×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Frans Krajcberg - defendinto de la naturo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 15-an de novembro forpasis la 92-jaraĝa polo Frans Krajcberg, kiu estis adoptinta en 1957 la brazilan ŝtatanecon.

Li naskiĝis en 1921 en Kozienice, Pollando, proksime al Varsovio. 18-jaraĝa, kiam la germanoj invadis lian patrujon – per kio komenciĝis la 2-a Mondmilito –, li fuĝis al Sovetunio, kie li komencis studi arton kaj inĝenieristikon ĉe la Universitato de Leningrado. Kiam tiu urbo estis sieĝata en 1941, li iris al Kazaĥio. En 1943 li aliĝis al la pola armeo kaj luktis kun ĝi ĝis la fino de la milito en 1945. Reveninte al sia hejma urbeto, li estis forpelita el sia gepatra domo, ĉar li estis judo.

Li vojaĝis al Germanio por serĉi sian familion. Tie li eksciis, ke li estis la sola membro de sia familio kiu postvivis la holokaŭston.

Dum unu jaro li studis ĉe la Ŝtata Akademio de Belaj Artoj de Stutgarto. Unu el liaj instruistoj, la konata Willi Baumeister, sugestis al li iri al Parizo kaj donis al li rekomendan leteron adresitan al la fama pentristo Fernand Léger. En Parizo Frans Krajcberg loĝis kelkajn monatajn ĉe alia fama pentristo, Marc Chagall, kiu konsilis al li iri al Brazilo.

Li alvenis al ĉi-tiu lando en 1947 – preskaŭ sen iuj ajn financaj rimedoj – kaj komencis labori en la Arta Muzeo de San Paŭlo por gajni monon. Sed li ankaŭ komencis pentri kaj baldaŭ ekspoziciis siajn pentraĵojn en la “San-Paŭla Salono” de Moderna Arto en 1951.

En 1952 li transloĝiĝis al la subŝtato Paraná en suda Brazilo, kie li laboris kiel inĝeniero en paperfabriko kaj ankaŭ dediĉis sin al kreado de ceramikaĵoj. Poste li loĝis kaj pentris meze de la arbaro, en ligna domo, "malproksime de la homa barbareco", sed, kiam farmistoj bruligis grandajn areojn por ebligi la kultivadon de kafo, lia domo estis detruita per fajro kaj li perdis ĉion. Li transloĝiĝis al Rio de Ĵanejro, kie li denove pentris, dividante sian atelieron kun la skulptisto Franz Weissmann. Ambaŭ estis elektitaj por la 4-a Bienalo de San Paŭlo, estis premiitaj, kaj Krajcberg ricevis la premion de Plej Bona Brazila Pentristo (brazila, ĉar en la sama jaro -1957- li estis akirinta la brazilan ŝtatanecon).

Estante subite fama, li transloĝiĝis al Parizo kaj instalis sin – kaj pentris – en la kvartalo Montparnasse (kie ankoraŭ ekzistas lia ateliero, nun kun daŭra ekspozicio).

Poste li loĝis kelkan tempon sur la hispana insulo Ibiza por esti pli proksima al la naturo. Ĉar li havis sanajn problemojn pro terebintinaj vaporoj, li ne povis plu pentri kaj eksperimentis pri nova tekniko, kiun li igis fama: naturaj presaĵoj sur papero.

En 1964 li revenis al Brazilo kaj ekloĝis en la subŝtato Minas Gerais, meze de la naturo. Li komencis fari skulptaĵojn uzante mortajn arbo-trunkojn – por “revivigi” ilin. Li ankaŭ vojaĝis al Amazonio kaj al Pantanalo (grandega kaj grava ekosistemo) en la subŝtato Mato Grosso. Tiam li malkovris la ŝokegan malarbarigon kaj komencis daŭre atesti ĝin per fotoj kaj protesti kontraŭ ĝi per uzado de radikoj kaj bruligitaj trunkoj en siaj skulptaĵoj.

Invitite de la arkitekto Zanine, li malkovris en 1965 la marbordan urbeton Nova Viçosa, en la sudo de la subŝtato Bahio. Por altiri grandajn artistojn al sia teritorio, la registaro estis oferinta arbarajn terpecojn ĉe la marbordo. La virga arbaro, la virga naturo ĝenerale, la mangrovoj kaj la simpleco de la fiŝistoj tuj allogis Krajcberg. En 1971 li konstruis en arbo grandan kabanon, dek metrojn super la tero, "kie je la unua fojo en mia vivo, 50-jaraĝa, mi fine sentis min hejme". Ĉirkaŭe troviĝas liaj atelieroj, la unua piramida domo konstruita de lia amiko Zanine kaj liaj muzeoj: tio estas la "Sítio Natura" (Bieneto Naturo), vizitata de homoj el la tuta mondo.

Post plua vojaĝo al Amazonio li lanĉis en 1978, kune kun arta kritikisto Pierre Restany kaj pentristo Sepp Baenderenck, "Manifeston de Integra Naturalismo". Ili denuncis la organizitan detruon de la arbaro kaj la ekstermadon de la en ĝi vivantaj indianoj kaj alvokis la artistaron fari la samon – t.e. denunci – per siaj verkoj. Li mem faris tion per siaj fotoj kaj skulptaĵoj. Krajcberg iĝis mediaktivulo kaj daŭre luktis kontraŭ la detruo de la naturo en la tuta mondo. Pro sia sinteno kaj agoj li ofte estis minacata. Aliflanke en la tuta mondo oni ekkonis lin kaj lian verkon kaj lukton.

En 2003 estis fondita en Parizo la “Espace Krajcberg” (Spaco Krajcberg), en kiu estas ekspoziciataj multaj el liaj verkoj, donacitaj de li al la urbo Parizo. Evidente en Brazilo okazis pluraj ekspozicioj, kaj li publikigis plurajn librojn kun fotoj, aparte pri faŭno kaj flaŭro – kaj ofte montrantaj la endanĝerigatan naturon.

La tuto de lia arta laboro, liaj libroj, liaj filmoj, liaj ekspozicioj, liaj publikaj intervenoj igis Krajcberg unu el la ĉefoj de la batalo por defendi la planedon Tero. (Informoj ĉerpitaj el Vikipedio.

La tuto de lia arta laboro, liaj libroj, liaj filmoj, liaj ekspozicioj, liaj publikaj intervenoj igis Krajcberg unu el la ĉefoj de la batalo por defendi la planedon Tero. (Informoj ĉerpitaj el Vikipedio. )