×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, La 13-a tribo de la moderna Israelo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo El la satiroj de Efraim Kiŝon La biblia lando Israelo konsistis el 12 triboj, kies prapatroj estis la 12 filoj de Jakobo, filo de Abrahamo. Jam antaŭ pli ol 2000 jaroj tiuj 12 triboj malaperis, tamen en la moderna Israelo ekaperis, ekde la mezo de la antaŭa jarcento, 13-a tute nova tribo, kies membroj estas nomataj "partaĉ-uloj". Oni ne povas laŭlitere traduki la radikon "partaĉ", sed la fama israela humuristo Efraim Kiŝon tre trafe klarigis ĝian signifon kaj ĝian vastan socian implikiĝon: “En la sudorienta angulo de Mediteranea Maro, etendiĝas la malgranda sed sufiĉe grava respubliko — Israelo. La klimato de la lando estas subtropika, la humido kaj impostoj escepte altaj, tial en la centro de tiu teritorio, pli precize en la urbo Tel-Avivo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj evoluiĝis tribo kun tute speciala galegia-otomana pensmaniero: temas pri la fifama tribo de "partaĉ-uloj". Tipan partaĉulon oni povas identigi laŭ lia specialeco: je la tria kaj duono li nepre devas esti en la norda urbo Ĥajfo. Sed, kompreneble li ĉiam malfruadas. Fakte ne, li ne malfruas. Li tute ne venas. Dezirante trovi lin, tiam plejofte oni sukcesas en lokoj kun la afiŝo "Eniro nur laŭ permeso!". Kiam eta partaĉulo eniras iun lokon, li tuj ektuŝas ĉion ajn por kontroli, ĉu ĝi estas realaĵo. Vidante sandviĉon li donas mordon, vidante butonon li puŝas ĝin. Li adoras palpe serĉi: en poŝoj, en tirkestoj, en sia nazo.

Tradicia indiko de lia ĉeesto estas surplanka botelo. Kie ajn oni sidas, aparte en kinejo, se oni aŭdas botelon bruege ruliĝantan surplanke, oni certas, ke tie sidas partaĉulo. Lia alia karakteraĵo: ŝlosilaro. En lia poŝo troviĝas averaĝe 21 ŝlosiloj, 12 el ili, tute nekonataj. Kiam partaĉulo revenas hejmen, ĉiuvespere li provas per ili malfermi la pordon. Je la oka provo li trovas la ĝustan ŝlosilon, sed li tute ne zorgas, li fajfas, ĉar li estas tia ulo.

Partaĉulo aparte malamas uzavertojn. Se sur pakaĵo aperas la averto "Tiu ĉi flanko supren! ", li metas ĝin suben. Se aperas la ruĝkolora averto "Atentu, fragila! ", li ĵetas tiun pakaĵon al supra breto kaj, ŝtopinte per fingroj siajn orelojn, saltas flanken. Se oni stampis "Staplenda en seka kaj malvarma loko! ", li metas ĝin sur la elektran akvohejtilon. Ne gravas, des pli, ke la hejtilo ne funkcias. Jam antaŭ du monatoj partaĉulo vokis ripariston, kiu ne venis. Tiam li simple farbis la hejtilon.

Tipa partaĉulo adoras freŝan farbon. Se io estas malpura, li farbas ĝin. Se rusta, tiam li donas plian farbotavolon. Por ripari ion postulantan elektran veldadon, li uzas poroficejan gluon. Anstataŭ ŝraŭboj li uzas glubendon. Se escepte li uzas ilin, nur unu aŭ maksimume du: sendube ili sufiĉos! Se "partaĉa" krano ne likas, tio signifas, ke la akvoprovizado estis blokita pro forgesita pago. Partaĉulo bruege manĝas, bruege iras kaj bruege parolas. Se lia televidilo fajfas, post unu jaro li telefonas al teknikisto. La teknikisto diras: "Provu suprenlevi ĝin je unu flanko". Li obeeme suprenlevas kaj la bruo ĉesas; tiam li metas alumetskatolon sub tiun flankon. Se la bruo rekomenciĝas, li anstataŭigas la skatolon aŭ prefere batas la aparaton, flanke kaj supre, per energiaj batoj. Laŭmetode, se io paneas, partaĉulo batas ĝin, eĉ piede. Se tio ne efikas, post unu aŭ du tagoj li rebatas. Se la aparato daŭre ne funkcias, li farbas ĝin.

La vortaro de la partaĉa lingvo estas riĉa je dirmanieroj. "Ĉio estos en ordo" signifas katastrofon. "Tujtuje" estas du horoj. "Unu aŭ du tagoj", unu jaro. "Post la festoj", absolute neniam. Se partaĉulo rifuzas, elturniĝinte diras: "Voku min!". "Ni restos en kontakto" signifas porĉiaman adiaŭon. Sed fakte tipa partaĉulo estas bona ulo. Li sunbruniĝus la tutan tagon je la marbordo sur kuŝseĝo, se ĝi ne estus rompita. Li gluisla seĝokruron per knedoplasto sed vane. Ĝi bezonas belan farbadon. Dume, ĉio estas en ordo kaj oni restos en kontakto.

