia kemia enhavo eblas ŝpini interesajn konkludojn. Laŭ la pola sciencisto d-ro Johano Kovrilo (Jan Pokrywka) ni hodiaŭ vivas en multe malpli favoraj kondiĉoj por la sana kaj longa vivo, se temas pri la atmosfero de nia planedo. La plej novaj esploroj nome indikas, ke antaŭ la biblia inundego la premo kaj la enhavo de la edena atmosfero diferencis, kompare kun la nuntempa, kaj ne temas nur pri la aerpolucio rezulte de la homa aktivado. La antaŭinundaj plantoj kreskis dekoble pli alte ol hodiaŭ kaj la posteuloj de Adam kaj Eva povis spiri per alienhava aero.

La nuna atmosfera premo egalas al ĉ. 1000 hektopaskaloj, dum la tiama al 1500. En Edeno en la atmosfero estis 40% da oksigeno (hodiaŭ 25%), 1,5-2 % da karbona dioksido (nun – 0,03%) kaj eĉ 0,5 % da hidrogeno, t.e. 10000-oble pli ol hodiaŭ. En Biblio ni povas legi, ke tiamaj homoj vivis kelkcent jarojn, kio povis okazi danke al tre alia konsisto de gasoj, grandkvante de hidrogeno en la atmosfero. Tiu lasta gaso nome likvidas la enĉelajn detruojn kaj la oksigenan streson. Ĝi likvidas la hidroksilajn radikalojn, danke al kio en la ĉeloj multe malpli ofte okazas la dividoj de la kerno (mitozoj), pro kio la homa organismo maljuniĝas multe malpli rapide.

Evidentiĝas, ke la edenajn kondiĉojn eblas rekrei en malpli granda skalo, por elprofiti ilin ekz. kadre de nia familio, kiu povus vivi sane kaj longe. Tiucele d-ro Kovrilo kune kun siaj kunlaborantoj konstruis la unuan en la mondo t.n. normopreman domon, en kies interno regas la plej favoraj por la homo vivkondiĉoj. Ĝi havas la formon de granda barelo kun fenestroj je la kapacito de 120 kubometroj. Alia formo ol tiu ronda ne estas ebla, ĉar la pli granda ol normale premo tie egalas al 4-5 tunoj je 1 kvadrata metro. Tie povas loĝi familio kaj pasigi tempon simile kiel en ordinara hejmo, ĉar la atmosfero kaŭzas neniujn kromefikojn aŭ malagrablajn travivaĵojn. Sufiĉas dum 2-3 minutoj trairi tra speciala kluzo kaj ŝanĝi la premon el 1000 je 1500 hektopaskaloj, kaj poste, dum libere longa estado ene, nenion pli oni ne sentas. Estas tiel, ĉar la homa organismo facile alkutimiĝas al la atmosfero dum apenaŭ 30 sekundoj. En tiu tempo estas iom simile kiel dum flugo, kiam oni devas kelfoje gluti, por kompensi la premon en oreloj. La ceterajn parametrojn kiel la enhavo de oksigeno, karbondioksido kaj hidrogeno, aŭ la temperaturon kaj humidecon, kontrolas aparataro ekipita je sensoroj. La pli altan premon oni atingas pumpante pli da aero al la ejo. La unua tiutipa domo havas du nivelojn, kiuj estas alireblaj per lifto. Ĝis nun en Pollando ekzistas jam ĉ. kvin similaj domoj por „longevivuloj”. La kostoj, kvankam sufiĉe altaj, ne diferencas principe kompare kun la konstrukostoj de la nuntempa domo. Oni povas imagi hermetikan, bone kalfatritan domon, kie tamen regas la kondiĉoj multe pli favoraj ol tiuj en submarŝipoj aŭ kosmaj raketoj, kie la atmosfero nur imitas tiun sur la tersurfaco. Mi volus tamen starigi la demandon, ĉu la atmosfero rekreita laŭ la modelo reganta en Edeno, favoras ankaŭ la mensan, psikan staton de la personoj estadantaj en tia medio? Ni ja parolas pri siaspeca „oazo”, izoliĝo, interesa eksperimento, kiu proksimigas nin iom pli al verŝajna modelo, kiu ŝanĝiĝis pro la granda inundo kaj la posta agado de la homo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Pri la vivkondiĉoj, kiuj komence regis sur nia terglobo en la biblia ĝardeno de Edeno, ni ĉerpas informojn ĉefe danke al elfosaĵoj. Baze de la aspekto de la konservitaj subtere spuroj kaj ilia kemia enhavo eblas ŝpini interesajn konkludojn. Laŭ la pola sciencisto d-ro Johano Kovrilo (Jan Pokrywka) ni hodiaŭ vivas en multe malpli favoraj kondiĉoj por la sana kaj longa vivo, se temas pri la atmosfero de nia planedo. La plej novaj esploroj nome indikas, ke antaŭ la biblia inundego la premo kaj la enhavo de la edena atmosfero diferencis, kompare kun la nuntempa, kaj ne temas nur pri la aerpolucio rezulte de la homa aktivado. La antaŭinundaj plantoj kreskis dekoble pli alte ol hodiaŭ kaj la posteuloj de Adam kaj Eva povis spiri per alienhava aero.