×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kiel detektivoj ĉasis magiiston

Tiu ĉi GRANDA KATFABELO 3 estis produktita de Jarka Malá el Ĉeĥio Parolante jam pri tio, kion ĉion la kato scias, ni devas ankoraŭ ion rakonti. La princidino ie aŭdis, ke ĉiĉo falanta de alto, ĉiam falas je piedoj kaj nenio okazas al ĝi. Do foje ŝi prenis Jurkan, rampis kun ĝi sur tegmenton, kaj por provi tion, lasis fali la karan Jurkan tra fenestreto el ega alto. Tuj poste ŝi elrigardis, ĉu vere ŝia ĉiĉinjo falis je la piedoj; sed Jurka ne falis je la piedoj, ĉar ĝi falis sur la kapon de iu sinjoro, ĝuste iranta malsupre surstrate. Eble Jurka falante iel enigis ungetojn en lian kapon, aŭ kiu scias, kio ne plaĉis al li ĉe tio - kurte, li ne lasis la katinon sidi sur la kapo, kiel eble la princidino opiniis, ke li devus fari, sed li deprenis ĝin, ŝovis sub jakon kaj rapidpaŝe malaperis.

Plore morne kuris la princidino el la subtegmento kaj direkte al la sinjoro reĝo. "Be, be," ŝi ploris, iris malsupre sinjoro kaj ŝtelis de ni Juu- uurkan! " La reĝo aŭdis tion kaj ektimis. "Kato tie, kato alie," li opiniis, "sed ĉi tiu katino estas alkondukonta al ni venontan reĝon. "Ĝin," li opiniis, "tamen nur mi ne ŝatus perdi. " Rapide li igis venigi policprezidanton. "Tiel kaj tiel," li diras al li, "iu ŝtelis de ni la nigran katon Jurka. Li portis ĝin sub la jako kaj iris onidire tra ie for. " La policprezidanto sulkis la brovojn, meditis duonhoron kaj poste diris: "Sinjoro reĝo, la katinon mi trovos helpe de disinjoro, de polico publika kaj sekreta, de la tuta armeo, artilerio, floto, estingistaro, ŝipoj submaraj kaj aerŝipoj, aŭguristoj, kartistinoj kaj de la tuta cetera loĝantaro. " Tuj la prezidanto kunvenigis siajn plej bonajn detektivojn. Detektivo, infanoj, estas sinjoro, kiu estas en servoj de sekreta polico kaj estas vestita kiel ĉiu alia homo, sed ĉiam li estas alivestita je iu, por ke neniu ekkonu lin. Kaj detektivo ĉion solvas, ĉion trovas, ĉiun kuratingas, ĉion scias kaj nenion timas. Kiel vi vidas, ne estas facile esti detektivo.

Do tuj kunvenigis la prezidanto siajn plej bonajn detektivojn. Ili estis tri fratoj, Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo; plue ruza italo Signor Sagazzi, gaja dika nederlandano Mynheer Ŝovsin, slava grandulo Leonov kaj morna, malparolema skoto Mister Morney. Kvin vortoj, kaj ili jam sciis, pri kio temas; kaj kiu la ŝteliston kaptos, ricevos grandan rekompencon.

"Si," ekkriis Sagazzi. "Jaa," diris gaje Ŝovsin. "Mm," murmuris Leonov. "Well," aldiris Morney lakone. Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo simple palpebrumis je si.

Post kvaronhoro sciiĝis Sciemulo, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako iris tra strato Spálená.

Post duonhoro informis Ĉieestinto, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako deflankiĝis supren al Vinohrady.

Post unu horo alkuris Ĉiosciulo, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako sidas en gastejo en Strašnice ĉe glaso da biero.

Sagazzi, Ŝovsin, Leonov kaj Morney ensaltis en la preparitan aŭton kaj flugveturis al Strašnice.

"Knaboj," diris Sagazzi, kiam ili alveturis tien, "krimulon tiom ruzegan ni devas ekkapti per ruzo. Lasu min agi." Dume, la sagaculo, pensis nur pri tio, ke la promesitan rekompencon li ricevu sola.

Li alivestis sin rapide je ŝnurfaristo vendanta ŝnurojn, kaj ekiris en la gastejon. Tie li vidas sidi fremdulon en nigra vesto, nigraharan, nigrabarban, palvizaĝan kaj kun belegaj, eĉ se iom melankoliaj okuloj. "Jen li," tuj ekkomprenis la detektivo. "Sinjoro signor kavaliro," li komencis hakparoli al li per la misa ĉeĥa lingvo, "mi vendas ŝnurojn, belajn, firmajn ŝnurojn, ili estas nedisŝireblaj, ŝnuroj kvazaŭ ferajn." Dum li estis montranta siajn ŝnurojn, ĉiel li ilin dismetadis, streĉadis, disetendadis, disvolvadis, transmetadis inter la manoj, sed dume liaj okuloj nurnur embuskis, kiel rapide nodligi kaj kateni.