Sendube oni povas travivi "partaĉ"maniere — temas nur pri alkutimiĝo!”.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

El la satiroj de Efraim Kiŝon

La biblia lando Israelo konsistis el 12 triboj, kies prapatroj estis la 12 filoj de Jakobo, filo de Abrahamo. Jam antaŭ pli ol 2000 jaroj tiuj 12 triboj malaperis, tamen en la moderna Israelo ekaperis, ekde la mezo de la antaŭa jarcento, 13-a tute nova tribo, kies membroj estas nomataj "partaĉ-uloj". Oni ne povas laŭlitere traduki la radikon "partaĉ", sed la fama israela humuristo Efraim Kiŝon tre trafe klarigis ĝian signifon kaj ĝian vastan socian implikiĝon:

“En la sudorienta angulo de Mediteranea Maro, etendiĝas la malgranda sed sufiĉe grava respubliko — Israelo. La klimato de la lando estas subtropika, la humido kaj impostoj escepte altaj, tial en la centro de tiu teritorio, pli precize en la urbo Tel-Avivo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj evoluiĝis tribo kun tute speciala galegia-otomana pensmaniero: temas pri la fifama tribo de "partaĉ-uloj".

Tipan partaĉulon oni povas identigi laŭ lia specialeco: je la tria kaj duono li nepre devas esti en la norda urbo Ĥajfo. Sed, kompreneble li ĉiam malfruadas. Fakte ne, li ne malfruas. Li tute ne venas. Dezirante trovi lin, tiam plejofte oni sukcesas en lokoj kun la afiŝo "Eniro nur laŭ permeso!". Kiam eta partaĉulo eniras iun lokon, li tuj ektuŝas ĉion ajn por kontroli, ĉu ĝi estas realaĵo. Vidante sandviĉon li donas mordon, vidante butonon li puŝas ĝin. Li adoras palpe serĉi: en poŝoj, en tirkestoj, en sia nazo.

Tradicia indiko de lia ĉeesto estas surplanka botelo. Kie ajn oni sidas, aparte en kinejo, se oni aŭdas botelon bruege ruliĝantan surplanke, oni certas, ke tie sidas partaĉulo. Lia alia karakteraĵo: ŝlosilaro. En lia poŝo troviĝas averaĝe 21 ŝlosiloj, 12 el ili, tute nekonataj. Kiam partaĉulo revenas hejmen, ĉiuvespere li provas per ili malfermi la pordon. Je la oka provo li trovas la ĝustan ŝlosilon, sed li tute ne zorgas, li fajfas, ĉar li estas tia ulo.

Partaĉulo aparte malamas uzavertojn. Se sur pakaĵo aperas la averto "Tiu ĉi flanko supren! ", li metas ĝin suben. Se aperas la ruĝkolora averto "Atentu, fragila! ", li ĵetas tiun pakaĵon al supra breto kaj, ŝtopinte per fingroj siajn orelojn, saltas flanken. Se oni stampis "Staplenda en seka kaj malvarma loko! ", li metas ĝin sur la elektran akvohejtilon. Ne gravas, des pli, ke la hejtilo ne funkcias. Jam antaŭ du monatoj partaĉulo vokis ripariston, kiu ne venis. Tiam li simple farbis la hejtilon.

Tipa partaĉulo adoras freŝan farbon. Se io estas malpura, li farbas ĝin. Se rusta, tiam li donas plian farbotavolon. Por ripari ion postulantan elektran veldadon, li uzas poroficejan gluon. Anstataŭ ŝraŭboj li uzas glubendon. Se escepte li uzas ilin, nur unu aŭ maksimume du: sendube ili sufiĉos! Se "partaĉa" krano ne likas, tio signifas, ke la akvoprovizado estis blokita pro forgesita pago.

Partaĉulo bruege manĝas, bruege iras kaj bruege parolas. Se lia televidilo fajfas, post unu jaro li telefonas al teknikisto. La teknikisto diras: "Provu suprenlevi ĝin je unu flanko". Li obeeme suprenlevas kaj la bruo ĉesas; tiam li metas alumetskatolon sub tiun flankon. Se la bruo rekomenciĝas, li anstataŭigas la skatolon aŭ prefere batas la aparaton, flanke kaj supre, per energiaj batoj. Laŭmetode, se io paneas, partaĉulo batas ĝin, eĉ piede. Se tio ne efikas, post unu aŭ du tagoj li rebatas. Se la aparato daŭre ne funkcias, li farbas ĝin.

La vortaro de la partaĉa lingvo estas riĉa je dirmanieroj. "Ĉio estos en ordo" signifas katastrofon. "Tujtuje" estas du horoj. "Unu aŭ du tagoj", unu jaro. "Post la festoj", absolute neniam. Se partaĉulo rifuzas, elturniĝinte diras: "Voku min!". "Ni restos en kontakto" signifas porĉiaman adiaŭon.

Sed fakte tipa partaĉulo estas bona ulo. Li sunbruniĝus la tutan tagon je la marbordo sur kuŝseĝo, se ĝi ne estus rompita. Li gluisla seĝokruron per knedoplasto sed vane. Ĝi bezonas belan farbadon. Dume, ĉio estas en ordo kaj oni restos en kontakto.

Sendube oni povas travivi "partaĉ"maniere — temas nur pri alkutimiĝo!”.