×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, La 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof

La 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Bildo 1. Esperanto vivas propravive, ĝi estas ĉies posedaĵo, ĉar Ludoviko Zamenhof – la kreinto de la lingvo – rezignis pri ĉiuj rajtoj pri ĝi kaj, sendepende de tiuj aŭ aliaj tendencoj, ĝi servos por la tuta homaro.

La 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof festata sub la aŭspicioj de UNESCO Kaj alvenis la plej tragika tago: la 14-a de aprilo 1917. De mateno Ludoviko ne tro bonfartis. Doktoro König, kiu lin kuracis, konstatis, ke la koro laboras pli bone. La malsanulo, post multaj pezaj momentoj volis ripozi sur kanapo. La doktoro konsentis pri tio kaj adiaŭis Ludovikon. Klara eliris por momento el la ĉambro kaj ĝuste tiam Ludoviko Lazaro Zamenhof – Doktoro Esperanto estis alvokita al la eterneco. Li mortis tiel silente, ke neniu eĉ rimarkis la momenton de lia forpaso. Neniuj vortoj scipovas priskribi la malesperon de Klara… La sciigo pri la morto de la kreinto de Esperanto - elkora kuracisto de mizeruloj, fulmrapide disvastiĝis tra Varsovio.

Bildo 2. La Zamenhof-familio verŝajne devenis el la forpelitaj en la 15-a j.c. sefardaj judoj el Hispanujo, kiuj tra Francujo kaj Germanujo alvenis al (la pola urbo) Tykocin. La geedziĝo de la gepatroj de Ludoviko okazis en 1858. La severa patro estis Markus Zamenhof (1837-1907), la amanta patrino estis Rozalia (1839-1892), kaj ilia unue naskita filo estis Ludoviko (1859-1917).

Bildo 3. La gefratoj de Ludoviko konis Esperanton, kaj la fratoj, samkiel li, estis kuracistoj (ekde 1874 ili loĝis en Varsovio). Augusta (1864-1930) post la edzo – Hermelin, Sara (1866-1930) sen krominformoj, Feliks (1868-1933) kuracisto kaj farmaciisto, kiel la unua el la familio ellernis E-on, li estis helpanta dissendi la unuajn lernolibrojn al redakcioj kaj gravaj personoj. Henryk (1871-1932) laringologo, konanta E-on sed sporade laboranta por la ideo. Leon (1875-1934) laringologo, la unua ĉefredaktoro de „Pola Esperantisto” kaj la Vicprezidanto de Pola Esperanto Societo, la aŭtoro de originalaj E-verkoj kaj tradukoj de la pola poezio al E-o. Aleksander (1877-1916) la armea kuracisto, regimentestro de la cara armeo. Ida (1879-1942) post la edzo - Zimmermann, mortigita en Treblinka. Estis ankaŭ aliaj infanoj en la familio, pli frue mortintaj: Fejgla (1862-1866), Hirsz (1870-1870) kaj Mina (1872-1873).

Bildo 4. La edukado de Ludoviko. Bjalistoko. Elementa Lernejo cheder (cheder estis lernejo por judaj knaboj 3-5-jaraj, plej ofte en la instruista domo) kaj Reala Gimnazio ĝis 1873 . Varsovio – La 2-a Registara Gimnazio (Filologia) ĝis 1879. Moskvo – Varsovio – La medicinaj studoj en Moskvo dum du jaroj, sekve la daŭrigo en la Varsovia Universitato. Diplomo de kuracisto en 1885, la okulista specialiĝo en Vieno, kaj fine propra okulista laborejo en Varsovio.

Bildo 5. La unua libro de D-ro Esperanto. La 26-an de julio 1887 oni finis la presadon de la rusa esperanta versio, en la kvanto de 3000 ekz. kaj jam post unu semajno en la pola esperanta versio en la eldonkvanto de 2000 ekz. 40-paĝa libreto kun antaŭparolo, gramatiko, dulingva vortaro, fragmentoj de Biblio kaj la preĝo – Patro Nia, kelkaj versaĵoj de Ludoviko. La libreto entenis ankaŭ kelkajn kartetojn kun la eblo deklari sin pri la ellerno de la internacia lingvo. Ili estis resendeblaj al la adresinto post la enskribo de la nomoj de la deklarinto. Pri la kolportado okupiĝis la familio. Ludoviko postlasis riĉan literaturan heredaĵon, i.a. multajn tradukojn de klasikaĵoj de literaturo.

