×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kio gravas por bona vivo en alta aĝo?

Kio gravas por bona vivo en alta aĝo?

Ĉiutaga moviĝado, bonaj rilatoj al amikoj kaj familio kaj pozitiva sinteno al la vivo: Per tiuj elementoj laŭ ekkonoj de esploristoj eblas bone altaĝiĝi - kaj fariĝi surprize feliĉa. Sed multaj homoj sentas timon pri la tre alta aĝo.

Ne nepre sana, sed vigla - tiel sentas sin multaj homoj pli ol 90-jaraj kiuj havas ankoraŭ plejgrandparte memdecidan vivon. Laŭ aktuala studaĵo ili estas ofte eĉ pli feliĉaj ol 70-jaruloj. Se oni havas pozitivan sintenon al la vivo, malvastajn sociajn rilatojn kaj ĉiutagan moviĝadon, tiam eĉ malsanoj apenaŭ ĝenas la bonfarton.

La germanaj esploristoj volis konstati ĉu tiuj altaĝaj homoj estas aparte sanaj, bonhavaj aŭ kleraj? Kaj fakte montriĝis ke krom la aĝo la altaĝuloj apenaŭ havis ion komunan: Ili estis aŭ meze kleraj aŭ tre kleraj, ili aŭ vivis en luita loĝejo aŭ en propra domo. Kaj la enketitoj devenis aŭ el pli bonaj aŭ el malpli bonaj kvartaloj de la urbo.

Plej multaj el ili havis iun malsanon kaj tial prenis averaĝe ses medikamentojn ĉiutage. Malgraŭ tiuj malsanoj la enketitoj sentis sin surprize sanaj. Kaj kvankam ili pli ofte havas sanproblemojn ol pli junaj homoj, ili estas superaveraĝe pli vivoĝojaj kaj optimismaj. Ili montras tute apartajn fortojn. Tial la esploristoj nomis ilin "viglaj 90-jaruloj", ĉar ili ne estas sanaj sed viglaj. La partoprenantoj en la studaĵo aĝis averaĝe 92 jarojn, sed sentis sin averaĝe kiel 72-jaraj.

Proksimume la duono de la pli-ol-90-jaruloj respondis je la demando: "Kiom kontenta vi estas pri via vivo? ": "Plene kontenta". Ĉe homoj inter 70 kaj 90 jaroj tion diris nur duone tiom da ili. Kaj plej multaj altaĝuloj volas eĉ fariĝi pli aĝaj: Tri kvaronoj diris ke se ili daŭre bonfartos kiel ĝis nun, ili ŝatus ankoraŭ vivi dum tri ĝis kvin pluaj jaroj.

Kio unuigas la viglajn altaĝulojn estas, ke preskaŭ 80 procentoj el ili plenumas ĉiutage dum almenaŭ 30 minutoj korpan aktivecon. Kaj 90 procentoj nomas homon kiu estas grava al ili kaj kun kiu ili havas malvastan rilaton kaj sentas ĝojon. Krome ili atentas pri ekvilibrita nutrado, pri sufiĉe da trinkado kaj koncerne alkoholon kaj cigaredoj ili pretas nur pri modera konsumo.

Ĉu oni en alta aĝo povas vivi bone kaj feliĉe, tio rilatas kun multe pli ol kun malsanoj. "La subjektiva vivovolo estas multe pli grava ol la demando ĉu oni havas artrozon", diras esploristo. Se tiu vivovolo iom post iom malaperas, tiam ankaŭ la morto alproksimiĝas. Tial neniam estas tro malfrue entrepreni ion kio helpas konservi pli da vivovolo.