×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Komentoj pri Pandunia

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En sia ampleksa kaj bonega (ital-lingva) libro La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea (publikigita en Esperanto en 1994 kun la titolo La serĉado de la perfekta lingvo) Umberto Eco mencias en la ĉapitro “La internaciaj helpaj lingvoj” du francajn aŭtorojn, kiuj registris kaj priskribis 38 tiajn projektojn, ellaboritajn nur en la 19-a jarcento !! ! Nun Paulo Sérgio skribis en sia artikolo de la 11-a de oktobro pri nova projekto: Pandunia. Ellabori novan internacian lingvon – post la sukceso de Esperanto – ŝajnas al mi voli reinventi la radon.

Tamen, evidente ĉiu ajn rajtas provi ellabori internacian lingvon pli bonan ol Esperanto.

Hodiaŭ mi faros kelkajn komentojn pri Pandunia.

Paulo Sérgio diris ke “la vortotrezoro [de tiu lingvo] estas prenita el lingvofamilioj el ĉiuj mondregionoj, dum Esperanto, laŭ ilia opinio [t.e. laŭ la opinio de la aŭtoroj], estas tro okcidenteca lingvo”.

Fakte la Esperanta vortotrezoro baziĝas sur eŭropaj lingvoj, precipe la latina.

a. Vere tio signifas, ke kelkaj okcidentuloj – ĉefe tiuj kies denaska (aŭ kutime parolata) lingvo estas latindevena – havas avantaĝojn por kompreni Esperanton, dum la ne-okcidentuloj devas lerni ĉiujn vortojn. Aliflanke, por skribi aŭ paroli, la denaska lingvo de la okcidentuloj povas kompliki la aferon pro ĝia interfero; t.e. multfoje la okcidentuloj erare pensas, ke iu vorto de ilia – aŭ alia konata – lingvo uzeblas en Esperanto.

b. Ĉiuokaze de kelkaj jardekoj oni uzas en multaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – la tiel nomatajn internaciismojn (vortojn kaj terminojn kiuj devenas ĉefe de la greka, latina aŭ angla) por la sennombraj aferoj de la hodiaŭa mondo.

Kio estas la avantaĝo de lingvo, kies “vortotrezoro estas prenita el lingvofamilioj el ĉiuj mondregionoj”? Kio estas la avantaĝo ekzemple por afrikanoj, se kelkaj (do malmultaj) vortoj estas prenitaj el ilia denaska lingvo?

Evidente por bone taksi Pandunia-n kaj kompari ĝin kun Esperanto necesus lerni ĝin. Tion mi ne intencas fari.

Sed mi rigardis kelkajn ĝiajn regulojn (en http://www.pandunia.info/esperanto/gramatiko.html) kaj faras la jenajn demandojn:

1) Ĉar la personaj pronomoj „li, ŝi, ri, ĝi” ĉiuj estas “ta” en Pandunia, kiel la leganto aŭ aŭskultanto scias – aparte en longa teksto – pri kia homo temas?

2) Kio estas la avantaĝo ke ekzistas du manieroj diri la samon, kiel en la suba ekzemplo? mi ge jia - mia hejmo jia de mi - hejmo de mi

3) En iu retpaĝo mi vidis, kiel oni distingas la tensojn en Pandunia, sed poste mi ne plu trovis ĝin. Bedaŭrinde en la supre menciita paĝo de Pandunia pri gramatiko mankas ajna informo pri tensoj!!! Mi legis aliajn tekstojn pri tiu lingvo (ekzemple http://www.pandunia.info/makala/Pandunia_in_Interlinguistica_Tartuensis_10.pdf), sed ankaŭ en ili mankas informo pri la tensoj.

En la paĝo“Utilaj frazoj” (http://www.pandunia.info/esperanto/jumle.html) mi vidis ununuran frazon en la pasinta tenso: mi vida ye yer. Mi vidis lin/ŝin hieraŭ.

Do ŝajnas, ke la verboj neniel varias (ekzemple “vida” signifas “vidi”, “vidas”, “vidis” ktp. ), kaj pro tio necesas adverbo por informi pri kiu tenso temas.

