×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Hejmeca sento en vendejo

Por aĉeti siajn ĉiutagajn bezonaĵojn oni bezonas vendejon kiu situas sufiĉe proksime al la loĝloko, do kiu en ideala kazo estas atingebla piede aŭ per biciklo. Malgrandaj vendejoj por nutraĵoj kiuj plenumis tiun funkcion ĝis la 1960-aj jaroj iom post iom malaperis kaj anstataŭ ili ekservis superbazaroj. Tiuj pli grandaj vendejoj devis esti atingeblaj per aŭtomobilo, do ili prefere aperis ĉe la randoj de la urboj.

La malgranda vendejo havis ankaŭ socian funkcion: Oni renkontiĝis kun siaj najbaroj kaj povis babili kun ili kaj interŝanĝi la plej interesajn novaĵojn. La malgrandaj vendejoj tiel donis senton de hejmeco. La superbazaroj aliflanke fariĝis anonimaj, sen socia varmo. Dum en la malgranda vendejo la vendisto konis siajn klientojn, nun en la superbazaroj kasistinoj rapide tiras la varojn de la bendo tra skanilo kaj ŝovas ilin direkte al la ĉaro de la kliento.

Oni apenaŭ havas okazon por paroli kun la kasistino kaj en la plej modernaj vendejoj la fermo aŭ malfermo de unu el la pluraj kasoj anonciĝas per voĉregistraĵo el la komputilo. Kaj tiu voĉo venas el iu fora loko kaj tial ĝi sonas fremda, do ne hejmeca. Sed en la epoko de la interreto kiam eblas preskaŭ ĉion aĉeti en la reto por ricevi la menditajn varojn per poŝta pakaĵo, la homoj tamen ŝatas havi personan kontakton, ĉu kun la kunlaborantoj de la vendejo, ĉu kun aliaj aĉetantoj kiel tio okazas en publikaj merkatoj kie staras stando apud stando, ĉiu kun siaj specialaĵoj.

La ĉenvendejoj kiuj funkcias laŭ la diskonta principo (koncentriĝo en la varsortimento pri rapide vendeblaj produktoj, specialaj ofertoj laŭ ritmo de semajno) nun volas fariĝi similaj al la publikaj merkatoj koncerne la socian etoson. Ili dum la pasintaj jardekoj estis kreskintaj, ili disvastiĝis tiom, ke nun la denseco de la reto de filioj estas tiel alta ke la distanco kiun la kliento devas traveturi por alveni ĉe ili, fariĝas pli kaj pli malgranda, kio permesas al la kliento viziti la vendejon pli ofte por aĉeti tiam malpli grandajn porciojn sen uzo de aŭtomobilo.

Kaj en la vendejoj nun estas tie ankaŭ pli da spaco por la aĉetantoj. Ili povas senstrese trairi la vicojn kaj babili kun hazarde renkontita konatulo. Kaj la kasistinoj tie salutas ĉiun klienton kaj deziras fine bonan tagon. Se oni per tio fariĝas regula aĉetanto, oni ankaŭ fariĝas konatulo al la vendistinoj kaj povas interparoli kun ili dum ili skanas la varojn. Sufiĉas ja dummomenta vida kontakto kun kelkaj afablaj vortoj por levi la bonhumoron kaj por havi pli belan tagon. Kaj en tia etoso ekestas hejmeca sento.