×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Interreta rendevuado ŝanĝas la socion

Per aplikaĵoj kiel Tinder k. a. oni konatiĝas kaj interamiĝas kun homoj el diversaj kulturoj.

Tion nun montras du esploristoj. Kaj tio laŭ ili ŝanĝas la socion. Krome paroj kiuj interkonatiĝas en la interreto pli longe restas kune. Interreta rendevuado estas hodiaŭ la tria plej ofta maniero kiel paroj kuntroviĝas kaj tio laŭ esploristoj ŝajnas esti la plej sukcesa vojo.

Ĉar kiel montras usona studaĵo, tiuj paroj malpli ofte eksedziĝas ol junaj paroj kiuj interkonatiĝas kvazaŭ laŭ analoga maniero - ekzemple pere de amikoj de amikoj, en la trinkejo aŭ en la laborloko. Ekonomikisto de la universitato de Vieno havas ideon kiel tio estas tiel: "Per interreta rendevuado pligrandiĝas la disponebla kvanto da eblaj partneroj.

Pro tio fariĝas pli simple trovi homojn kiuj kongruas kun la preferoj de la serĉanto ol se tiu rigardas al la malpli granda aro da eblaj partneroj kiuj rezultas ekzemple el la plivastigita amikaro." Oni do serĉas tiel longe ĝis oni trovas tre grandan kongruon. La esploristoj analizis plurajn studaĵojn el Usono koncerne la temon "interreta rendevuado" kaj interpretis ilin en ekonomikaj studoj.

El tio ankaŭ rezultas ke la interreta rendevuado ne nur ŝanĝas la manieron kiel ni interkonatiĝas kun niaj partneroj, sed ĝi ŝanĝas ankaŭ niajn sociajn retojn. Oni interkonatiĝas per interreta rendevuado pli ofte kun homoj kiuj ne devenas el la proksima medio aŭ el la propra kulturo. Tio laŭ la teorio de la esploristoj igas la socion pli malferma kaj pli vaste kunretigita. Nome, kiel datumoj el Usono montras, ekde la jaro 1995 - kiam interretaj rendevuaj platformoj unuafoje aperis en la merkato - ankaü plialtiĝis la nombro de rilatoj inter homoj el malsamaj kulturoj.

Tio montras ke per interreta rendevuado eblas konatiĝi kun homoj al kiuj oni antaŭe tute ne havis aliron. Ankaŭ en Aŭstrio duobliĝis la nombro de geedziĝoj inter aŭstroj kaj homoj el aliaj landoj. Sed verŝajne interreta rendevuado ne estas la sola kaŭzo por tiu evoluo.

Laŭ la viena ekonomikisto estas multaj faktoroj, ekzemple ankaŭ la diverstipaj renkontiĝoj de homoj en oficejoj povus esti kaŭzo por tio. Fakte estas tre malfacile trovi unusolan kaŭzon kaj tion oni ankaŭ per la modeloj la esploristoj ne volas atingi. Sed ili volas montri ke ankaŭ interreta rendevuado estas taŭga mekanismo kiu eksplikas la kunkreskadon de homoj el malsamaj kulturoj. Kaj la sciencaj analizoj ankaŭ montras ke tiu evoluo estas bona: Nome diskriminacioj kaj malegalecoj en pli forte miksita socio pli kaj pli malaperas.

Indas aldoni al tio ke ankaŭ Esperanto disponigas mekanismon kiu akcelas la kunkreskadon de homoj el malsamaj kulturoj.

Jam delonge oni diras ke Esperanto estas "edzperanto".


Per aplikaĵoj kiel Tinder k. a. oni konatiĝas kaj interamiĝas kun homoj el diversaj kulturoj.

Tion nun montras du esploristoj. Kaj tio laŭ ili ŝanĝas la socion. Krome paroj kiuj interkonatiĝas en la interreto pli longe restas kune.

Interreta rendevuado estas hodiaŭ la tria plej ofta maniero kiel paroj kuntroviĝas kaj tio laŭ esploristoj ŝajnas esti la plej sukcesa vojo.

Ĉar kiel montras usona studaĵo, tiuj paroj malpli ofte eksedziĝas ol junaj paroj kiuj interkonatiĝas kvazaŭ laŭ analoga maniero - ekzemple pere de amikoj de amikoj, en la trinkejo aŭ en la laborloko.

Ekonomikisto de la universitato de Vieno havas ideon kiel tio estas tiel: "Per interreta rendevuado pligrandiĝas la disponebla kvanto da eblaj partneroj.

Pro tio fariĝas pli simple trovi homojn kiuj kongruas kun la preferoj de la serĉanto ol se tiu rigardas al la malpli granda aro da eblaj partneroj kiuj rezultas ekzemple el la plivastigita amikaro." Oni do serĉas tiel longe ĝis oni trovas tre grandan kongruon.

La esploristoj analizis plurajn studaĵojn el Usono koncerne la temon "interreta rendevuado" kaj interpretis ilin en ekonomikaj studoj.

El tio ankaŭ rezultas ke la interreta rendevuado ne nur ŝanĝas la manieron kiel ni interkonatiĝas kun niaj partneroj, sed ĝi ŝanĝas ankaŭ niajn sociajn retojn. Oni interkonatiĝas per interreta rendevuado pli ofte kun homoj kiuj ne devenas el la proksima medio aŭ el la propra kulturo. Tio laŭ la teorio de la esploristoj igas la socion pli malferma kaj pli vaste kunretigita.

Nome, kiel datumoj el Usono montras, ekde la jaro 1995 - kiam interretaj rendevuaj platformoj unuafoje aperis en la merkato - ankaü plialtiĝis la nombro de rilatoj inter homoj el malsamaj kulturoj.

Tio montras ke per interreta rendevuado eblas konatiĝi kun homoj al kiuj oni antaŭe tute ne havis aliron. Ankaŭ en Aŭstrio duobliĝis la nombro de geedziĝoj inter aŭstroj kaj homoj el aliaj landoj.

Sed verŝajne interreta rendevuado ne estas la sola kaŭzo por tiu evoluo.

Laŭ la viena ekonomikisto estas multaj faktoroj, ekzemple ankaŭ la diverstipaj renkontiĝoj de homoj en oficejoj povus esti kaŭzo por tio. Fakte estas tre malfacile trovi unusolan kaŭzon kaj tion oni ankaŭ per la modeloj la esploristoj ne volas atingi. Sed ili volas montri ke ankaŭ interreta rendevuado estas taŭga mekanismo kiu eksplikas la kunkreskadon de homoj el malsamaj kulturoj.

Kaj la sciencaj analizoj ankaŭ montras ke tiu evoluo estas bona: Nome diskriminacioj kaj malegalecoj en pli forte miksita socio pli kaj pli malaperas.

Indas aldoni al tio ke ankaŭ Esperanto disponigas mekanismon kiu akcelas la kunkreskadon de homoj el malsamaj kulturoj.

Jam delonge oni diras ke Esperanto estas "edzperanto".