Fine mi vidis en alia paĝo (kiun Paulo Sérgio indikis al mi: http://www.pandunia.info/english/bax_kanun.html), ke la tensoj estas formataj per la aldono de iu vorto al la verbo: “gon” (pasinteco), “nun” (nuntempo), “futur” (estonteco). Kaj en alia paĝo (http://www.pandunia.info/english/darse.html) oni montras pliajn tiajn vortojn: ja – jam, gang – ĵus, hai – ankoraŭ, sun – baldaŭ. Tamen, kial la aldono de vorto estus pli avantaĝa ol finaĵo ĉe la propra verbo (kiel en Esperanto “-as”, “-is”, “-os”)?

Kaj kio pri la kondicionalo? Kiel oni diras en Pandunia: “Se ŝi estus volinta, li estus edziĝinta kun ŝi.”?

Kaj ĉu ne strangas, ke en malsamaj paĝoj pri la gramatiko de Pandunia (http://www.pandunia.info/esperanto/gramatiko.html, http://www.pandunia.info/english/bax_kanun.html, http://www.pandunia.info/english/darse.html) la informoj malsamas?

En anglalingva – sed ne en la Esperanta (!) – paĝo de Pandunia (http://www.pandunia.info/english/dunia_pijin.html) oni asertas, ke tiu lingvo estas nova piĝino, kaj oni eksplikas, ke “piĝino estas simpligita versio de lingvo, kiu disvolviĝas, kiam homoj bezonas komunikiĝi, sed ne parolas komunan lingvon”. Kaj oni aldonas: “La ununura celo estas komunikiĝi; pro tio piĝinoj forlasas nenecesajn gramatikajn faktojn [...].”

Do, nun ni scias, ke Pandunia volas esti piĝino, kies celo estas, ke homoj povu facile komunikiĝi (en situacioj “kiam homoj bezonas komunikiĝi, sed ne parolas komunan lingvon”).

Male la celo de Esperanto estas, servi kiel normala lingvo en ĉiuj sferoj de la vivo (ĉiuj sciencoj, literaturo, poezio, juro ktp.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En sia ampleksa kaj bonega (ital-lingva) libro La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea (publikigita en Esperanto en 1994 kun la titolo La serĉado de la perfekta lingvo) Umberto Eco mencias en la ĉapitro “La internaciaj helpaj lingvoj” du francajn aŭtorojn, kiuj registris kaj priskribis 38 tiajn projektojn, ellaboritajn nur en la 19-a jarcento !! !

Nun Paulo Sérgio skribis en sia artikolo de la 11-a de oktobro pri nova projekto: Pandunia. Ellabori novan internacian lingvon – post la sukceso de Esperanto – ŝajnas al mi voli reinventi la radon.

Tamen, evidente ĉiu ajn rajtas provi ellabori internacian lingvon pli bonan ol Esperanto.

Hodiaŭ mi faros kelkajn komentojn pri Pandunia.

Paulo Sérgio diris ke “la vortotrezoro [de tiu lingvo] estas prenita el lingvofamilioj el ĉiuj mondregionoj, dum Esperanto, laŭ ilia opinio [t.e. laŭ la opinio de la aŭtoroj], estas tro okcidenteca lingvo”.

Fakte la Esperanta vortotrezoro baziĝas sur eŭropaj lingvoj, precipe la latina.

a. Vere tio signifas, ke kelkaj okcidentuloj – ĉefe tiuj kies denaska (aŭ kutime parolata) lingvo estas latindevena – havas avantaĝojn por kompreni Esperanton, dum la ne-okcidentuloj devas lerni ĉiujn vortojn. Aliflanke, por skribi aŭ paroli, la denaska lingvo de la okcidentuloj povas kompliki la aferon pro ĝia interfero; t.e. multfoje la okcidentuloj erare pensas, ke iu vorto de ilia – aŭ alia konata – lingvo uzeblas en Esperanto.

b. Ĉiuokaze de kelkaj jardekoj oni uzas en multaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – la tiel nomatajn internaciismojn (vortojn kaj terminojn kiuj devenas ĉefe de la greka, latina aŭ angla) por la sennombraj aferoj de la hodiaŭa mondo.