"Mi ne bezonas," diris la fremdulo kaj skribis ion fingre sur la tablo. "Nur rigardu, sinjoro," hastparolis Sagazzi ankoraŭ pli fervore kaj transĵetadis, streĉadis, disvolvadis la ŝnurojn ankoraŭ pli rapide, "rigardu nur, kiel longaj ili estas, kiel firmaj ili estas, kiel maldikaj ili estas, kiel fortaj ili estas, kiel blankaj ili estas, kiel bonaj ili estas, kiel ili estas - kiel ili estas - Diable," li ekkriis subite angore, dismetadis kaj renversadis, komencis liaj manoj iel strange implikiĝi en ilin kaj la ŝnuroj de si mem nodiĝis, enmaŝiĝis, implikiĝis, nodligiĝis, kunligiĝis, kuntiriĝis, kaj subite (li rigardis kiel frenezulo) li mem havis per ili la manojn tute kaj firme katenitaj. Sagazzi eĉ ŝvitis pro angoro, sed opiniis, ke ankoraŭ li elkateniĝos. Li komencis skuiĝi kaj tordiĝi, skuegi sin kaj barakti, li saltis, kliniĝis kaj turniĝis por iel elvolviĝi el la ŝnuroj, kaj dume ĉiam pli rapide babilis: "Rigardu, rigardu, kia laboro, kia forto, kia firmeco, kia solideco, kia longeco, kia elasteco, kia beleco, kiaj, miadio, ŝnuroj!" Kaj dum li tordiĝis kaj saltis, ĉiam pli firme kaj rapide la ŝnuroj ĉirkaŭ lin turniĝis kaj volviĝis, nodiĝis kaj kuntiriĝis, ĝis senspire, katenita je la manoj kaj kruroj, longlarĝe ĉirkaŭligita kaj laĉita, falis Signor Sagazzi teren.

La fremdulo sidis, eĉ ne brovon movis, ankaŭ ne levetis la tristajn okulojn, nur kvazaŭ li desegnus ion fingre sur la tablo.

Dume jam la detektivoj ekstere miris, ke Sagazzi ne revenas. "Mm," ekkriis Leonov decide kaj rapidis en la gastejon. Li rigardas - Sagazzi kuŝas katenite sur la tero kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun la mallevita kapo ion fingre desegnanta sur la tablotuko.

"Mm," ekmurmuris la grandulo Leonov. "Kion per tio," demandis la fremdulo, "vi volas diri?" "Ke mi arestas vin," diris Leonov krude. La fremdulo nur levetis siajn rave belajn okulojn.

Leonov jam aletendis siajn grandegajn pugnojn, sed antaŭ tiuj okuloj li eksentis sin nebone. Kaj li enpoŝigis ambaŭ manojn kaj diras: "Mi, nu, ke vi iru prefere memvole. Kiun mi kaptos, en ties korpo eĉ osteto ne restos tuta. " "Pa," diris la fremdulo. "Jes, jes," daŭrigis la detektivo. "Kaj kies ŝultron mi frapetas, tiu estas por eterne lamigita. Min oni nomas Forta Leonov. " "Kara batuŝko," diras la fremdulo, "tio estas ja bela, sed forto ne estas ĉio. Kaj parolante kun mi, vi povus afable elpoŝigi viajn naĝilojn. " Leonov iom ekhontis kaj volis tuj elpoŝigi la manojn. Sed kio? Li ne povas kaj ne povas ilin eksterigi. Li provas tion per la dekstra - ĝi restas en la poŝo kvazaŭ alkreskinta. Li provas tion per la maldekstra - kvazaŭ kvintaloj ĝin tenus en la poŝo. Sed eĉ se kvintaloj tio estus, li eltirus ilin, sed la manon elpoŝigi li ne povas kaj ne povas, eĉ se li tiras kaj tiregas kaj skuegas kiel eble plej forte.

"Kiaj malbonaj ŝercoj," murmuris Leonov senpove. "Eĉ ne tiel malbonaj, kiel vi opinias," diris la fremdulo mallaŭte kaj plu fingre desegnis sur la tablo. Dum Leonov klopodis kaj ŝvitis kaj tordiĝis por elpoŝigi la manojn, miris la detektivoj, ke li ne revenas. "Mi iros tien," diris Ŝovsin mallonge, kaj en sia larĝeco ŝovis sin en la gastejon. Li rigardas - Sagazzi kuŝas katenite sur la planko, Leonov kun la manoj enpoŝe dancas tra la ĉambro kiel urso kaj ĉe la tablo la fremdulo kun la mallevita kapo kaj fingre desegnaĉas sur la tablo.

