×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Grafeno el sojoleo

Grafeno estas konsiderata mirakla materialo de la 21-a jarcento. Bedaŭrinde la produktado estas ankoraŭ tre multekosta. Aŭstraliaj esploristoj nun trovis vojon produkti la maldikegan materialon, nome el la oleo de sojfaboj.

Grafeno konsistas el nur unu tavolo da karbonatomoj kiuj kunordiĝas laŭ aparta strukturo. La materialo estas tiom esperiga kaj multflanka ke por ĝi jam en la jaro 2010 estis atribuita la nobelpremio pri fiziko. Grafeno estas tre malpeza tamen samtempe nekredeble stabila - la plej forta konata materialo, tamen fleksebla. Krome ĝi konduktas elektrajn impulsojn aparte efike.

La eblaj aplikoj de grafeno estas multnombraj: Novtipaj akvofiltriloj, pli malpezaj partoj por aviadiloj, maldikegaj sed enorme rezistivaj protektaj tavoloj, biomedicinaj enplantaĵoj kaj malpezegaj baterioj kun signife pli alta kapacito ol hodiaŭ povus ebliĝi. Se grafeno nur estus produktebla je sufiĉe favoraj kostoj. La prezo dependas de la kvalito. Maldikega folio kun diametro de proksimume 10 centimetroj hodiaŭ kostas ĉirkaŭ 700 eŭrojn. Redukti la kostojn por la materialo, tio nuntempe estas la ĉefa celo por la esplorado de grafeno.

Esplorista skipo de ŝtata institucio en Aŭstralio nun atentigas pri tia ebleco. En la studaĵo la esploristoj skribas ke ili pro la malaltaj kostoj kaj la malalta prilabora peno koncentriĝis je malmultekostaj likvaĵoj aŭ je biomaso kiu enhavas karbonon, ekzemple oleo el sojfaboj. Plua kostofaktoro kiun la esploristoj volis elimini estas: Plej multaj metodoj vetas pri vakuo aŭ kunpremitaj gasoj por produkti grafenon kio kunligiĝas kun altaj kostoj kaj granda peno pri sekureco. La aŭstralianoj atingis la produktadon de grafeno tamen ĉe ĉambra klimato.

Apud sojoleo ili tiucele bezonas tubon el kvarco, produktivegan fornon, folion el nikelo kaj proksimume duonan horon da tempo. Sojoleo kaj nikelo, kiu funkcias kiel katalizatoro, metiĝas en la tubon kaj dum varmegigo de la materialo elsolviĝas ĉe proksimume 300 gradoj Celsiuso la longaj karbonaj ĉenoj el la oleo al gasformaj konstrueroj el karbono. Ĉe la celtemperaturo de 800 gradoj C - kiam plej multe de la oleo jam estas forvaporiĝinta - elsolviĝas el tio plue la unuopaj karbonatomoj kaj alvenas en la nikela maso.

Dum la sekva rapida malvarmigo sur metala folio la atomoj separiĝas el la maso kaj kristaliĝas ĉe tio al la grafena strukturo kaj tiel formas grafenan filmon. La metodo laŭ la aŭstralianoj povus tuj malaltigi la prezon al dekono.

La aŭstraliaj esploristoj ne estas la solaj kiuj iras vojon al la komerce disponebla kaj konkurkapabla supermaterialo grafeno. Iom alian metodon por produkti ĝin aplikas esplorista grupo de la ŝtata universitato de Kansaso en Usono. Ili eksplodigas gasmiksaĵon kiu enhavas karbonon kaj tiel povas produkti sufiĉe multe da grafeno. Kiu ajn el tiuj metodoj venkos, la prezo baldaŭ kaj rapide malaltiĝos. Per tio realaj amastaŭgaj aplikoj fariĝos almenaŭ iom pli probablaj.