Bildo 6. La geedziĝo de Ludoviko kun Klara Silbernik, la filino de riĉa komercisto el Kovno – Aleksander Silbernik, okazis la 9-an de aŭgusto 1887. Klara destinis sian tutan doton por la eldono de la libreto „La internacia lingvo” kiam ili abmaŭ ankoraŭ estis gefianĉoj. Aperis la versioj: rusa, pola, germana kaj franca. La aŭtoro alprenis la pseŭdonomon „D-ro Esperanto”. Klara konis E-on kaj apogis sian edzon en la E-agado, ŝi okupiĝis pri administrado kaj estis lia sekretariino. Ŝi akompanis sian edzon dum ĉiuj liaj vojaĝoj kaj UK-oj ankaŭ post ties morto. La lasta ŝia UK okazis en Vieno en 1924, kiu estis la jaro de ŝia morto.

Bildo 7. Ĉiuj gefiloj de Ludoviko konis E-on kaj apogis sian patron en la agado, partoprenante kune en UK-oj kaj post lia morto ili daŭrigis la E-agadon. La plej juna Lidia dediĉis sian vivon al la ideo de sia patro. Adam (1888-1940) esperantisto, okulisto, oficiro de la Pola Armeo, direktoro de la Malnovtestamenta Hospitalo, mortigita en 1940 en Palmiry. Zofia (1889-1942) esperantistino, infankuracistino, pereis en 1942 en Treblinka. Lidia (1904-1942) esperantistino, Bahaanino, instruistino kaj tradukistino. pereis en 1942 en Treblinka.

Bildo 8. Esperantujo - la vorto koncernas ĉiuspecajn fenomenojn kaj okazaĵojn ligitajn kun la funkciado de E-o kaj ne estas limigita nur al la funkciado de E-organizaĵoj kaj personoj. Esperantisto. Persono konanta E-on kaj uzanta ĝin, sendepende de la celo uzi ĝin. Esperantistoj ne devas, sed povas, aliĝi al ajna aktiva E-organizaĵo. Tiuspeca aparteneco estas rekomendinda (paragrafo 5 de la Bulonja Deklaracio 1905) Bildo 9. Ludoviko Zamenhof, granda idealisto, modesta homo, la tutan vivon dediĉinta sin al la internacia lingvo. Kiam li estis forpasinta, E-o posedis jam siajn adeptojn en la tuta mondo. Homoj okupiĝis pri la lingvo pro diversaj kialoj, sed certe la ĉefa el ili estis la ideo de Zamenhof pri la natura lingvo, detruanta dividiĝojn inter homoj, kiuj rimarkos en sia najbaro la homon kaj fraton.

Bildo 10. Nepo. Ludwik Krzysztof Zamenhof-Zaleski, (naskiĝinta la 23-an de januaro 1925 en Varsovio). Dum la 2-a Mondmilito kun la plej proksima familio transloĝigita al la varsovia geto. Feliĉe saviĝinta de tie helpe de la pola pastro Marceli Godlewski. Poste li kaŝis sin sub la alprenita nomo Zaleski. Post la milito fininta la Varsovian Politeknikon kaj laboranta tie. En la 60-aj jaroj li elmigris al Francujo. Li estas emeritiĝinta profesoro de la Politekniko en Milano kaj la Altlernejo pri Arkitekturo en Parizo, kie li loĝas ĝis nun.

La ekspozicio estas pollingva. La aŭtorino estas kaj reĝisoris ĝin Jadwiga Greger en la kunlaboro kun Joanna Antczak, kiu ĉion aranĝis kaj preparis grafike en komputilo.