"Ĉu vi venas aresti min?" aŭdiĝis la fremdulo, antaŭ ol Ŝovsin povis ion diri.

"Je via dispono," ekkriis kompleze Ŝovsin kaj eltiris el poŝo ferajn katenojn. "Nur bonvolu, via moŝto, la manetojn etendi, ni surmetos la katenojn, mi petas, belajn fridajn katenojn, tute novajn katenetojn, via moŝto, el la plej fajna ŝtalo, kun bela blenda ĉeneto, ĉio la plej bonkvalita." Dume la ŝercema Ŝovsin tintegis per la katenoj kaj transĵetadis ilin de l' mano al mano, kvazaŭ montrante varon. "Bonvolu elekti," li hastparolis plu gaje, "neniun ni devigas, nur iom tiun, kiu mem ne volas; superfajnaj braceletoj, via moŝto, kun patentita seruro, bone alfarita, nenie ĝi premdoloras kaj nenie ĝi ĝenas," - tiam komencis Ŝovsin ruĝiĝi kaj ŝviti kaj transĵetadi la katenojn pli kaj pli rapide el la mano en la alian, "belegaj katenoj, faritaj ĝuste por la sinjoro, uf, ha, ha! el kanonŝta- ŝta- ŝtalo, hardita en ho-ha-ho-uf! fajro, en fajro, en la plej inkan-kan-kan-kan- hu inkadeska fajrujo kaj - sakre!" subite ekkriegis Ŝovsin kaj ĵetegis la katenojn teren. Kial li, povrulo, ne ĵetegus! kaj kial li ne transĵetadus ilin en la manoj! ja la katenoj estis blanke inkandeskaj, kaj apenaŭ ili falis teren, ilin brultruigis la plankon, mire ke ili ne flamigis ĝin.

Dume ekstere Morney jam miris, ke neniu revenas. "Well," li ekkriis energie, eltiris revolveron kaj penetris en la gastejon. Li rigardas - ĉie fumoplene, Ŝovsin saltas pro doloro tra la ĉambro kaj blovas sur la manplatojn, Leonov tordiĝas kun la enpoŝigitaj manoj, Sagazzi kuŝas katenite sur la planko kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun la mallevita kapo, pentraĉas ion sur la tablotuko.

"Well," eldiris Morney kaj iris kun revolvero rekte kontraŭ la fremdulon. La fremdulo direktis al li sian dolĉan, mediteman rigardon. Morney eksentis, ke lia mano ektremis antaŭ tiuj okuloj, sed superregis sin kaj pafis el la plejproksimo je la fremdulo ĉiujn ses kuglojn el la revolvero frunten inter la okulojn.

"Ĉu jam prete?" demandis la fremdulo.

"Ankoraŭ ne," rediris Morney, eltiris la duan revolveron kaj pafis pluajn ses kuglojn sur la frunton de la fremdulo. "Prete?" demandis la fremdulo.

"Jes," diris Morney, turniĝis sur la kalkano, kaj krucmetinte la manojn, eksidis en angulo sur benko. "Do, mi pagas," ekkriis la fremdulo kaj per dekhelero tintigis la glason. Sed el la hejmanoj venis neniu. Ĉiuj kaŝiĝis pro timo en subtegmento, aŭdinte la pafadon. La fremdulo lasis do dekheleron sur la tablo, salutis la detektivojn kaj trankvile foriris.

Tiumomente aperis en unu fenestro la kapo de Sciemulo, en la alia de Ĉieestinto kaj en la tria de Ĉiosciulo. La unua ensaltis Sciemulo tra la fenestro en la ĉambron.

"Knaboj," li diras, "kie vi havas lin?" Kaj li ekridis.

