×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kiu jaro estas nun?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Eble ankaŭ al vi okazas, ke kiam forpasas samideanoj, trafas al vi diversaj materialoj, kiujn ili postlasas. Indas ilin almenaŭ trarigardi por povi decidi, kion fari – kiagrade tia heredaĵo povas esti utiligita. Troveblas ĉeokaze eble eĉ notkajeroj, kiuj malkovras iujn interesajn faktojn, pensojn aŭ rimarkojn de la malvivanto. Mi ĵus estis farinta similan trarigardon. Dank' al tio kaptis mian atenton mallonga letero skribita al la revuo „Juna Amiko” (aperanta en Hungario) fare de M. Reza Torabi el la 1998-a jaro. Mi citos ĝin.

Malnovaj historiaj libroj mencias Iranon kiel Persujon. Tio signifas ke Irano estas la lando de persoj. La plejmulto de la persoj estas islamanoj. La islama religio devenas de Arabujo. Kvankam irananoj ne estas arabdevenaj, tamen ili akceptis ĝin (la religion – la memorigo de la aŭtoro), kaj ankaŭ la irana kalendaro estas laŭ la islama religio. En Irano nun estas la 1377-a jaro (laŭ 1998). Tio signifas, ke Mahometo, la islama profeto antaŭ 1377 jaroj fuĝis el Mekko al Medina.

En arabaj landoj oni havas kalendaron laŭ la lunjaro sed de pratempo la irananoj kalkulas laŭ la sunjaro. Pro tio, en arabaj landoj oni havas nun la 1419-an jaron, dum en Irano - la 1377-an, kiel mi menciis supre (sed laŭ prairana kalendaro jam estas pli ol 2700! ). La jaro ankaŭ en Irano havas 12 monatojn. La ses unuaj monatoj konsistas el po 31 tagoj, la sekvaj kvin - el 30 tagoj kaj la lasta havas 29 tagojn, escepte superjaron, kiam ankaŭ ĝi havas 30 tagojn.

La plej granda festo por irananoj estas la Novjaro (Novruzfesto), t.e. la 21-a de marto. Tio signifas, ke la nova jaro en Irano komenciĝas per printempo. La 13-an de Farvardin (la 2-an de aprilo) ĉiuj veturas ekster la urbojn por festi la verdiĝon en la naturo. Krom Irano tiu ĉi kalendaro estas uzata en Afganio kaj, kvankam neoficiale, ankaŭ en Taĝikio kaj Turkmenio. Por alilandanoj certe estas interese, ke gazetoj kaj ĵurnaloj havas la daton, sur la titolpago, laŭ la irana kaj romia kalendaroj.

La letero estas por mi interesa, ĉar ĝi estas la ekzemplo, kiel ni diferencas, ne nur per la karakteroj, sed per multaj aliaj detaloj, kiuj igas niajn vivojn tute aliaj. Mi pensas, ke mankas al ni ĉiam multe da scio pri nia diverseco, kies kono unuflanke riĉigas nin, kaj aliflanke permesas pli bone kompreni unu la alian. Mia deziro do estus, ke okazu kiel eble plej multe da tiaspecaj tekstoj, rakontoj kaj sonartikoloj, kiuj traktu kiel eble detale nian diversecon, bele „prinutrante” nian scivolemon pri la vivo de nia frataro.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Eble ankaŭ al vi okazas, ke kiam forpasas samideanoj, trafas al vi diversaj materialoj, kiujn ili postlasas. Indas ilin almenaŭ trarigardi por povi decidi, kion fari – kiagrade tia heredaĵo povas esti utiligita. Troveblas ĉeokaze eble eĉ notkajeroj, kiuj malkovras iujn interesajn faktojn, pensojn aŭ rimarkojn de la malvivanto. Mi ĵus estis farinta similan trarigardon. Dank' al tio kaptis mian atenton mallonga letero skribita al la revuo „Juna Amiko” (aperanta en Hungario) fare de M. Reza Torabi el la 1998-a jaro. Mi citos ĝin.

Malnovaj historiaj libroj mencias Iranon kiel Persujon. Tio signifas ke Irano estas la lando de persoj. La plejmulto de la persoj estas islamanoj. La islama religio devenas de Arabujo. Kvankam irananoj ne estas arabdevenaj, tamen ili akceptis ĝin (la religion – la memorigo de la aŭtoro), kaj ankaŭ la irana kalendaro estas laŭ la islama religio. En Irano nun estas la 1377-a jaro (laŭ 1998). Tio signifas, ke Mahometo, la islama profeto antaŭ 1377 jaroj fuĝis el Mekko al Medina.

En arabaj landoj oni havas kalendaron laŭ la lunjaro sed de pratempo la irananoj kalkulas laŭ la sunjaro. Pro tio, en arabaj landoj oni havas nun la 1419-an jaron, dum en Irano - la 1377-an, kiel mi menciis supre (sed laŭ prairana kalendaro jam estas pli ol 2700! ).

La jaro ankaŭ en Irano havas 12 monatojn. La ses unuaj monatoj konsistas el po 31 tagoj, la sekvaj kvin - el 30 tagoj kaj la lasta havas 29 tagojn, escepte superjaron, kiam ankaŭ ĝi havas 30 tagojn.