Kio estas la avantaĝo de lingvo, kies “vortotrezoro estas prenita el lingvofamilioj el ĉiuj mondregionoj”? Kio estas la avantaĝo ekzemple por afrikanoj, se kelkaj (do malmultaj) vortoj estas prenitaj el ilia denaska lingvo?

Evidente por bone taksi Pandunia-n kaj kompari ĝin kun Esperanto necesus lerni ĝin. Tion mi ne intencas fari.

Sed mi rigardis kelkajn ĝiajn regulojn (en http://www.pandunia.info/esperanto/gramatiko.html) kaj faras la jenajn demandojn:

1) Ĉar la personaj pronomoj „li, ŝi, ri, ĝi” ĉiuj estas “ta” en Pandunia, kiel la leganto aŭ aŭskultanto scias – aparte en longa teksto – pri kia homo temas?

2) Kio estas la avantaĝo ke ekzistas du manieroj diri la samon, kiel en la suba ekzemplo? mi ge jia - mia hejmo jia de mi - hejmo de mi

3) En iu retpaĝo mi vidis, kiel oni distingas la tensojn en Pandunia, sed poste mi ne plu trovis ĝin. Bedaŭrinde en la supre menciita paĝo de Pandunia pri gramatiko mankas ajna informo pri tensoj!!! Mi legis aliajn tekstojn pri tiu lingvo (ekzemple http://www.pandunia.info/makala/Pandunia_in_Interlinguistica_Tartuensis_10.pdf), sed ankaŭ en ili mankas informo pri la tensoj.

En la paĝo“Utilaj frazoj” (http://www.pandunia.info/esperanto/jumle.html) mi vidis ununuran frazon en la pasinta tenso: mi vida ye yer. Mi vidis lin/ŝin hieraŭ.

Do ŝajnas, ke la verboj neniel varias (ekzemple “vida” signifas “vidi”, “vidas”, “vidis” ktp. ), kaj pro tio necesas adverbo por informi pri kiu tenso temas.

Fine mi vidis en alia paĝo (kiun Paulo Sérgio indikis al mi: http://www.pandunia.info/english/bax_kanun.html), ke la tensoj estas formataj per la aldono de iu vorto al la verbo: “gon” (pasinteco), “nun” (nuntempo), “futur” (estonteco). Kaj en alia paĝo (http://www.pandunia.info/english/darse.html) oni montras pliajn tiajn vortojn: ja – jam, gang – ĵus, hai – ankoraŭ, sun – baldaŭ. Tamen, kial la aldono de vorto estus pli avantaĝa ol finaĵo ĉe la propra verbo (kiel en Esperanto “-as”, “-is”, “-os”)?

Kaj kio pri la kondicionalo? Kiel oni diras en Pandunia: “Se ŝi estus volinta, li estus edziĝinta kun ŝi.”?

Kaj ĉu ne strangas, ke en malsamaj paĝoj pri la gramatiko de Pandunia (http://www.pandunia.info/esperanto/gramatiko.html, http://www.pandunia.info/english/bax_kanun.html, http://www.pandunia.info/english/darse.html) la informoj malsamas?

En anglalingva – sed ne en la Esperanta (!) – paĝo de Pandunia (http://www.pandunia.info/english/dunia_pijin.html) oni asertas, ke tiu lingvo estas nova piĝino, kaj oni eksplikas, ke “piĝino estas simpligita versio de lingvo, kiu disvolviĝas, kiam homoj bezonas komunikiĝi, sed ne parolas komunan lingvon”. Kaj oni aldonas: “La ununura celo estas komunikiĝi; pro tio piĝinoj forlasas nenecesajn gramatikajn faktojn [...].”

Do, nun ni scias, ke Pandunia volas esti piĝino, kies celo estas, ke homoj povu facile komunikiĝi (en situacioj “kiam homoj bezonas komunikiĝi, sed ne parolas komunan lingvon”).

Male la celo de Esperanto estas, servi kiel normala lingvo en ĉiuj sferoj de la vivo (ĉiuj sciencoj, literaturo, poezio, juro ktp. ).