Tra la dua fenestro ensaltis Ĉieestinto. "Ŝajnas al mi," li diris, "ke Sagazzi kuŝaĉas tie sur la planko. " Tra la tria fenestro ensaltis Ĉiosciulo. "Kaj al mi ŝajnas," li diras, ke Ŝovsin estas nun iel morna. " "Mi opinias," incitis Sciemulo, "ke Morney nun ne rigardas kiel leono. " "Kaj mi opinias," findiris Ĉieestinto, "ke Leonov ne estas ĝuste sagaca." Sagazzi sidiĝis sur la planko. "Knaboj," li defendis sin, "tio ne estas nur per si mem. Tiu ŝtelisto katenis min kaj eĉ ne fingre min tuŝis. " "Kaj miajn manojn," murmuris Leonov, "li alfrostigis en la poŝoj. " "Kaj al mi," lamentis Ŝovsin, "li inkandeskigis la katenojn en la manoj. " "Well," aldiris Morney, "ĉio ĉi estas nenio. Sed mi enpafis al li dek du kuglojn frunten, kaj post ili restis eĉ ne vundeto. " "Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo ekrigardis sin. "Al mi ŝajnas," komencis Sciemulo. " -- ke la ŝtelisto - " daŭrigis Ĉieestinto. " -- fakte estas magiisto," findiris Ĉiosciulo. "Pa, knaboj," diris plue Sciemulo, "ni havas lin en kaptilo. Ni alkondukis mil soldatojn - " " - kaj igis ĉirkaŭi la gastejon," daŭrigis Ĉieestinto. " - ke eĉ ne muso fuĝos de ĉi tie," aldiris Ĉiosciulo. Tiumomente eksonis ekstere knalo el mil fusiloj, kvazaŭ tondro ekbatus.

"Jam li ne plu vivas," ekkriis ĉiuj detektivoj kvazaŭ unubuŝe. La pordo larĝe malfermiĝis kaj en la ĉambron salteniris komandanto de la soldatoj. "Obeeme mi raportas," li ekparolis, "ke la gastejon ni ĉirkaŭis. Mi ordonis, ke eĉ ne muso rajtas el la gastejo. Kaj jen, knaboj, tra la pordo elflugis blanka kolombineto kun teneraj okuloj kaj ĉirkaŭflugadis mian kapon. " "Aĥ," ekkriis ĉiuj; nur Morney diris "Well. " "Per sabro mi dishakis tiun kolombineton," daŭrigis la komandanto, "kaj samtempe ĉiuj mil soldatoj pafis je ŝi. La kolombineto dispeciĝis je mil eroj, sed el ĉiu ero fariĝis blanka papilio kaj flirtis for. Obeeme mi raportas, kion nun? " La okuloj de Sciemulo ekfajreris. "Bone," li ordonis, "vi mobilizos la tutan armeon, rezervan armeon kaj landodefendon, kaj igos ilin iri en ĉiujn landojn, por ke ili kaptu la papiliojn. " Tio vere okazis kaj ni povas anticipe diri, ke el tio estiĝis tre bela papili-kolekto, kiun ankoraŭ nun ni montras en la Nacia Muzeo. Kiu estas en Prago, devas iri rigardi ĝin.

Dume diris Ĉieestinto al la ceteraj. "Knaboj, ĉi tie vi estas neniel utilaj, iel ni interkonsiliĝos jam sen vi. " Kaj ili estis triste revenantaj kun la malplenaj manoj: Sagazzi, Ŝovsin, Morney, Leonov. Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo longe konsultiĝis, kiel kontraŭ la magiisto. Dume ili elfumis kvintalon da tabako, formanĝis kaj eltrinkis ĉion, kio estis ricevebla en Strašnice, sed nenion elpensis. Fine Ĉiosciulo diris: "Knaboj, tiel ĝi ne eblas. Ni devas nin iom aerumi.

Ili iris do eksteren, kaj apenaŭ ili venis antaŭ la gastejon, kiun alian ili tie vidis, ol la magiiston mem. Li sidis tie kaj tre scivole rigardis, kion ili faros. "Jen li," ekkriis ĝoje Sciemulo kaj unusalte kaptis la magiiston je la ŝultro. Sed tiumomente la magiisto ŝanĝiĝis je arĝentbrila serpento, kaj Sciemulo pro ektimo ĵetegis ĝin teren.

Sed tuj estis ĉi tie Ĉieestinto kaj ĵetis sian jakon sur la serpenton. Sed el la serpento iĝis ora muŝeto kaj elglitis tra butontruo en la dian aeron.

Eksaltis Ĉiosciulo kaj kaptis la oran muŝon en ĉapon, sed el la muŝo fariĝis arĝenta rivereto kaj fluis, fluis for ankaŭ kun la ĉapo.

Ili ĉiuj saltis en la gastejon por glasoj, por kapti la rivereton en la glasojn. Sed la arĝenta rivereto jam fuĝis kaj enfluis en Vultavon. Tial ankaŭ nun Vultavo, se ĝi estas en bona humoro, estas tiel bele arĝenta: ĝi rememoras la magiiston, muĝas enpense kaj briletas, ke eĉ la kapo turniĝas.

