×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Genoj indikas eblan graskorpecon

Pli kaj pli da homoj en la tuta mondo suferas pro tropezo. Esploristoj tial serĉis vojojn por povi frue ekkoni la riskon pri graskorpeco ĉe infanoj - kaj ili vere trovis ion ĉe certa epigenetika profilo.

Tropezo kaj graskorpeco fariĝas tutmonda problemo. Esploristoj de la universitata kliniko de Munkeno tial demandis al si, kiel manifestiĝas epigenetike precipe la nutrado ĉe infanoj. Ili konstatis ke la grasa maso de infano postlasas tipan epigenetikan profilon sur certaj genoj.

Por la studo la esploristoj analizis testspecimenojn de sango de preskaŭ 400 infanoj en la aĝo de kvin kaj duona jaroj. La knaboj kaj knabinoj disponigas siajn datumojn por eŭropskala studo kiu daŭras jam de pli ol dek jaroj. La infanoj jam ekde la naskiĝo estas pezataj kaj mezurataj ĉiam denove kaj per speciala procedo estas elkalkulata ilia maso de graso kaj de muskoloj. Krome oni precize demandas iliajn gepatrojn kiel la infanoj estas nutrataj kaj kiel la nutrado kaj la pezo de la patrinoj aspektis dum la gravedeco. Tio estas grava, ĉar fakuloj scias ke jam tie okazas la unuaj direktoŝaltoj por posta graskorpeco de la idoj.

Surbaze de epigenetiko la esploristoj analizis la sangon de la infanoj per speciala altteknologia procedo kaj registris pli ol 400.000 lokojn de metilizado en la genaro. Per ekscitoj el la medio certaj ĥemiaj molekuloj algluiĝas al la DNA - aŭ tamen ne. Tiuj metilgrupoj pendas kvazaŭ kiel flagoj sur la genoj kaj povas enŝalti kaj elŝalti tiujn genojn.

Montriĝis ke metiliza skemo ĉe 13 elstaraj lokoj indikas pri la maso da graso. "Tiuj lokoj tiel eble iutage povus servi kiel markiloj por ekkoni frutempe infanojn, kiuj kun certa probableco povus fariĝi tropezaj", esperas epidemiologo en infana hospitalo en Munkeno. La 12 lokoj troviĝas sur aŭ apud genoj kiuj asociiĝas kun la metabolo de graso kaj sukero.

"Niaj eltrovoj", daŭrigas la esploristo, "subtenas tezon laŭ kiu la posta grandeco de la korpo kaj la pezo estas programataj epigenetike jam dum fruaj vivojaroj". Sed ĉar metilizaj skemoj estas varieblaj, ili povas ŝanĝiĝi denove per bona kaj ekvilibrita nutrado. Tio estas la bona novaĵo.

Do graskorpeco ne estas neinfluebla sorto, sed eblas eviti ĝin per korekto de la vivostilo. Tio tamen postulas konscion pri la minaco kaj la deziron eviti tropezon kaj graskorpecon. Se en familio jam la gepatroj suferas pro graskorpeco, ili verŝajne ne kapablos eduki siajn infanojn al pli sana vivostilo. Kaj la lernejoj povas influi tion nur iomete.