×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Fruktoj akcelis cerban evoluon de primatoj

Ke la homo estas inteligenta simio, tion ekkonis Charles Darwin jam antaŭ preskaŭ 150 jaroj. Kial la homa specio tamen devis fariĝi tiom inteligenta, tio tamen por biologoj kaj antropologoj estas ankoraŭ nesolvita demando. Kaj por trovi solvon ili ĉiam denove rigardas tiucele al niaj plej proksimaj parencoj: Kiu faktoro en la evolucio de la primatoj do estis decida por pli da inteligenteco?

La respondo je tiu demando povus laŭ aktuala analizo kaŝiĝi en la menuo de simioj: Antropologoj de la universitato de Novjorko kribris datumojn de pli ol 140 el la entute 400 konataj specioj de primatoj kaj tiucele konsideris la nutradon kiu estas tipa por la koncerna specio kaj la socian kunvivadon. Kaj el la komparo de grandeco de la cerbo kun la vivomaniero fine elŝeliĝis decida faktoro, nome fruktoj. Primatoj kiuj nutras sin per fruktoj anstataŭ nur per folioj, havas laŭ tio tute klare la plej grandajn cerbojn. La socia kunvivado aliflanke ne influis la grandecon de la pensorganoj.

Per tiu rezulto la studaĵo verŝajne donos novan impeton en malnovan disputon. Nome antropologoj jam de jardekoj disputas pri almenaŭ du evoluciaj tezoj pri la cerbo. La unua sin apogas sur la biologio. La cerbo nome estas tre malsata organo. Ĝi povas nur pligrandiĝi se ĝia posedanto maĉas sur io pli nutra ol nur sur verdaj folioj. Do decidas pri la grandeco de cerbo la oferto pri kalorioj kaj talento por la elekto de nutraĵo. Tiun eksplikon apogas interalie la kuir-hipotezo de la usona primatesploristo Richard Wrangham. Nur la kapablo boligi nutraĵon kaj igi ĝin per tio pli nutriva ebligis al la homa cerbo la lastan evolucian puŝon.

La homo kaj la aliaj primatoj tamen ankaŭ havas defiantan socian vivon. Kaj tia ekzistado kun hierarkioj, divido de laboro kaj kun kompleksa interkompreniĝo kaŭzas en la evolucio apartan premon, ĉar por bona kunvivado necesas pli altaj kapabloj kiel empatio kaj kunlaboro. Ju pli grandaj estas la sociaj komunumoj en kiu suĉulo devas trovi sian pozicion, des pli granda estas ĝia cerbo. Tio estas la tiel nomata "socia cerbo" tezo de la brita antropologo Robin Dunbar. La ekkono ke la volumeno de la cerbo ĉe bestoj pligrandiĝas laŭ la grandeco de la grupo, tio lastatempe ŝajne favoris tiun hipotezon.

La aktuala publikaĵo el Novjorko nun inversigas la tendencon, kaj fruktoj en kunteksto kun la cerbo ofertas nun eĉ du aferojn: Ili enhavas sufiĉe da energio, do ili povas provizi ankaŭ pli grandan cerbon. Krome fruktoj ankaŭ kogne pli forte defias la koncernan simiospecion ol la nura konsumo de deŝirita verdaĵo. Ŝeloj postulas rompadon, forigon de kernoj, kaj arboj postulas surgrimpadon. Laŭ tio fruktoj eble estis por la evolucio de la simioj tio kio estis la kuirado por la evolucio de la homo.

La sciencistoj tamen mem iom dubas je kiu grado eblas konkludi el la analizoj. Ekzemple la grandeco de grupo estas nur tre malklara indiko pri la komplekseco de socia kunvivado. La esploristoj do opinias ke estontaj studoj kun pli ambiciaj mezurvaloroj por socia komplekseco povus pli bone subteni la hipotezon pri socia cerbo.