Sed dume Ĉieestinto, Ĉiosciulo kaj Sciemulo staris sur bordo de Vultavo kaj pripensis, kion nun. Tiam arĝenta fiŝo elmergis la kapon el la akvo kaj rigardis ilin per brile nigraj okuloj, vere per la okuloj de la magiisto. Ĉiuj tri detektivoj aĉetis fiŝhokojn kaj komencis fiŝi en Vultavo. Ankoraŭ nun vi povas ilin vidi en ŝipetoj, sidantaj tie tutajn tagojn kun fiŝhoko, ili fiŝas kaj eĉ ne vorton diras, kaj ne atingos la trankvilon, ĝis ili kaptos la arĝentan nigrookulan fiŝon.

Ankoraŭ multaj aliaj detektivoj klopodis kapti la magiiston, sed vane. Okazadis al ili, veturegantaj per aŭto, por kapti lin, ke subite kapreolino eligis la kapon el junarbetaro kaj rigardis ilin per la nigraj, teneraj, scivolemaj okuloj; kaj kiam ili flugis per aviadilo, flugis aglo post ilin kaj ne okullasis de ili siajn fierajn, flagrantajn okulojn; kaj kiam ili ŝipveturis, svingleviĝis el la maro delfeno kaj ĝia prudenta, kvieta rigardo fiksatentis ilin; ankaŭ kiam ili sidis en siaj laborĉambroj kaj meditis, okazadis, ke floroj sur la tablo komencis brili kaj rigardis ilin scivoleme kaj ĉarme, aŭ ilia polica hundo subite levis la kapon kaj turnis al ili la okulojn tiel homajn kaj belajn, kiajn ĝi alie ne havis. Ŝajnis al ili, ke de ĉie rigardas ilin la magiisto, rigardas kaj denove malaperas: kiel ili povus lin kapti?

Tiu ĉi GRANDA KATFABELO 3 estis produktita de Jarka Malá el Ĉeĥio

Parolante jam pri tio, kion ĉion la kato scias, ni devas ankoraŭ ion rakonti. La princidino ie aŭdis, ke ĉiĉo falanta de alto, ĉiam falas je piedoj kaj nenio okazas al ĝi. Do foje ŝi prenis Jurkan, rampis kun ĝi sur tegmenton, kaj por provi tion, lasis fali la karan Jurkan tra fenestreto el ega alto. Tuj poste ŝi elrigardis, ĉu vere ŝia ĉiĉinjo falis je la piedoj; sed Jurka ne falis je la piedoj, ĉar ĝi falis sur la kapon de iu sinjoro, ĝuste iranta malsupre surstrate. Eble Jurka falante iel enigis ungetojn en lian kapon, aŭ kiu scias, kio ne plaĉis al li ĉe tio - kurte, li ne lasis la katinon sidi sur la kapo, kiel eble la princidino opiniis, ke li devus fari, sed li deprenis ĝin, ŝovis sub jakon kaj rapidpaŝe malaperis.

Plore morne kuris la princidino el la subtegmento kaj direkte al la sinjoro reĝo. "Be, be," ŝi ploris, iris malsupre sinjoro kaj ŝtelis de ni Juu- uurkan! "

La reĝo aŭdis tion kaj ektimis. "Kato tie, kato alie," li opiniis, "sed ĉi tiu katino estas alkondukonta al ni venontan reĝon. "Ĝin," li opiniis, "tamen nur mi ne ŝatus perdi. "

Rapide li igis venigi policprezidanton. "Tiel kaj tiel," li diras al li, "iu ŝtelis de ni la nigran katon Jurka. Li portis ĝin sub la jako kaj iris onidire tra ie for. "

La policprezidanto sulkis la brovojn, meditis duonhoron kaj poste diris: "Sinjoro reĝo, la katinon mi trovos helpe de disinjoro, de polico publika kaj sekreta, de la tuta armeo, artilerio, floto, estingistaro, ŝipoj submaraj kaj aerŝipoj, aŭguristoj, kartistinoj kaj de la tuta cetera loĝantaro. "

Tuj la prezidanto kunvenigis siajn plej bonajn detektivojn. Detektivo, infanoj, estas sinjoro, kiu estas en servoj de sekreta polico kaj estas vestita kiel ĉiu alia homo, sed ĉiam li estas alivestita je iu, por ke neniu ekkonu lin. Kaj detektivo ĉion solvas, ĉion trovas, ĉiun kuratingas, ĉion scias kaj nenion timas. Kiel vi vidas, ne estas facile esti detektivo.

Do tuj kunvenigis la prezidanto siajn plej bonajn detektivojn. Ili estis tri fratoj, Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo; plue ruza italo Signor Sagazzi, gaja dika nederlandano Mynheer Ŝovsin, slava grandulo Leonov kaj morna, malparolema skoto Mister Morney. Kvin vortoj, kaj ili jam sciis, pri kio temas; kaj kiu la ŝteliston kaptos, ricevos grandan rekompencon.

