×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Komputiloj por solvi mondan nutroproblemon

a tutmonda agrikulturo povus nutri 825 milionojn pli da homoj ol hodiaŭ, se la agrikulturaj areoj estus optimume ekspluatataj. Signife pli la tuberaj fruktoj kaj pli da ternuksoj kaj da sojo estu plantataj, kaj aliflanke malpli da maizo, da rizo, da milio, da sukerkano kaj sukerbetoj, sed precipe malpli da tritiko. Tion elkalkulis sciencistoj de la universitato de Virĝinio en Usono.

Estas kontribuo al intensa debato: Ke la mondo post kelkaj jardekoj bezonos sufiĉe da nutraĵoj por naŭ miliardoj da homoj, tio jam delonge okupas agrosciencistojn. Iliaj ideoj koncernas ĉefe tri agadkampojn: optimumigi la produktivon de ekzistantaj agrikulturaj areoj, bremsi malŝparon kaj malaltigi la kvoton de bestodevenaj nutraĵoj. Sed la sciencistoj el la universitato de Virĝinio nun prezentas novan ideon: Farmistoj povus ŝanĝi siajn kampajn fruktojn por pli bone mastrumi la disponeblajn fontojn, nome precipe akvon.

La esploristoj transdonis tiun optimumigan taskon al komputilo. Ĝi elkalkulu por ĉiu ŝtato la plej bonan mikson el 14 kutimaj agrofruktoj kiuj ampleksas proksimume tri kvaronojn de la mondskala kultivado. Temas precipe pri bazaj nutraĵoj; oni preterlasis kultivareojn por fruktoj, legomoj kaj faboj. "Se oni transiras al plantoj kun malpli da bezono pri akvo, sed kun pli alta nutra valoro, tiam eblas maksimumigi la rikoltojn", diras sciencisto. Sojo kaj ternuksoj ekzemple liveras aparte multe da proteinoj. Tuberoj havas malpli grandan nutran valoron en kilogramo, sed la elhektara rikolto estas tre alta. Ĉiuj tri plantoj ofertas avantaĝojn kompare kun la soifaj kampoj por maizo, rizo kaj tritiko.

En la kalkula modelo kaj la kvoto de la produktotaj proteinoj povas plialtiĝi je 19 procentoj kaj la kvanto da kalorioj je 10 procentoj, kaj aliflanke la tutmonda konsumo de akvo povus reduktiĝi je proksimume unu okono. Preskaŭ triono de la entuta elŝparo koncernas Hindion. Ĉilio laŭ la kalkulmodelo povus redukti sian irigacion al dekono; Israelo bezonus tiam je 51 procentoj malpli da pluvakvo, la Sudano eĉ preskaŭ je 70 procentoj. Kaj la metodo ne kondukos al monokulturoj, substrekas la esploristoj, ĉar ilia modelo konsideras ankaŭ diversecon, kvaliton de la grundo kaj la kvanton da nutraĵoj por bestoj.

Ne ĉiu lando ricevas la saman recepton, parte la rekomendoj kontraŭas al la tutmonda tendenco: Ekzemple Germanio anstataŭu la duonon de la produktado de tritiko kaj trionon de la produktado de sukerbetoj per maizo, terpomoj kaj betoj. La tuberoj laŭ la modelo povus liveri sesoble pli da rikolto ol ĝis nun. Kolzon la komputilo reduktis favore al sunfloroj, sojo kaj milio. Fine la germana agrikulturo konsumus je proksimume 10 procentoj malpli da akvo kaj produktus je 9 procentoj pli da kalorioj kaj je 12 procentoj pli da proteino.

Al aliaj landoj helpus multe pli grandaj ŝanĝoj: Etiopio povus sesobligi sian produktadon de proteino kaj povus duobligi la nombron de kalorioj, se oni kultivas grandkvante ternukson kaj sojon kaj rezignas aliflanke pri maizo, milio kaj tritiko. Pakistano draste reduktu aldone al la tri specoj de grenoj la produktadon de sukerkano, sed produktu anstataŭe 18-oble pli da sunfloroj, 23-oble pli da tuberoj kaj 47-oble pli da ternuksoj ol ĝis nun. Aŭstralio devus plialtigi sian rikolton de terpomoj eĉ je la faktoro 220, sed devus forstreki preskaŭ plene la produktadon de tritiko. La lando tiam produktus duoble pli da kalorioj kaj pli ol trioble pli da proteino.

La elkalkulita modelo tamen nur estas unua paŝo por ricevi pli klaran bildon pri la eblecoj de la estonta agrikulturo. Necesos adapti la modelon al bezonoj de la homoj en la koncernaj landoj. Ekzemple en Italio ne eblus anstataŭi la produktadon de tritiko per terpomoj. La homoj tie ja daŭre volas manĝi pastaĵojn.