×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Imitado vekas simpation

Simila rideto, la sama korpa sinteno: Kiu dum konversacioj imitas la gestojn kaj la mimikon de sia vidalvidulo, tiu aperas aparte simpatia. Aliflanke tiu konduto havas ankaŭ malavantaĝon.

Kiu imitas aliajn homojn ĉe interkonatiĝo, tiu vekas simpaton - almenaŭ ĉe anoj de la sama sekso. Tiun rezulton atingis nova studaĵo de universitatoj en Berlino kaj Lepsiko.

Laŭ tio ekzistas "sociaj kameleonoj", nome homoj kiuj aparte ofte imitas aliajn. "En nia studaĵo ni povis montri ke tiu imita konduto kondukas al pli da simpatio por tiu socia kameleono", klarigas psikologino de la universitato de Lepsiko. En analizo kun entute 139 partoprenantoj la sciencistoj esploris laŭ sekse separitaj grupetoj kiel la subkonscia imitado de kondutoj, korpaj sintenoj, gestoj, vizaĝesprimoj aŭ lingvouzo efikas al la interkonatiĝo. Tiun fenomenon kiu estas konata ankaŭ kiel kamufla imito la esploristoj analizis helpe de videoregistraĵoj.

En la eksperimento renkontiĝis anoj de la grupetoj por mallongaj interkonaj konversacioj. Antaŭe kaj poste la partoprenantoj diris kiel simpatia ili trovis sian koncernan kunparolinton. Kandidatoj kiuj jam post la unua impreso sentis simpation por sia kunparolanto, transprenis dum la konversacio krome pli ofte kondutmanierojn kaj esprimojn.

"Per kamufla imito ni komunikas senkonscie ke ni ŝatas iun kaj per tio povas ankaŭ mem esti pli ŝatataj", diras psikologino el Berlino. Kiu jam ĉiukaze sentas simpation, tiu adaptiĝas pli forte al sia vidalvidulo.

Subkonscia imitado tiel verŝajne povas helpi, konstrui ligojn al aliaj homoj. Sed ekzistas ankaŭ kontraŭefiko. Laŭ nederlanda studaĵo el la jaro 2009 homoj kiuj imitas aliajn, povas esti trompataj pli facile de aliaj.

En tiu studaĵo kun 92 partoprenantoj la sciencistoj starigis tiam du grupojn. La anoj de la unua grupo ricevis etan monsumon kiun ili tenis por si mem aŭ donacis por bonfara celo. Sekve ili donis al anoj de la dua grupo - foje laŭvere, foje laŭmalvere - informon pri tio kion ili estis farintaj pri sia mono.

La aŭskultantaro estis denove dividita. Unu duono ricevis la taskon imiti. La alia duono devis konscie eviti tion. Sekve la aŭskultintoj devis prijuĝi, ĉu oni rakontis al ili la veron. En tio la partoprenantoj kiuj plejgrandparte estis rezignintaj pri imitado, pritaksis siajn kunparolintojn plej ofte pli realisme.

"Kamufla imitado plifaciligas al ni kompreni kion aliaj homoj sentas", skribas la sciencistoj. Kie tamen la konduto de la kunparolanto ne kongruas al ties veraj emocioj, tie la afero estas inversa: "En la kazo de trompaj mesaĝoj kamufla imitado malebligas tiun emocian komprenon. "

Simila rideto, la sama korpa sinteno: Kiu dum konversacioj imitas la gestojn kaj la mimikon de sia vidalvidulo, tiu aperas aparte simpatia. Aliflanke tiu konduto havas ankaŭ malavantaĝon.

Kiu imitas aliajn homojn ĉe interkonatiĝo, tiu vekas simpaton - almenaŭ ĉe anoj de la sama sekso. Tiun rezulton atingis nova studaĵo de universitatoj en Berlino kaj Lepsiko.

Laŭ tio ekzistas "sociaj kameleonoj", nome homoj kiuj aparte ofte imitas aliajn. "En nia studaĵo ni povis montri ke tiu imita konduto kondukas al pli da simpatio por tiu socia kameleono", klarigas psikologino de la universitato de Lepsiko.

En analizo kun entute 139 partoprenantoj la sciencistoj esploris laŭ sekse separitaj grupetoj kiel la subkonscia imitado de kondutoj, korpaj sintenoj, gestoj, vizaĝesprimoj aŭ lingvouzo efikas al la interkonatiĝo. Tiun fenomenon kiu estas konata ankaŭ kiel kamufla imito la esploristoj analizis helpe de videoregistraĵoj.