"Si," ekkriis Sagazzi. "Jaa," diris gaje Ŝovsin. "Mm," murmuris Leonov. "Well," aldiris Morney lakone.

Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo simple palpebrumis je si.

Post kvaronhoro sciiĝis Sciemulo, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako iris tra strato Spálená.

Post duonhoro informis Ĉieestinto, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako deflankiĝis supren al Vinohrady.

Post unu horo alkuris Ĉiosciulo, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako sidas en gastejo en Strašnice ĉe glaso da biero.

Sagazzi, Ŝovsin, Leonov kaj Morney ensaltis en la preparitan aŭton kaj flugveturis al Strašnice.

"Knaboj," diris Sagazzi, kiam ili alveturis tien, "krimulon tiom ruzegan ni devas ekkapti per ruzo. Lasu min agi." Dume, la sagaculo, pensis nur pri tio, ke la promesitan rekompencon li ricevu sola.

Li alivestis sin rapide je ŝnurfaristo vendanta ŝnurojn, kaj ekiris en la gastejon. Tie li vidas sidi fremdulon en nigra vesto, nigraharan, nigrabarban, palvizaĝan kaj kun belegaj, eĉ se iom melankoliaj okuloj. "Jen li," tuj ekkomprenis la detektivo.

"Sinjoro signor kavaliro," li komencis hakparoli al li per la misa ĉeĥa lingvo, "mi vendas ŝnurojn, belajn, firmajn ŝnurojn, ili estas nedisŝireblaj, ŝnuroj kvazaŭ ferajn." Dum li estis montranta siajn ŝnurojn, ĉiel li ilin dismetadis, streĉadis, disetendadis, disvolvadis, transmetadis inter la manoj, sed dume liaj okuloj nurnur embuskis, kiel rapide nodligi kaj kateni.

"Mi ne bezonas," diris la fremdulo kaj skribis ion fingre sur la tablo.

"Nur rigardu, sinjoro," hastparolis Sagazzi ankoraŭ pli fervore kaj transĵetadis, streĉadis, disvolvadis la ŝnurojn ankoraŭ pli rapide, "rigardu nur, kiel longaj ili estas, kiel firmaj ili estas, kiel maldikaj ili estas, kiel fortaj ili estas, kiel blankaj ili estas, kiel bonaj ili estas, kiel ili estas - kiel ili estas - Diable," li ekkriis subite angore, dismetadis kaj renversadis, komencis liaj manoj iel strange implikiĝi en ilin kaj la ŝnuroj de si mem nodiĝis, enmaŝiĝis, implikiĝis, nodligiĝis, kunligiĝis, kuntiriĝis, kaj subite (li rigardis kiel frenezulo) li mem havis per ili la manojn tute kaj firme katenitaj.

Sagazzi eĉ ŝvitis pro angoro, sed opiniis, ke ankoraŭ li elkateniĝos. Li komencis skuiĝi kaj tordiĝi, skuegi sin kaj barakti, li saltis, kliniĝis kaj turniĝis por iel elvolviĝi el la ŝnuroj, kaj dume ĉiam pli rapide babilis: "Rigardu, rigardu, kia laboro, kia forto, kia firmeco, kia solideco, kia longeco, kia elasteco, kia beleco, kiaj, miadio, ŝnuroj!" Kaj dum li tordiĝis kaj saltis, ĉiam pli firme kaj rapide la ŝnuroj ĉirkaŭ lin turniĝis kaj volviĝis, nodiĝis kaj kuntiriĝis, ĝis senspire, katenita je la manoj kaj kruroj, longlarĝe ĉirkaŭligita kaj laĉita, falis Signor Sagazzi teren.

La fremdulo sidis, eĉ ne brovon movis, ankaŭ ne levetis la tristajn okulojn, nur kvazaŭ li desegnus ion fingre sur la tablo.

Dume jam la detektivoj ekstere miris, ke Sagazzi ne revenas. "Mm," ekkriis Leonov decide kaj rapidis en la gastejon. Li rigardas - Sagazzi kuŝas katenite sur la tero kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun la mallevita kapo ion fingre desegnanta sur la tablotuko.

"Mm," ekmurmuris la grandulo Leonov. "Kion per tio," demandis la fremdulo, "vi volas diri?" "Ke mi arestas vin," diris Leonov krude.

La fremdulo nur levetis siajn rave belajn okulojn.

Leonov jam aletendis siajn grandegajn pugnojn, sed antaŭ tiuj okuloj li eksentis sin nebone. Kaj li enpoŝigis ambaŭ manojn kaj diras: "Mi, nu, ke vi iru prefere memvole. Kiun mi kaptos, en ties korpo eĉ osteto ne restos tuta. "

"Pa," diris la fremdulo.

"Jes, jes," daŭrigis la detektivo. "Kaj kies ŝultron mi frapetas, tiu estas por eterne lamigita. Min oni nomas Forta Leonov. "

"Kara batuŝko," diras la fremdulo, "tio estas ja bela, sed forto ne estas ĉio. Kaj parolante kun mi, vi povus afable elpoŝigi viajn naĝilojn. "

Leonov iom ekhontis kaj volis tuj elpoŝigi la manojn. Sed kio? Li ne povas kaj ne povas ilin eksterigi. Li provas tion per la dekstra - ĝi restas en la poŝo kvazaŭ alkreskinta. Li provas tion per la maldekstra - kvazaŭ kvintaloj ĝin tenus en la poŝo. Sed eĉ se kvintaloj tio estus, li eltirus ilin, sed la manon elpoŝigi li ne povas kaj ne povas, eĉ se li tiras kaj tiregas kaj skuegas kiel eble plej forte.

"Kiaj malbonaj ŝercoj," murmuris Leonov senpove.

"Eĉ ne tiel malbonaj, kiel vi opinias," diris la fremdulo mallaŭte kaj plu fingre desegnis sur la tablo.

Dum Leonov klopodis kaj ŝvitis kaj tordiĝis por elpoŝigi la manojn, miris la detektivoj, ke li ne revenas. "Mi iros tien," diris Ŝovsin mallonge, kaj en sia larĝeco ŝovis sin en la gastejon. Li rigardas - Sagazzi kuŝas katenite sur la planko, Leonov kun la manoj enpoŝe dancas tra la ĉambro kiel urso kaj ĉe la tablo la fremdulo kun la mallevita kapo kaj fingre desegnaĉas sur la tablo.

"Ĉu vi venas aresti min?" aŭdiĝis la fremdulo, antaŭ ol Ŝovsin povis ion diri.

"Je via dispono," ekkriis kompleze Ŝovsin kaj eltiris el poŝo ferajn katenojn.

"Nur bonvolu, via moŝto, la manetojn etendi, ni surmetos la katenojn, mi petas, belajn fridajn katenojn, tute novajn katenetojn, via moŝto, el la plej fajna ŝtalo, kun bela blenda ĉeneto, ĉio la plej bonkvalita." Dume la ŝercema Ŝovsin tintegis per la katenoj kaj transĵetadis ilin de l' mano al mano, kvazaŭ montrante varon.

"Bonvolu elekti," li hastparolis plu gaje, "neniun ni devigas, nur iom tiun, kiu mem ne volas; superfajnaj braceletoj, via moŝto, kun patentita seruro, bone alfarita, nenie ĝi premdoloras kaj nenie ĝi ĝenas," - tiam komencis Ŝovsin ruĝiĝi kaj ŝviti kaj transĵetadi la katenojn pli kaj pli rapide el la mano en la alian, "belegaj katenoj, faritaj ĝuste por la sinjoro, uf, ha, ha! el kanonŝta- ŝta- ŝtalo, hardita en ho-ha-ho-uf! fajro, en fajro, en la plej inkan-kan-kan-kan- hu inkadeska fajrujo kaj - sakre!" subite ekkriegis Ŝovsin kaj ĵetegis la katenojn teren. Kial li, povrulo, ne ĵetegus! kaj kial li ne transĵetadus ilin en la manoj! ja la katenoj estis blanke inkandeskaj, kaj apenaŭ ili falis teren, ilin brultruigis la plankon, mire ke ili ne flamigis ĝin.

Dume ekstere Morney jam miris, ke neniu revenas. "Well," li ekkriis energie, eltiris revolveron kaj penetris en la gastejon. Li rigardas - ĉie fumoplene, Ŝovsin saltas pro doloro tra la ĉambro kaj blovas sur la manplatojn, Leonov tordiĝas kun la enpoŝigitaj manoj, Sagazzi kuŝas katenite sur la planko kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun la mallevita kapo, pentraĉas ion sur la tablotuko.

"Well," eldiris Morney kaj iris kun revolvero rekte kontraŭ la fremdulon. La fremdulo direktis al li sian dolĉan, mediteman rigardon. Morney eksentis, ke lia mano ektremis antaŭ tiuj okuloj, sed superregis sin kaj pafis el la plejproksimo je la fremdulo ĉiujn ses kuglojn el la revolvero frunten inter la okulojn.

"Ĉu jam prete?" demandis la fremdulo.

"Ankoraŭ ne," rediris Morney, eltiris la duan revolveron kaj pafis pluajn ses kuglojn sur la frunton de la fremdulo.

"Prete?" demandis la fremdulo.

"Jes," diris Morney, turniĝis sur la kalkano, kaj krucmetinte la manojn, eksidis en angulo sur benko.

"Do, mi pagas," ekkriis la fremdulo kaj per dekhelero tintigis la glason. Sed el la hejmanoj venis neniu. Ĉiuj kaŝiĝis pro timo en subtegmento, aŭdinte la pafadon. La fremdulo lasis do dekheleron sur la tablo, salutis la detektivojn kaj trankvile foriris.

Tiumomente aperis en unu fenestro la kapo de Sciemulo, en la alia de Ĉieestinto kaj en la tria de Ĉiosciulo. La unua ensaltis Sciemulo tra la fenestro en la ĉambron.

"Knaboj," li diras, "kie vi havas lin?" Kaj li ekridis.

Tra la dua fenestro ensaltis Ĉieestinto. "Ŝajnas al mi," li diris, "ke Sagazzi kuŝaĉas tie sur la planko. "

Tra la tria fenestro ensaltis Ĉiosciulo. "Kaj al mi ŝajnas," li diras, ke Ŝovsin estas nun iel morna. "

"Mi opinias," incitis Sciemulo, "ke Morney nun ne rigardas kiel leono. "

"Kaj mi opinias," findiris Ĉieestinto, "ke Leonov ne estas ĝuste sagaca." Sagazzi sidiĝis sur la planko. "Knaboj," li defendis sin, "tio ne estas nur per si mem. Tiu ŝtelisto katenis min kaj eĉ ne fingre min tuŝis. "

"Kaj miajn manojn," murmuris Leonov, "li alfrostigis en la poŝoj. "

"Kaj al mi," lamentis Ŝovsin, "li inkandeskigis la katenojn en la manoj. "

"Well," aldiris Morney, "ĉio ĉi estas nenio. Sed mi enpafis al li dek du kuglojn frunten, kaj post ili restis eĉ ne vundeto. "

"Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo ekrigardis sin.

"Al mi ŝajnas," komencis Sciemulo. " -- ke la ŝtelisto - " daŭrigis Ĉieestinto. " -- fakte estas magiisto," findiris Ĉiosciulo.

"Pa, knaboj," diris plue Sciemulo, "ni havas lin en kaptilo. Ni alkondukis mil soldatojn - "

" - kaj igis ĉirkaŭi la gastejon," daŭrigis Ĉieestinto.

" - ke eĉ ne muso fuĝos de ĉi tie," aldiris Ĉiosciulo.

Tiumomente eksonis ekstere knalo el mil fusiloj, kvazaŭ tondro ekbatus.

"Jam li ne plu vivas," ekkriis ĉiuj detektivoj kvazaŭ unubuŝe.

La pordo larĝe malfermiĝis kaj en la ĉambron salteniris komandanto de la soldatoj. "Obeeme mi raportas," li ekparolis, "ke la gastejon ni ĉirkaŭis. Mi ordonis, ke eĉ ne muso rajtas el la gastejo. Kaj jen, knaboj, tra la pordo elflugis blanka kolombineto kun teneraj okuloj kaj ĉirkaŭflugadis mian kapon. "

"Aĥ," ekkriis ĉiuj; nur Morney diris "Well. "

"Per sabro mi dishakis tiun kolombineton," daŭrigis la komandanto, "kaj samtempe ĉiuj mil soldatoj pafis je ŝi. La kolombineto dispeciĝis je mil eroj, sed el ĉiu ero fariĝis blanka papilio kaj flirtis for. Obeeme mi raportas, kion nun? "

La okuloj de Sciemulo ekfajreris. "Bone," li ordonis, "vi mobilizos la tutan armeon, rezervan armeon kaj landodefendon, kaj igos ilin iri en ĉiujn landojn, por ke ili kaptu la papiliojn. "

Tio vere okazis kaj ni povas anticipe diri, ke el tio estiĝis tre bela papili-kolekto, kiun ankoraŭ nun ni montras en la Nacia Muzeo. Kiu estas en Prago, devas iri rigardi ĝin.

Dume diris Ĉieestinto al la ceteraj. "Knaboj, ĉi tie vi estas neniel utilaj, iel ni interkonsiliĝos jam sen vi. "

Kaj ili estis triste revenantaj kun la malplenaj manoj: Sagazzi, Ŝovsin, Morney, Leonov. Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo longe konsultiĝis, kiel kontraŭ la magiisto. Dume ili elfumis kvintalon da tabako, formanĝis kaj eltrinkis ĉion, kio estis ricevebla en Strašnice, sed nenion elpensis. Fine Ĉiosciulo diris: "Knaboj, tiel ĝi ne eblas. Ni devas nin iom aerumi.